Gershom Scholem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gershom Scholem
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1897 (1897-12-05)
en Berlino
Morto 21-an de februaro 1982 (1982-02-21) (84-jaraĝa)
en Jerusalemo
Tombo Sanhedria Cemetery
Lingvoj hebreagermana
Ŝtataneco Israelo
Alma mater Munkena universitatoHumboldt-Universitato en Berlino
Familio
Patro Arthur Scholem
Patrino Betty Scholem
Frat(in)oj Werner Scholem • Reinhold Scholem • Erich Scholem
Edz(in)o Fania Scholem • Elsa Helene (Escha) Bergmann
Okupo
Okupo filozofobibliotekistohistoriistopedagogoverkisto • universitata instruisto • bibliografo • bibliophile • poeto
Verkoj Juda mistikismo kaj ties ĉefaj direktoj
De Berlino al Jerusalemo
Kabalo kaj ties simboloj
On the Mystical Shape of the Godhead: Basic Concepts in the Kabbalah
On some basic concepts of Judaism
vdr

Gershom SCHOLEM (naskiĝis la 5-an de decembro 1897 en Berlino, mortis la 21-an de februaro 1982 en Jerusalemo, eminenta esploristo de juda mistikismo, filozofo, profesoro de la Hebrea Universitato de Jerusalemo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Germanio en asimilita juda familio. En juneco ligiĝis al cionisma movado. Unue studis matematikon en Berlino, sed ĝin ne finis. En la jaroj 1917-1918 studis matematikon kaj filozofion en Jena, kaj en 1918-1922 filozofion, judismon kaj ŝemidajn lingvojn en Berlino kaj Munkeno. En tiu ĉi tempo konatiĝis kun la plej eminentaj germanaj judoj. Ekkonis Martin Buber, Franz Rosenzweig kaj Walter Benjamin. Buber inklinis lin okupiĝi pri juda mistikismo. Persone fascinis pri medio de ortodoksaj ĥasidoj, kiun ekkonis en Berlino. Dum mallonga tempo lekciis en la Universitato de Berlino, sed jam en 1923 veturis al Palestino. En la jaroj 1925-1964 laboris kiel lekciisto de judismo kaj juda mistikismo en la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Partoprenis aktive en la movado pri repaciĝo juda-araba. Vojaĝadis al kunsidoj de intelektuloj en Ascona, kie i.a. ekkonis Carl Gustav Jung kaj Mircea Eliade. En 1959 esploradis en Pollando.

Verko[redakti | redakti fonton]

Gershom Scholem dum la vivo estis aŭtoritato pri juda mistikismo, kaj lia laboro kaj personeco ekdominis tiun ĉi sciencon. Ankaŭ hodiaŭ, malgraŭ kreskanta kritiko flanke de junaj esploristoj, liaj laboraĵoj restas fundamentaj por tiu ĉi branĉo de judismo. Sian doktorigan tezon dediĉis al la libro Sefer ha-Bahir, kaj en la unuaj jaroj de sia scienca laborado ekprofundiĝis en kabalon. Aparte valoraj estas liaj esploroj pri la doktrino de Sabbataj Cvi, en kiu vidis esencan faktoron de la evoluo de juda mistikismo ĝis la 18-a jarcento, kontraŭe al siaj antaŭuloj, kiuj vidis tie nur marĝenan epizodon. Rezulte de la laboraĵoj de Scholem sekvis rekono de mistikismo kiel esenca kaj neforviŝebla elemento de la juda kulturo kaj religiemo. En 1941 eldonis sian opus magnum - Die jüdische Mystik in ihren Hauptströmungen, kiu ĝis hodiaŭ estas konsiderata kiel aparte valora. Aliaj gravaj temoj traktataj de Scholem estas problemo de mesianismo, kiu estis por li unu el ĉefaj motoroj de ŝanĝiĝo en mistikismo kaj juda gnostikismo, laŭ kiu konsideris ekzemple la Mistikon de Merkaba. Kiel la unua okupiĝis pli profunde pri la temaro de germana ĥasidismo kaj profeta kabalo de Abraham Abulafia. Nun en la Hebrea Universitato agas Centro de Esploroj pri Juda Mistikismo kaj Kabalo je la nomo de Gershom Scholem. Ankaŭ estas atribuataj premioj je lia nomo pro eminentaj atingoj en la fako.

Pollingvaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Judaizm. Parę głównych pojęć (Judismo. Kelke da ĉefaj nocioj), Kraków 1991
  • Kabała i jej symbolika (Kabalo kaj ties simboloj), Kraków 1996
  • Mistycyzm żydowski i jego główne kierunki (Juda mistikismo kaj ties ĉefaj direktoj), Warszawa 1997 - traduko de la menciita plej grava libro Major Trends...
  • Żydzi i Niemcy. Eseje. Listy. Rozmowa (Judoj kaj germanoj. Eseoj. Leteroj. Konversacio), Sejny 2006 - Kolekto da eseoj de Gershom Scholem kiel atestanto kaj komentisto de sociaj kaj intelektaj ŝanĝiĝoj ene de la mondo de germanaj judoj komence de la 20-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]