Hermipo (luno)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Hermipo.
Hermipo
Natura satelito de Jupitero (XXX)
Oficiala nomo Jupitero XXX[1]
Aliaj nomoj S/2001 J 3
Historio
Malkovrintoj -Scott S. Sheppard
David C. Jewitt
Jan Kleyna[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
9-a de decembro 2001[1]
Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 21 131 000 km
Discentreco 0,2096
Klinangulo 150,725° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 633,90 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro ~4 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~9 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo ~0,04[2] (hipoteze)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,3[2]
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Hermipo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Enhavo

[redakti] Malkovro

Post observoj inter la 9-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002, Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, malkovris dekunu jupiterajn lunojn.

Ili anoncis ties malkovrojn[3] la 16-an de majo 2002. Inter tiuj, Hermipo, kiu tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 3.

[redakti] Nomo

La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] ĝin nomi Hermipo[5]. Hermipo (greke: Ἑρμιππη), en la helena mitologio, estis amatino de Zeŭso, kaj patrino de unu heroo nomata Orkomeno.

[redakti] Orbito

Laŭ ĝia orbito, ĝi estas ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro.


[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
  3. IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
  4. IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
  5. Angle, ĝi ricevis, la nomon de Hermippe, laŭ regulo kiu volas, ke la nomoj de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo pole Hermipo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
Ekstera ligilo angle Hermipo (angla versio)
Ekstera ligilo france Dekunu jupiteraj satelitoj S/2001 J1...S/2001 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
Ekstera ligilo germane La ananka grupo (el "Projekto Luno")


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj