Jido (lingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Judgermana lingvo
ייִדיש [jidiŝ]
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
altgermana lingvaro • judaj lingvoj • okcidentĝermana lingvaro
Parolata en Israelo, Argentino, Aŭstralio, Belorusujo, Belgujo, Kanado, Estonujo, Hungarujo, Latvujo, Litovujo, Moldavujo, Panamo, Pollando, Puerto-Riko, Rumanujo, Rusujo, Sud-Afriko, Ukrainujo, Urugvajo, Usono (precipe Nov-Jorko)
Parolantoj 3 milionoj (215 000 en Israelo)
Skribo modifita hebrea
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermana
Okcidentĝermana
Oficiala statuso
Reguligita de Yivo Institute for Jewish Research
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 yi
  ISO 639-2 yid
  ISO 639-3 yid
  Glottolog yidd1255
Angla nomo Yiddish
Franca nomo yiddish
Vikipedio
vdr

La judgermana lingvo, aŭ Jido, aŭ jida lingvo estas lingvo de la aŝkenazoj, judoj venintaj el Germanio kaj vivintaj en orienta kaj meza Eŭropo. Laŭtipe, ĝi estas ĝermana lingvo (mezgermana dialekto); tamen, multaj judgermanaj vortoj venis el la hebrea kaj slavaj lingvoj. La radiko jid- devenas de la judgermana vorto jid (judo).

Literoj

Jido uzas adaptaĵon de la hebrea alfabeto.

Judgermanaj literoj kompare kun la hebreaj

Judgermane Hebree
ŝlos- litero sono nomo nomo sono fine litero
  א - ŝtumer alef alef glota halto   א
      bejs bet /b/   בּ
  ב /b/ bejs bet / vet /b/ /v/   ב
    vejs vet /v/   בֿ
  װ /v/ cvej vovn        
  ו /u:/ vov vav /v/   ו
  ג /g/ giml gimel /g/   ג
  ד /d/ daled dalet /d/   ד
  ה /h/ hej he /h/   ה
      hej he /h/   הּ
      ĥes ĥet /x/   ח
ך כ /x/ ĥof / kof ĥaf / kaf /x/ /k/ ך כ
      kof kaf /k/   כּ
  ק /k/ kuf kof /k/   ק
  י /j/ jud jod /j/ /i/   י
  ל /l/ lamed lamed /l/   ל
ם מ /m/ mem mem /m/ ם מ
ן נ /n/ nun nun /n/ ן נ
  ע /e/ ajen ain /ʕ/   ע
פּ פּ /p/ pej pe /p/ ףּ פּ
      pej pe / fe /p/ /f/ ף פ
ף פֿ /f/ fej fe /f/ ף פֿ
ץ צ /ts/ cadik cade /ts/ ץ צ
  ר /r/ rejŝ reŝ /r/   ר
  ז /z/ zajen zain /z/   ז
זש /ʒ/ zajen ŝin        
ש /ʃ/ ŝin / sin ŝin / sin /ʃ/ /s/   ש
      ŝin ŝin /ʃ/   שׁ
      sin sin /s/   שׂ
  ס /s/ sameĥ sameĥ /s/   ס
    /s/ sof tav /t'/   ת
      tof tav /t/   תּ
ט /t/ tes tet /t/   ט
Klarigo pri la koloroj
Judgermane Hebree
ne judgermana, vd hebree hebrea kaj ne judgermana
Noto: La ordo de la literoj en ĉi tiu tabelo estas ne tute alfabeta.
Kelkaj literoj estas permutitaj por apudigi proksimajn sonojn.

Unuopaj literoj

Litero Nomo Transliteraĵo Prononcio Notoj
ĉefe fine ĉefe fine angle cirile[1] IFA Eo
א ŝtumer alef ' ' La germana atako de silabkomenca vokalo (glota halto, Knacklaut). Ekz-e און /un/ (kaj), אין /in/ (en)
אַ paseĥ alef a а [ɑ] a
אָ komec alef o о [ɔ] o Ekz-e דאָס /dos/ (ĉi tio)
ב bejz b б [b] b
ג giml g г [ɡ] g Ekz-e גענוג /genúg/ (sufiĉe)
ד daled d д [d] d דאָר /dor/ (generacio), דאַך /daĥ/ (tegmento)
ה hej h ѓ, h[2] [h] h
ו vov u, w у [ʊ] u Ekz-e זון /zun/ (filo). Kp cvej vovn (װ).
וּ melupm vov u у [ʊ] u Ekz-e װוּנד /vund/ (vundo), שוּװאקס /ŝuvaks/
ז zajen z з [z] z Ekz-e זון /zun/ (filo), זאַמענהאָף (Zamenhof)
ט tes t т [t] t Ekz-e טוריסט /turist/
י jud i, y и, й [ɪ], [j] i, j Konsonanta antaŭvokale.
יִ ĥirek jud i и [ɪ] i Ekz-e רויִק /rúik/ (kviete), kp רויך /rojĥ/ (fumo)
כ ך ĥof langer ĥof kh (aŭ ch) х [x] ĥ Ekz-e בוך /buĥ/ (libro), ביכל /biĥl/ (libreto)
ל lamed l л [l], [ʎ], [ɫ] l Ekz-e לײזער /lejzer/ (Lazaro)
מ ם mem ŝlosmem m м [m] m
נ ן nun langer nun n н [n] n
ס sameĥ s с [s] s
ע ajen e э [ɛ] e Ekz-e עספּעראַנטאָ (Esperanto)
פּ pej p п [p] p Sen aparta finformo: פרינציפ /princip/
פֿ ף fej langer fej f ф [f] f Ekz-e פֿינף /finf/ (kvin)
צ ץ cadek langer cadek ts ц [ts] c
ק kuf k к [k] k
ר rejŝ r р [ʀ] r Ekz-e ראָד /rod/ (rado)
ש ŝin sh ш [ʃ] ŝ

Literkombinoj

Literoj Nomo Transliteraĵo Prononco Noto
angle cirile IFA Eo
װ cvej vovn v в [v] v
ױ vov-jud oy ой [ɔj] oj Ekz-e שױן /ŝojn/ (jam)
ײ cvej judn ey эй [ɛj] ej Ekz-e שײן /ŝejn/ (bele)
ײַ paseĥ cvej judn ay ай [ɑj] aj Ekz-e שײַן /ŝajn/ (lumo)
דז daled-zajen dz дз [dz] dz
זש zajen-ŝin zh ж [ʒ] ĵ
דזש daled-zajen-ŝin dzh дж [dʒ] ĝ
טש tes-ŝin tsh ч [tʃ] ĉ

Literoj uzataj por transskribi hebreaĵojn

Litero Nomo Transliteraĵo Prononco
angle cirile IFA Eo
בֿ vejz v в [v] v
ח ĥes kh (aŭ ch) х [x] ĥ
כּ kof k к [k] k
שׂ sin s с [s] s
תּ tof t т [t] t
ת sof s с [s] s

Historio

Afiŝo en Jido. Kreito en Usono dum la Unua mondmilito.

Nuntempe la judgermana lingvo malaperas iom post iom el la ne-ortodoksa socio, ĉar nun estas malpli da socia bezono paroli ĝin ol antaŭe. En la ortodoksa juda socio la judgermana lingvo estas vivanta ĉe parto de la plej religie ekstremaj grupoj. Tamen, la jida iomete postvivas per aliaj lingvoj. La usona angla lingvo havas multajn jidajn vortojn (ekz-e bobkes, chutzpah, kibbitz, maven, shmuck, shlep, shlemiel, shtup, toches). Ofte, tiaj jidaj vortoj havas fiajn signifojn, kiuj estas pli akceptataj en la angla.

Ĝis la dudeka jarcento, Jido estis la plej grava juda lingvo por literaturo kaj kulturo. Antaŭ la dua mondmilito, la lingvo havis pli ol dek milionoj da parolantoj. Tamen, la lingvo nun malrapide mortadas; havante nur tri milionojn da parolantoj, la plejparto inter kiuj estas maljunaj. Por tio estas ĉefe tri kaŭzoj:

  • La amasmurdado ordone de Adolf Hitler de milionoj da judoj (Holokaŭsto), inter kiuj la plejparto estis jidoparolantoj, grave malfortigis la parolantaron de la lingvo.
  • Poste, por batali kontraŭ la malkompreno kiu kondukas al antisemitismo, multaj judoj klopodis proksimiĝi al la kulturo de la lando, en kiu ili vivis. Do, ekzemple, hodiaŭaj judoj en Usono plejofte parolas nur angle, en Francujo france, ktp., kvankam cent jarojn antaŭe ili parolus ĉefe judgermane, kaj nur due la lokan nacian lingvon.
  • La juda regno de Israelo, kiu estis kreita post la milito por ke judoj havu sian propran landon, oficialigis la modernan hebrean, sed ne la judgermanan. Tial la hebrea iĝis la ĉefa kultura lingvo de la judoj, kaj la judgermana estis nur kultura restaĵo de la aŝkenazoj.

Tamen, jidoŝatantoj esperas. Israelo nun interesiĝas pri la estonteco de la lingvo, kaj organizaĵoj en tiu lando kaj en Usono klopodas konservi ĝin. Sed pli grava por la estonteco de la lingvo estas tio, ke iuj judaj sektoj preferas vivi aparte (eĉ en Israelo), parolas jide, uzante la hebrean nur por la religio. Sed ilia ĉiutaga uzo de la Jido estas ankaŭ, por ili, parto de ilia religia memo. Do oni povas kredi, ke dum tiuj sektoj vivos, la judgermana lingvo plu estos parolata en la mondo, kvankam neniam kiel la granda kultura kaj literatura lingvo, kia ĝi estis en la tempo, kiam ĝi estis la ĉefa lingvo de la juda klerularo.

L. L. Zamenhof bone scipovis la judgermanan lingvon, kiun li uzis infanaĝe, tre verŝajne parolante kun sia patrino. Li publikigis gramatikon de Jido (ISBN 951-9005-48-X).

Jidiŝujo

Jidiŝujo aŭ Jidlando — en la angla Jiddishland signas la regionojn en kiuj estis parolata la jida — aŭ judgermana — lingvo. En tio la nocio estas komparebla al nia Esperantujo.

La judgermana lingvo estis parolata en Germanio — de kie ĝi devenas -, ĉefe en Ĉeĥio, Pollando, la baltaj landoj Estonio, Latvio kaj Litovio, Ukrainio, Bjelorusio kaj Rusio, de la tie loĝantaj judoj. Ĝi estis, ĝis la dua mondmilito kaj la ekstermado de la judoj fare de la germanaj nazioj kaj ties surlokaj helpantoj, la ĉefa lingvo de la judoj mondvaste

La judgermana lingvo kiel ŝtata

Dum la jaroj 1920-aj Jido estis unu el oficialaj lingvoj de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko. Iam eĉ slogano "Proletarioj de ĉiuj landoj, unuiĝu!" estis surskribita sur blazono de ĉi tia ŝtato judgermane, same kiel beloruse, pole, ruse — aliaj oficialaj lingvoj de ĉi tia ŝtato.

Blazono de Belorusa SSR (varianto de la jaroj 1926-1937) kun slogano surskribita en kvar lingvoj:belorusa, pola, rusa kaj judgermana

Same ĝi estis ŝtata en Ukraina Popola Respubliko en la jaro 1917.

Famaj aŭtoroj verkintaj judgermane

Pri la esperantaj nomoj

Estas hezito pri la esperanta nomo de la lingvo.

Formale la nomo judgermana lingvo estas tre bona: ĝi klare priskribas sian signifon kaj estas ĝuste formita laŭ la reguloj de la esperanta gramatiko. Tamen ial ĝi estas malpli ofte uzata de la koncernuloj, kiuj preferas diri Jidola jida lingvo.

La termino jida lingvo estas iom pli ofte uzata, kvankam logike ĝi estas difekta. Ĝi estas formita laŭ la supraĵa analogio kun la franca lingvo, la rusa lingvo ktp; tamen tiuj lastaj implicas la interpreton la lingvo de la francoj, la lingvo de la rusoj ktp; la lingva nomepiteto estas rilatiga adjektivo, derivita de sunstantiva radiko. La analogio do postulas, ke la jida lingvo estu la lingvo de la jidoj. Kio do estu tiuj jidoj ?

Judgermane jid estas judo ĝenerale, ne speciale aŝkenazo; ekz-e tia estas la persiano Mordeĥajo:

iz geven a jid in der hojptŝtot ŝuŝan mit’n nomen mordĥaj
En la kastelurbo Ŝuŝan estis judo, kies nomo estis Mordeĥaj
(El «Ester» 2:5 en la judgermana)

Estus do iom konfuze atribui al jido la signifon aŝkenazo; kaj fakte ula uzo de jido en Esperanto ne ekzistas. Tial la adjektivo jida en «jida lingvo» estas difinebla nur per «rilata al la jida lingvo», kio formas mislogikan cirklon.

Tial iuj (interalie, la PIV-oj) uzas la substantivan lingvonomon Jido, samkiel oni uzas la nomojn Sanskrito, Slavono, Volapuko, Esperanto. Tio estas senriproĉa logike, sed restas la malkohero inter la ula signifo de la fonta lingvo kaj ĝia nomo esperanta. Pli kohera (kaj pli internacia) estus la sporade reinventata nomo Jidiŝo.

Tamen la vortoj jida, Jido, Jidiŝo ĉiuj egale prezentas fontetikan malfacilaĵon en sia unua silabo. La sonkombino /ji/ implicas frotan prononcon de /j/; tio estas ofta prononco en Esperanto, sed egale (aŭ eĉ pli) konvena realigo de /j/ estas la duonvokalo [ĭ]; kaj la kombino [ĭido], [ĭida] estas malpli facila kaj klara; ĝi ĝene konfuzeblas kun la lingvonomo Ido (kaj ties adjektiva derivaĵo ida), sufiĉe aktuala por la esperantistoj.

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Jida aboco
  2. La sono ne ekzistas en la rusa.