Johann Friedrich Reichardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Friedrich Reichardt

Johann Friedrich REICHARDT (* 25-an de novembro 1752 en Kenigsbergo en Prusujo; † 27-an de junio 1814 en Giebichenstein ĉe Halle) estis germana komponisto, muzikverkisto kaj -recenzisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Reichardt estis filo de urbomuzikisto Johann Reichardt kaj estis edukita jam infanaĝe pri muziko kaj aparte pri violonludado. Kiam li estis dek jarojn aĝa, lia patro entreprenis kun sia "mirinfano" koncertvojaĝojn en Orient-Prusujo. Instigite de Kant li studis ekde 1769 ĝis 1771 en sia gepatra urbo kaj en Lepsiko juron kaj filozofion. En 1771 li tamen eskapis burĝan profesielekton per virtuozo-vojaĝo, sekvante la tendencon de „Sturm und Drang“. En 1774 li revenis al Kenigsbergo kaj fariĝis sekretario en Ragnit. En 1775 Frederikon la 2-a, al kiu li sendis sian operon Le feste galanti kiel specimeno, faris lin anstataŭ Graun reĝan prusan kortegan kapelmajstron. Jam post du jaroj li retiriĝis, geedziĝis kun kantistino, pianistino kaj lidkomponistino Juliane Benda (*14-an de majo 1752 en Berlino; † 9-an de majo 1783 samloke) kaj koncentriĝis pri la literatura verkado kaj la komponado de lidoj kaj instrumentmuzikoj

Dum la reveno de sia unua vojaĝo tra Italio en 1783 li staciiĝis en Vieno, je kio li konatiĝis kun imperiestro Jozefo la 2-a kaj Gluck. Pluaj vojaĝoj al Francujo kaj Anglujo ne rezultigis la esperitan daŭran efikon – kontraŭvole li revenis al Berlino. Ekde 1786 li ektenis pli intimajn rilatojn al Goethe, Herder, Schiller kaj Hamann. Pluaj provoj (1788), enradikiĝi en Parizo, malsukcesis, tamen Reichardt estis fervora pri la ideoj de la revolucio. Post apero de siaj Vertraute Briefe (1792) en 1794 li, kiel simpatianto de la franca revolucio, estis maldungita sen pensio de sia posteno kiel kortega kapelmajstro kaj vivis poste komence en Hamburgo, kie li eldonis la ĵurnalon Frankreich (Fancujo), Poste ekde 1794 ein Giebichenstein ĉe Halle (Saale). En 1796 li estis amnestiita kaj nomumita salfarejo-direktoro en Halle, ekde kie li pli ofte iris al Berlino por direkti la prezentadojn de siaj komponaĵoj.

La bieno „Kästnersches Kossätengut“ je Giebichenstein, kiun li akiris, fariĝis „gastejo de la romantismo“. Plua vojaĝo al Parizo (1803) grave dampis lian fervoron por la francoj kaj ilia politiko: Reichardt fariĝis kontraŭulo de Napoléon. Kiam kvar jarojn poste francaj trupoj elrabis lian bienon, li fuĝis al Dancigo kaj fariĝis patrioto kaj liberecobatalanto. La frato de Napoléon Jérôme en Kassel nomis en 1807 la malriĉiĝintan reveninton teatrodirektoro. Ĉi tiu interludo daŭris nur proksimume naŭ monatojn. Novembron de 1809 li serĉis sukceson en Vieno. Travivi la muzikojn de Haydn, Mozart kaj Beethoven faris lin akceptema por la Viena klasikismo. Li baldaŭ tamen retiriĝis al Giebichenstein, kie li solece mortis la 27-an de junio 1814 sekve de stomakosufero. Lia tombo troviĝas sur la korto de la preĝejo St. Bartholomäus en Halle.

Reichardt daŭre vojaĝis: en 1783 al Italujo, Svisujo, Vieno kaj Hamburgo; en 1785 kaj 1792 al Londono; en 1785/86/87, 1792, 1802/03 al Parizo; en 1790 al Italujo; en 1793 al Kopenhago kaj Stokholmo. La samtempuloj rapide forgesis lin kaj lian verkaron.

La unua filo, Wilhelm (1777–1782), frue mortis. Lia filino Luise Reichardt (* 11-an de aprilo 1779 en Berlino, † 17-an de novembro 1826 en Hamburgo) ankaŭ konatiĝis per lidkomponaĵoj. Viena Klasikismo

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Famon de komponisto Reichardt aparte akiris per siaj komponaĵoj pri poemoj de Goethe, en kiuj li povis disvolvi sian indiviuecon per plena libereco, ne malpli tamen per siaj kantoteatraĵoj, artoĝenro, kiun li ankaŭ sciis kulturi helpe de Goethe kaj ties verkoj Claudine von Villa Bella (1789), Erwin und Elmire (1790), Jery und Bätely (1790). Li ankaŭ muzikigis 49 lidojn de Johann Gottfried Herder.

Liaj literaturaj verkoj estas ĉiel de daŭra valoro, nome la Briefe eines aufmerksamen Reisenden die Musik betreffend (Leteroj de atenteme vojaĝanto rilate la muzikon; 1774–76); Über die deutsche comische Oper (Pri la germana komika opero; 1774); Musikalisches Kunstmagazin (Muzika artmagazeno; 1781–1792); Studien für Tonkünstler und Musikfreunde (Studoj por tonartistoj kaj muzikemuloj; 1793); Vertraute Briefe aus Paris (Konfidaj leteroj el Parizo; 1804); Vertraute Briefe aus Wien (Konfidaj leteroj el Vieno; 1810) kaj aliaj.

La poemaro Des Knaben Wunderhorn de Clemens Brentano kaj Achim von Arnim estas – en la postparolo – dediĉita al Reichardt. Tio verŝajne je la atendo, ke Reichardt muzikus la tekstojn. Tio tamen ne plu okazis.

Verklistoj ekzistas fare de Hanns Dennerlein (1929, pianoverkoj, DenR, Brook 1038), Rolf Pröpper (1965, scenejaj verkoj, PröR, Brook 1039) kaj Swantje Köhnecke (1998, lidoj, KöhR, Brook deest).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Die Musik in Geschichte und Gegenwart – Allgemeine Enzyklopädie der Musik. Bärenreiter Kassel, Basel, London, New York 1963.
  • Günter Hartung: Johann Friedrich Reichardt (1752–1814) als Schriftsteller und Publizist. Dissertation 1964.
  • Dietrich Fischer-Dieskau: Weil nicht alle Blütenträume reiften. Johann Friedrich Reichardt – Hofkapellmeister dreier Preußenkönige. DVA, Stuttgart 1992, ISBN 3-421-06531-4.
  • Walter Salmen: Johann Friedrich Reichardt. Komponist, Schriftsteller, Kapellmeister und Verwaltungsbeamter der Goethezeit. Atlantis, Freiburg im Breisgau und Zürich 1963, Neudruck: Georg Olms Verlag, Hildesheim 2002.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Weihnachts-Cantilene von Mathias Claudius, in Musik gesetzt von Johann Friederich Reichardt, Königl. Preuß. Capellmeister. Berlin, Auf Kosten des Autors, 1786.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Friedrich Reichardt » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3377422 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)