Kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvar diversaj murkalendaroj
Ses diversaj poŝkalendaroj
Franca Respublika Kalendaro de 1794, desegnita de Ludoviko-Philibert Debucourt
Poŝkalendaro kun ĉeĥaj nomoj de monatoj
Dosiero:Jarovera.jpg
Kalendaro montranta jaron kun hispanlingvaj nomoj de monatoj

Kalendaro estas sistemo de kalkulado de longedaŭra tempo per divido ĝin en malgrandaj tempintervaloj: tago, semajno, monato, jaro, jarcento. Por ordigo de socia vivo en diversaj landoj oni kreis proprajn sistemojn de jarkalkulo.

La vorto kalendaro devenas de latina vorto calendarium – "ŝuldlibro"; en Antikva Romo ŝuldantoj pagis procentojn en la tago de "calendae", kio signifis la unuajn tagojn de la monato. En antikva Oriento oni kalkulis la tempon laŭ ŝanĝo de reĝoj kaj dinastioj, ekzemple, en Antikva Egiptujo oni diradis: "Tio okazis en la sepa jaro de reĝado de Seniu Sert". Nova jarkalkulo komenciĝis de la ekreĝiĝo de nova Faraonodinastio. En Antikva Grekio ĉiu urbo havis sian kalkulsistemon depende de la ŝanĝoj de urbestroj. Greka historiisto Timaios tempokalkulon ligis al Olimpikaj Ludoj.

Kalendaro estas ankaŭ presaĵo kiu montras tagojn de iu periodo da tempo laŭ kalendaro en la unua senco. La termino utilas ankaŭ por la farendaĵo kiu estas programita laŭ la tagoj, semajnoj ktp., tio estas la kalendaro.

Mezurunuoj de la kalendaro

Ĉiuj historiaj kalendaroj baziĝas sur naturaj tempintervaloj difinataj de astronomiaj fenomenoj.

La diurno

En ĉiuj kulturoj, la alterno de la tago kaj de la nokto, (kaj sekve de la dormo kaj maldormo) laŭ la suna tago estis la ĉefa ritmanto de la vivo.

La monato

La lunaj fazoj estis facile observeblaj, ili provizis oportunan mezurunon pri tempo. En la regionoj, kie la sezonoj estas malmulte markitaj, la lundaŭro restis, post la tago, la fundamenta tempunuo. La fazoj de la Luno estas ĉe bona vetero facile observeblaj, sed varias de jaro al jaro.

La jaro

La ekzisto de jara kalendaro estas grava por antaŭkalkuli jare ripetiĝantajn fenomenojn. Kredeble la unua historie grava tia fenomeno estis la inundoj de Nilo, de kiuj dependis la agrokulturo de antikva Egiptio. Tian antaŭkalkulon malfaciligas la fakto, ke la ŝanĝo de la jaroj (= de la sezonoj) estas ne tute precize observebla, male al la luna kaj taga cikloj:

  • La luna ciklo daŭras ĉ. 29,53059 tagojn aŭ 1/12,3682 jarojn; do 12 lun-monatoj rezultigas lun-jaron de ĉ. 354,3671 tagoj. Tio estas multe malpli ol suna jaro, do la sezonoj okazas je malsamaj tempoj en lunaj jaroj. Tio rimarkeblas ekzemple laŭ la sezono dum la islama fastotempo ramadano, kiu tre varias.
  • La taga ciklo daŭras iom malpli ol 1/365 de jaro, do por precize kalkuli necesas havi malsame longajn jarojn. La julia kaj gregoria kalendaroj solvas tion per supertagoj. Plej precize estus havi supertagon en ĉiu 128-a jaro, sed tia kalkulado estas nekonvena por la dekuma sistemo.

Specoj de kalendaroj

Kalendaroj baziĝas sur periodeco de tiaj naturaj fenomenoj, kiaj estas ŝanĝo de tago kaj nokto, fazoj de la luno, sezonoj. De tiuj fenomenoj, la unua difinas mezurunuon de la tempo – diurnon, t.e. tago-nokton, la dua – lunan monaton (kies longeco estas 29,53 diurnoj) kaj la tria – tropikan jaron, kies averaĝa daŭro estas 365,24 diurnoj.

Diversaj popoloj ellaboris diversajn sistemojn de kalendaroj, sed ilin oni povas dividi laŭ 3 tipoj: lunaj, sunaj kaj luno-sunaj. La unua baziĝas sur luna monato, la dua - sur tropika jaro kal la tria – sur ambaŭ sistemoj. Sunaj estas romia, julia kaj gregoria kalendaroj. La lastan kalendaron uzas preskaŭ la tuta mondo. La patrio de luna kalendaro estas Babilonio. Musulmana luna kalendaro estas uzata en multaj arabaj landoj. Kio koncernas al luno-suna kalendaro, ĝi estas uzata en Israelo preskaŭ en origina formo. Ĝi estas oficiala kalendaro de israela Ŝtato.

Uzado

La primara praktika uzo de kalendaro signifas identigi tagojn: esti informita pri kaj/aŭ konsenti pri onta kazo kaj registri okazaĵon kiu okazis. Tagoj povas esti signifaj pro burĝaj, religiaj aŭ sociaj kialoj. Ekzemple, kalendaro disponigas manieron determini kiujn tagojn estas religiaj aŭ burĝaj ferioj, kiuj tagoj markas la komencon kaj finon de komercaj periodoj, kaj kiuj tagoj havas laŭleĝan signifon, kiel ekzemple la tagoj antaŭ kiuj impostoj estas pagendaj aŭ kontrakto eksvalidiĝas. Ankaŭ kalendaro povas, identigante tagon, disponigi aliajn utilajn informojn pri la tago kiaj ekzemple ties sezono.

Kalendaroj ankaŭ estas utiligitaj por helpi al homoj administri siajn proprajn horarojn, tempon kaj agadojn, precipe kiam individuoj havas multnombran okupitadon, laboron, lernejajn, kaj familiajn engaĝiĝojn. Homoj ofte uzas multoblajn sistemojn, kaj povas daŭrigi kaj komercajn kaj familiajn kalendarojn por helpi ili eviti troan uzadon de sia tempo.

Kalendaroj ankaŭ estas utiligitaj kiel parto de kompleta tempkonservada sistemo: dato kaj tempo de tago kune precizigas momenton en tempo. En la moderna mondo, skribaj kalendaroj jam ne estas esenca parto de tiaj sistemoj, ĉar la apero de precizaj horloĝoj malnecesigis registri tempon sendepende de astronomiaj okazaĵoj.

Historiaj sistemoj

Pentra reprezentaĵo de la Piedra del Sol (Sunŝtono), false konsiderata kiel Azteka kalendaro, sed kio fakte enhavas kalendarajn signojn
Dosiero:Chinesecalendar.JPG
Ekzemplo de Gregoria kalendaro kaj ĉina lunsuna kalendaro supre

Inter fruaj kalendaraj sistemoj menciindas:

La tradicia ĉina kalendaro estas luna-suna kalendaro kiu konsistas el jaroj (dividataj en 12 monatoj) da 353, 354 aŭ 355 tagoj kaj plilongaj jaroj (dividataj en 13 monatoj) da 383, 384 aŭ 385 tagoj. Al ĉiu jaro estas atribuita nomo kunmetita el du etimoj: la ĉiela ne tradukebla (jia, yi, bing, ding, wu, ji, geng, xin, ren, gui) kaj la tera branĉo responda al besto: zi (rato), chou (bovo), yin (tigro), mao (kuniklo), chen (drako), si (serpento), wu (ĉevalo), wei (ŝafo), shen (simio), you (koko), xu (hundo), hai (porko).

La francrespublika kalendaro estis la plej drasta klopodo por ŝanĝi la kalendaran sistemon en Okcidenta Eŭropo. Oni intencis nuligi la aludojn al la dioj de Antikva Romo, anstatŭante tiujn aludojn per aludoj al la sezona klimato kaj vegetala ciklo, kaj oni klopodis simpligi matematike la tagonombrojn de monato al tri dekadoj anstataŭ semajnoj, do tri dekadoj de po dek tagoj.

Hodiaŭ estas en uzo sekvaj modernaj kalendaroj:

La Islama kalendaro havas fortan popularan akcepton en la landoj de la Islama mondo ekzemple por la celebroj de Ramadano. Ĝi estas luna kalendaro konsistanta el 12 lunaj monatoj el jaro de 354 aŭ 355 tagoj. Kutimas dati la okazaĵojn en la plej multaj el la islamaj landoj (samtempe kun la gregoria kalendaro), kaj estas uzita fare de islamanoj por ĉie determini la bonordan tagon sur kiu festi islamajn festotagojn kaj festivalojn. La unua jaro estis la jaro dum kiu la elmigrado de la Profeto Mohamedo de Mekko ĝis Medino, konata kiel la Heĝiro, okazis.

Laŭ speco de produkto la objektaj kalendaroj dividiĝas: surtablaj, surmuraj, ŝirigaj (ni forŝiras unu folion post la alia, kiel la tagoj pasas).

Eternaj kalendaroj

Se vi ekdezirus scii en kiu tago de la semajno estos via naskiĝtago aŭ en kiu tago komenciĝos nova lernojaro, vi tuj foliumos vian mur- aŭ tablokalendaron kaj certe vi solvos la demandon. Sed kiam vi interesiĝas kia tago estis en la 1a de Januaro de 1a jaro p.K., certe tiuj kalendaroj neniel helpos al vi. Ĉi-tiun demandon ne ĉiuj scienculoj povos respondi. En similaj situacio via helpanto estos t.n. eternaj kalendaroj.

Eternaj kalendaroj estas diversaj iloj por difini la tagon de semajno laŭ datoj aŭ por aliaj variaj kronologiaj problemoj. Ili havas multjarcentan historion. Ĉi tiuj kalendaroj estas siaspecaj "maŝinoj de la tempo", kies teorio kuŝas ĉe la limoj de astronomio, nombroteorio kaj historio.

Ekzistas centoj da eternaj kalendaroj de diversaj sistemoj. Inter ili menciindas bulgara kalendaro "esperanto", kiu estis kreita en 1951. Daŭro de ĝia uzado estis 50 jaroj (1951-2000), sed oni povas ĝin plilongigi ĝis 2099 jaro.

Kalendaro en kapo

Por kalkuli pri dato, kioma tago de semajno ĝi estas proponatas memorigi la unuan tagon de la jaro kaj kalkuli la antaŭajn monatojn per 30 tagoj. Memorigu por ĉiam la diferencajn nombrojn. Se scias pri dato, ke kioma tago de la jaro ĝi estas, jam estas facile elkalkuli kioma tago de semajno ĝi estas. Ja semajnon ripetiĝas.

En j. 2005
Simpla estas kalkulado,
la eterna kalendaro: 
Dekdu nombroj en la kapo!   +1,-1,0,0,+1,+1,+2,+3,+3,+4,+4, (+1)
Tio estas por ĝi pago.
Certe scii pri la tago,
kiun signas certa dato,         ekzemple 16a de Decembro?
kioma tag’ de la jaro,
tion helpas la nombraro.
Antaŭ tiu dat’, monatojn,      
nombru nur po 30 tagojn,      11x30
diferenco, en la kapo,                        +4
plus la tagoj en la dato!                            +16
Sumo per 7 dividiĝas,                                     350/7
ĉar la tagoj ripetiĝas.
Se 2, krom 7-oblo restas,             7x50 +0
tag’ de dat’ dimanĉo estas,         +2=dimanĉo, 0=vendredo
ĉar Novjara Festotago,
ne alia ol sabato.
Venontjare la komenco,
paŝos unu, do dimanĉo.
Paŝos 2, la saltojaro,
se ĝi estos pasintjaro.
Havu tian kalendaron,              16a de Decembro 2005a          
petu de mi la nombraron!             estas vendredo

Tagoj en historio

Laŭ aranĝo de 2024

januaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj
februaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29
aranĝo de 2024
tagoj
marto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj
aprilo
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30
aranĝo de 2024
tagoj
majo
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj
junio
lu ma me ĵa ve sa di
1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
aranĝo de 2024
tagoj
julio
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj
aŭgusto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj
septembro
lu ma me ĵa ve sa di
1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30
aranĝo de 2024
tagoj
oktobro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30 31
aranĝo de 2024
tagoj
novembro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30
aranĝo de 2024
tagoj
decembro
lu ma me ĵa ve sa di
1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30 31
aranĝo de 2024
tagoj


Bildaro

Vidu ankaŭ

[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Kalendaro
[H]: Dato ~ Tempintervalo ~ Tempospeco ~ Tempomezurilo ~ Kronologio

Bibliografio

  • Birashk, Ahmad (1993), A comparative Calendar of the Iranian, Muslim Lunar, and Christian Eras for Three Thousand Years, Mazda Publishers, ISBN 0-939214-95-4
  • Dershowitz, Nachum; Reingold, Edward M (1997), Calendrical Calculations, Cambridge University Press, ISBN 0-521-56474-3 with Online Calculator
  • Zerubavel, Eviatar (1985), The Seven Day Circle: The History and Meaning of the Week, University of Chicago Press, ISBN 0-226-98165-7
  • Doggett, LE (1992), "Calendars", in Seidelmann, P. Kenneth, Explanatory Supplement to the Astronomical Almanac, University Science Books, ISBN 0-935702-68-7
  • Árni Björnsson (1995) [1977], High Days and Holidays in Iceland, Reykjavík: Mál og menning, ISBN 9979-3-0802-8, OCLC 186511596
  • Richards, EG (1998), Mapping Time, the calendar and its history, Oxford University Press, ISBN 0-19-850413-6
  • Rose, Lynn E (1999), Sun, Moon, and Sothis, Kronos Press, ISBN 0-917994-15-9
  • Spier, Arthur (1986), The Comprehensive Hebrew Calendar, Feldheim Publishers, ISBN 0-87306-398-8
  • Dieter Schuh (1973), Untersuchungen zur Geschichte der Tibetischen Kalenderrechnung (in German), Wiesbaden: Franz Steiner Verlag, OCLC 1150484
  • Fraser, Julius Thomas (1987), Time, the Familiar Stranger (illustrated ed.), Amherst: Univ of Massachusetts Press, ISBN 0-87023-576-1, OCLC 15790499
  • Whitrow, Gerald James (2003), What is Time?, Oxford: Oxford University Press, ISBN 0-19-860781-4, OCLC 265440481