Klodvigo la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Kloviso.jpg
La bapto de Kloviso la 1-a, en Reims (25-a de decembro 496, 498508), estas grava simbolo de la unueco de la nova franka teritorio.

KlovisoKlodvigo en PIV (traduko de la malnovfranca nomo Clovis, en nuna franca lingvo Louis, germane ChlodwigChlodowech, hispane Clodoveo, angle Clovis) (466-511) estis malnovfranca reĝo. Li fondis la Frankan Imperion (vidu Merovidoj), post la kolapso de Romia Imperio. Li establis sian ĉefurbon en Parizo.

Ni konas la reĝadon de Kloviso danke al Gregorio de Tours, kiu verkis la libron "Histoire" (Historion), kiu poste estos konata kiel Historio de la Frankoj.

Oni ne bone konas la kronologion de la reĝado de Kloviso. Ĉio, kion ni scias, havas sian fonton en la libro de Gregorio de Tours (Historio, libro II), kiu mencias la eventojn je serioj de 5 jaroj. Ili estas svagaj rememoraĵoj de la romanaj quinquennaliælustræ. Laŭ tiu aŭtoro: milito de Syagrius post 5 jaroj, 15 por la milito kontraŭ la Alamanoj, 5 jaroj antaŭ lia morto por la milito kontraŭ Alariko II. Oni povas malakcepti tiujn dispartigojn de la reĝado, ĉar ili povas ŝajni simpligoj, sed la modernoj esploroj ne kontraŭargumentis.

Hodiaŭ la kronologio de la reĝado de Kloviso estas tiu-ĉi.


Li unuigas la regnon ankaŭ per sia konvertiĝo al kristanismo, sekve de la influo de la episkopo de Reims. Tio markas la estontan aliancon inter la trono kaj la Eklezio.

Ŝablono:Ĝermo-biografio

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda