La tragedio de l' homo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilpaĝo de "La tragedio de l' homo"

La Tragedio de l' Homo, drama poemo, ĉefverko de la hungara literaturo, verkita de Imre Madách en 1861; trad. de Kalocsay. 1924. XXIV kaj 237 p. 21 bildoj. Adamo, la ĉefa persono de la verko, travivas la tutan historion de la homaro. „La verko havas sian ĉefan valoron ne en sia arta forto, sed en la forto de la penso, en la grandiozeco de la koncepto, en la abundo de l‘ ideoj.“ (El la Enkonduko.)