Las Labores
| Las Labores | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Hispanio | |
| Regiono | Kastilio-Manĉo | |
| Provinco | Ciudad Real | |
| Urbestro | Amando Ortega Ramos | |
| Retpaĝaro | www.mataro.org | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 659 (2010) | |
| Loĝdenso | 19,3 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
| Areo | 34.14 | |
Las Labores (La taskoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.
Enhavo |
Loĝantoj[redakti]
La loĝantoj nomiĝas laboreños. La censita populacio en 2010 estis de 659 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,3 loĝ/km².
Situo[redakti]
Las Labores estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Manĉa Centro en la nordorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 650 m. La areo de ties teritorio estas de 34.14 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°16′28″ N 3°31′07″ Ok.
La municipa teritorio, kiu enhavas proksimume 34 km² limas norde kun Herencia, oriente kun Puerto Lápice, sude kun Arenas de San Juan kaj okcidente kun Villarrubia de los Ojos.
Ekonomio[redakti]
Agrikulturo (Vitoj) kaj brutobredado (kokoj, porkoj, kaproj kaj ŝafoj). Produktado de vino, aliaj likvoroj kaj de olivoleo.
Historio[redakti]
Ĝis la 17a jarcento la vilaĝo nomiĝis Las Labores de San Juan, ĉar naskiĝis kiel submunicipo dependa de Arenas de San Juan, sed pro la plej saneca kvalito de ties terenoj, pli malproksimaj de Tablas de Daimiel, la populacio tie laboranta ekloĝis tie definitive kaj la 22an de januaro de 1843 la domaro sendependiĝis. Tie loĝis dekomence loĝantoj de Herencia.