Mallongvosta albatroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mallongvosta albatroso
Mallongvosta albatroso
Mallongvosta albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Phoebastria
Phoebastria albatrus
(Pallas, 1769)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mallongvosta albatroso (Diomedea albatrus) estas marbirdo el la ordo de Procelarioformaj birdoj kaj familio de Diomedeedoj kiu vivas en Norda Pacifiko. Kvanakm ĝi estas rilata al la aliaj nordpacifikaj albatrosoj, ĝi montras ankaŭ kutimarajn kaj morfologiajn ligojn al la albatrosoj de Suda Oceano. Ĝi estis priskribita de la germana naturalisto Peter Simon Pallas el haŭtaĵoj kolektitaj de Georg Wilhelm Steller (laŭ kiu derivas alia alternativa komuna nomo Stelera albatroso). Iam komuna, ĝi estis kondukita al bordo de formorto pro komercado de plumoj, sed danke al protektado estis ĵus rekuperiĝante.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Mallongvosta albatroso estas tipo de albatrosoj kiu apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[1], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2] Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[3] Reenirante en tempo, fosilioj de albatrosoj el meza Pleistoceno en Bermudo kaj Norda Karolino estas konsiderataj la plej proksimaj parencoj al la Mallongvosta albatroso.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas granda marbirdo kun flugiloj longaj je pli ol 2 m. Ĝi diferencas de alispecaj diomedeoj per sia bekego. Ĝiaj korpoplumoj estas blankaj, ĝiaj kapo kaj nuko flavbrunaj, ĝiaj ŝultroj, flugiloj kaj pinto de la vosto griznigraj, kaj ĝia beko flava, ĉe kies ambaŭ flankoj estas naztuboj. La albatrosoj havas longajn kaj maldikajn flugilojn kun pli ol 30 akcesoraj flugplumoj, kiuj tre taŭgas por fari longan vojaĝon super maro.

Pli precize la Mallongvosta albatroso estas mezgranda albatroso, kun enverguro de 215 al 230 cm,[4] longo de 84 al 94 cm[5][6] kaj korpopezo kiu povas esti de 4.3 al 8.5 kg. Inter standardaj mezuroj, la beko estas 12.7 al 15.2 cm longa, la vosto estas 14-15.2 cm longa, la tarso ĉirkaŭ 10 cm kaj la flugila malfermo 51 cm.[7] Ties plumaro kiel plenkreskulo estas ĝenerale blanka kun nigraj flugoplumoj, kelkaj kovriloj, same kiel nigra fina vostobendo. Ĝi havas flavmakulajn nukon kaj krono. Ties beko estas granda kaj rozkoloreca; tamen plej aĝaj birdoj akiras bluecan pinton. Junuloj estas tutbrunaj, kaj ili blankiĝas laŭ la aĝo,[8] en ĉirkaŭ 10 al 20 jaroj.[9][10] Ĝi povas esti distingata el la aliaj du specioj de albatrosoj de sia teritorio, nome la Lajsana albatroso kaj la Nigrapieda albatroso pro sia plia grando kaj pro sia rozkolora beko (kun blueca pinto), same kiel pro detaloj de ĝia plumaro. Male al tio sugestita de ties nomo ties vosto ne estas pli mallonga ol tiu de la Lajsana aŭ de la Nigrapieda, kaj estas fakte pli longa ol tiu de la alia membro de la genro Phoebastria, nome la Ondalbatroso.

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Elnestiĝonta ido tuj abandononta la Havajan arkipelagon

La Mallongvosta albatroso nune nestumas en kvar insuloj, kaj la majoritato de birdoj nestumas en Toriŝima, kaj preskaŭ ĉiu el la resto en Minami-kojima el la Senkaku-insuloj. Paro de du inoj ekreproduktiĝis en Kure fine de la 2000-aj jaroj, sed ĝis nun ili malsukcesis produkti utilan ovon. Unu ido eloviĝis la 14an de januaro 2011 sur Midvejo. Kaj Midvejo kaj Kure estas en la Nordokcidentaj Havajaj Insuloj.[11] En 2012 unu paro ekkovadis ovon en Muko-jima, en la Boninoj, Japanio.[12] For de la reprodukta sezono ili havas teritorion tra Norda Pacifiko, kaj la maskloj kaj la junuloj ariĝas en la Beringa Maro, dum la inoj manĝas ĉe la marbordoj de Japanio kaj orienta Rusio.[8] Ili povas troviĝi ankaŭ tiom for oriente kiom ĝis Kalifornio. Fakte, la Mallongvosta albatroso estas vidata en nombroj de usonŝtataj listoj de endanĝeritaj specioj kiaj tiu de Vaŝingtonio.[13]

Tiu specio estis formortigita kiel reproduktulo el Kita-no-ŝima, Eniwetok, Kobiŝi, kaj la Boninoj (Niŝino-ŝima, Jomejima, kaj (ĝis ĵuse) Mukojima).[14]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi scipovas naĝi kaj mergiĝi. Matene ĝi manĝas fiŝojn, sepiojn, kiuj aperas marsurface nokte, kaj aliajn marajn vivulojn. Albatroj ŝatas flugi post ŝipoj por manĝi deĵetitajn bestajn internaĵojn kaj aliajn forĵetaĵojn.[8]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

De decembro ĝis la sekvanta marto estas ilia reprodukta sezono. Tiam ili kolektiĝas sur senhomaj insuloj. Tiu albatroso historie preferis nestumi sur grandaj malfermaj areoj ĉe herbaroj de la specio Ĉina kano, Miscanthus sinensis.[8]

La birdinoj metas po unu grandan ovon en terkavo. La gepatraj birdoj alterne kovas ĝin. La kovado daŭras 70 tagojn. La elkovita ido portas densan lanugon kaj sin nutras per sekreciaĵo de la stomako de siaj gepatroj (stomakoleo). La grasa birdido povas pezi duoble tiom, kiom ĝiaj gepatroj. Poste kun la kreskado de la plumaro ĝi iom post iom malpeziĝas. Post ĉ. 4 monatoj ĝia korpo surhavas blankajn plumojn, kaj ĝiaj gepatroj forlasas ĝin. Tiutempe la birdido ankoraŭ ne povoscias flugi. Ĝi sin vivtenas per la graso akumulita en la korpo. En la genera periodo ĉiuj nestoj lokiĝas proksime unu al alia, kaj la albatroj povas pace kunvivi. Se homo proksimiĝas al nestoj, ili do atakas lin amase, ŝprucigante tre malbonodorajn enhavajojn el sia stomako. Por preni iliajn plumojn, oni tiom multe kaptis ilin, ke la nombro de albatroj fariĝis tre malgranda. Nun ili estas listigitaj kiel internacie protektataj birdoj.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[8]
Reprodukta Loko Reproduktaj Paroj Tendenco
Toriŝima 1,922 plenkreskuloj el 25 ekde 1954
Minami-kojima 442 enkonata
Totalo 2,364 79% da pliiĝo dum 76 jaroj
Unu el kelkaj idoj translokigitaj al Muko-jima, Japanio

La IUCN klasigas tiun specion kiel vundebla,[15] kun loĝa teritorio de 34,800,000 km² kaj reprodukta teritorio nur de 9 km².

La Mallongvosta albatroso venis danĝere tre proksime al la formorto. Ili estis ĉasataj je preskaŭ industria skalo por ties plumoj en la dua duono de la 19a jarcento, kaj kelkaj ĉirkaŭkalkuloj indikis ĝis 10 milionoj da birdoj ĉasitaj. Ĉe la 1930-aj jaroj la ununura restinta populacio estis en Toriŝima; inter 1927 kaj ĝis 1933 ĉasado pluis kiam la registaro de Japanio deklaris la malpermeson de ĉasado por savi la specion, post kio la albatrosoj ĉesis reproduktiĝi en la insulo. Je tiu punkto la specio estis supozita formortinta kaj priserĉado iĝis neebla pro la komenco de la Dua Mondmilito. En 1949 usona priserĉisto alveninta sur la insulo deklaris la specion formortinta, sed ĉirkaŭkalkule 50 individuoj, plej verŝajne junuloj, survivis en la maro (ĉiuj albatrosaj specioj postulas longan tempon por atingi la seksan maturecon kaj ne revenas al siaj naskixglokaj kolonioj dum multaj jaroj). Post la reveno de la birdoj ili estis pli zorge protektitaj, kaj la unua eloviĝo okazis al la revenintaj birdoj en 1954. Oni metis diversajn variantojn de albatrosaj logbirdoj (imitaĵoj) ĉe la insulo post kian oni malkovris, ke kiel ĉe aliaj albatrosaj specioj, ankaŭ tiuj albatrosoj kuraĝiĝas reproduktiĝi se lokitaj en grupo.

Nune, multhokadaj fiŝkaptejoj, kaj vulkanaj erupcioj en Toriŝima estas la plej danĝeraj minacoj; tamen ankaŭ enmetitaj predantoj, mediaj poluantoj, grundonestabileco, kaj akra vetero estas minacoj.

Oni entreprenas multajn sistemojn por protekti tiun specion. Japanio, Kanado, kaj Usono listis tiun birdospecion kiel protektita specio. Toriŝima estas Nacia Naturprotekta Areo, kaj oni transplantas indiĝenajn plantospeciojn por helpi la nestumadon. Ankaŭ, plej komercaj multhokadaj fiŝkaptejoj uzas sistemojn por eviti okazigon de aldona kaptado.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sibley D. A. (2001)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. Dunn, J. L. & Alderfer, J. (2006)
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-22. Alirita 2013-05-19.
  6. http://dsp-psd.pwgsc.gc.ca/Collection/CW69-14-362-2004E.pdf
  7. to North American Species
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 BirdLife International (2008)(a)
  9. Sibley, D. A. (2000)
  10. Floyd, T. (2008)
  11. Associated Press. Nest of endangered albatross found in Hawaii.. Alirita 8a de Decembro 2010.
  12. Yamashina Institute for Ornithology. Prospect for revival of albatross (japane). Alirita 5a de Decembro 2012.
  13. Westport Seabirds Pelagic Trips - 2001 Trip Results. Arkivita el la originalo je 2011-07-18. Alirita 6a Marto 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-18. Alirita 2013-05-19.
  14. American Ornithologists' Union
  15. BirdLife International (2012). Phoebastria albatrusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2012-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
  • Brands, Sheila. Systema Naturae 2000 / Classification - Diomedea subg. Phoebastria -. Project: The Taxonomicon (14 Aug 2008). Alirita 22 Feb 2009.[rompita ligilo]
  • Brooke, M.. (2004) “Procellariidae”, Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  • del Hoyo, Josep, Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (1992). Handbook of Birds of the World Vol 1. Barcelona:Lynx Edicions, ISBN 84-87334-10-5
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Dunn, Jon L.. (2006) “Albatrosses”, National Geographic Field Guide to the Birds of North America. Washington D.C.: National Geographic Society. ISBN 978-0-7922-5314-3.
  • Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Floyd, Ted. (2008) “Tubenoses: Albatrosses, Shearwaters & Petrels, and Storm-petrels”, Smithsonian Field Guide to the Birds of North America. New York, NY: HarperCollins Publishers. ISBN 978-0-06-112040-4.
  • Sibley, David A.. (2000) “Albatrosses, Petrels, and Shearwaters”, The Sibley Guide to Birds. New York, NY: Alfred A. Knopf. ISBN 0-679-45122-6.