Markt Neuhodis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Markt Neuhodis en la mapo
Preĝejo de Markt Neuhodis
Akvomuelejo en Markt Neuhodis

Bazaj informoj

Markt Neuhodis, hungare VároshodászÚjhodász, kroate Novi Hodas estas malgranda komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberwart.

Situo

Markt Neuhodis situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo el Kőszeg. Rechnitz troviĝas 5 km-ojn.

Historio

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. Grafo Németújvár fondis la vilaĝon kaj li venigis aŭstrojn. En 1514 la setlejo iĝis kampurbo, kiun la turkoj detruis kaj senhomigis en 1532. Poste en 1545 kroatoj refondis ĝin. En 1550 kaj en 1650 pestoj okazis, dume en 1621 armeo de Gabrielo Bethlen bruldetruis la komunumon. La loko denove iĝis kampurbo en la 17-a jarcento. En 1910 loĝis tie 962 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Markt Neuhodis ricevis rangon de foira komunumo en 1973.

Vidindaĵoj

Komunumoj pri hód (=kastoro) en Hungara reĝlando

Csékehódos Hegyháthodász Hodász Hódegyháza Hódmezővásárhely Jákóhodos
Káptalanhodos Kishódos Krassóhódos Nagyhódos Nemeshodos Óhodász
Örihodos Temeshódos Városhodász Zarándhódos