Nigragorĝa tajlorbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigragorĝa tajlorbirdo
Nigragorĝa tajlorbirdo
Nigragorĝa tajlorbirdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Orthotomus
Specio: O. atrogularis'
Orthotomus atrogularis
(Temminck, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigragorĝa tajlorbirdo (Orthotomus atrogularis) estas kantobirdo de la familio de Cistikoledoj (iam lokata en Silviedoj) troviĝanta en tropika Azio. Ĝi apartenas al genro de Ortotomoj kiu estas populara pro konstruo de nesto per kudro de folioj kiel lulilo por la nesto.

Ĝi estas birdo simila al sia parenco la Komuna tajlorbirdo, tio estas kun verdaj supraj partoj kaj helgrizaj subaj partoj, sed kun klaraj diferencoj, nome la ruĝeca frunto etendas ĝis la nuko, ĉirkaŭ la bruna okulo estas ankaŭ bruna okulareo anstataŭ griza, la tuta brusto, gorĝo kaj subvizaĝo estas nigrecaj anstataŭ blankecaj, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie atrogularis signifas “kun nigra gorĝo”, dum Orthotomus venas al du radikoj de la antikva greka kuj signifas “rekte tranĉi” kiel aludo al la kutimo kudri folion por konstrui ene la neston.

Tiu orientalisa specio troviĝas en Bangladeŝo, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj mangrovoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]