Fluganta Spagetmonstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pastafaria)
Fluganta Spagetmonstro
emblemo
dio
Komenco 2005 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
en la jena "pliĝustigo" de la fresko "la kreiĝo de Adamo" de Mikelanĝelo la bildo de Dio, fingrotuŝanta Adamon, estas anstataŭigata per la spagetmonstro

La Fluganta Spagetmonstro aŭ ankaŭ Spaflumo[mankas fonto] estas la Dio de la ŝajne satira religio nomata “flugantspagetmonstrismo” (FSM) aŭ “pastafarismo” (Flying Spaghetti MonsterismPastafarianism angle).

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La monstro ekzistas ekde la komenco. Li komencis malkovriĝi post majo 2005 kiam li estis malkovrita de Bobby Henderson, sciencisto kaj viziulo, kiu komencis la flugantspagetmonstrismon interrete kiel religian satiron, ĉar regiona estraro de edukado en Kansaso (usona ŝtato) decidis, ke dum la leciono pri biologio, oni instruu la teorion de evoluado nur kune kun tiu de “inteligenta dezajno”.

Pro tio Henderson sendis oficialan leteron al la Kansasa Komitato de Edukado. En la letero li skribis, ke ankaŭ la Fluganta Spagetmonstro devos esti instruata en lernejoj. Li ankaŭ diris, ke lia letero pruvas, ke la Fluganta Spagetmonstro estas almenaŭ tiel bona teorio pri la komenco de la universo kiel tiu de inteligenta dezajno. Esence, la tiel nomataj pruvoj de Henderson paralelas kaj tiel celas moki la argumentojn de la proparolantoj de inteligenta dezajno kaj kreitismo.

Pro sia populareco kaj malkovro, la Fluganta Spageto-Monstro funkcias kiel nuntempa versio de la tekruĉo de Russell - ke en la kazo de religia kredo, kiu ne estas refutebla, la pruvoŝarĝo transiras ne al la skeptikulo, ke li devas pruvi ke la kredo estas malĝusta, sed male al la kredulo tiel ke li devas pruvi, ke la kredo estas ĝusta.

Pastafariismo[redakti | redakti fonton]

Pastafario aŭ "pastafariismo" estas ŝajne satira religia movado inventita aŭ fondita de Bobby Henderson; ĝi adoras la Flugantan Spagetan Monstron. Ĝia nomo estas aludo al la Rastafaria movado kaj samtempe al la farado de pasto, el kiu eblas fari spagetojn.

Bedaŭrinde, pastafarianismo estis etikedita kiel moka religio, kiu estis kreita nur por misfamigi tradiciajn religiojn. Ĉi tio fi-famo estas falsa kaj maljusta kredo. Tiu fifamo estas kutime disvastigita de ĉefaj religioj, kies anoj ne eltenas la fakton, ke la Flugulo havas pli grandajn pilkojn ol sia Dio kaj ke la Monstro estas pli humana, kaj ridetante. El la fakto, ke Flugado estas nuntempe la sola diaĵo kun humura senso, oni ne povas konkludi, ke pastafarianismo ne estas religio.

Ĉi tio estas religio, kies sola dogmo estas neniu dogmo. La aliro de ĉiu kredanto al fido povas esti individua. La monstro nenion mendas, ĝi nur sugestas pozitivajn solvojn. Ankaŭ ne ekzistas estro, kaj ĉiu membro de la kunkredularo rajtas diri, kio estas nia religio kaj kien ĝi iras (kaj eble pravas). Estas malfacile klarigi al homoj, kiuj estas fremdaj al pastafarianismo kaj alkutimiĝas al seriozaj senambiguaj religioj, ordonitaj de kasto de pastroj al iliaj fideluloj.

La kredo estas humanitara, disvastiganta toleremon, empirismon, kaj kelkfoje eĉ prudenton. La religio ne supozeble estas kontraŭ- (ekz. Kontraŭteisma, kontraŭkristana, kontraŭbudhana, kontraŭislama) - kvankam iuj nekredantoj en Monstro volas vidi la religion tiel. Memoru: teisto + ateisto = pastafariano. La kreduloj - simple kaj certe - estas kontraŭ ĉiuj malbonaj agoj, kiuj estas farataj en la nomo de iu ajn religio. La kredoj estas subtenataj de abundaj empiriaj pruvoj, kaj ĉiu ajn enhavo, kiu ŝajnas amuza kaj humura, estas nur laŭ la volo de la Fluganta Monstro. La fideluloj estas komunumo dankema, ke Monster konservas ilin bonhumore - kaj tio estas sufiĉe malmulte por la adorantoj. Tial la fideluloj fieras diri, ke la Fluganto estas nuntempe la plej ĝoja kaj feliĉa Kreinto! Li ankaŭ aperas al ni kiel la plej humana Monstro en la historio de la homaro - kaj tio sufiĉas.

Historio de la religio[redakti | redakti fonton]

Bildo de la Fluganta Spagetmonstro donanta la 8 ‹Mi Vere Preferus Ke Vi Ne Faras›‐ojn al ŝipestro Mosey

En junio de 2005, Bobby Henderson sendis publikan leteron al la Komitato de Edukado de Kansaso, responde al la decido de tiu komitato aldoni edukadan tempon pri inteligenta dezajno egalan al la daŭro de la teorio de la evoluado de natura elektado dum biologiaj kursoj[1].

Li petis ke tiuj teorioj pri la Fluganta Spagetmonstro ricevu saman daŭron de lerneja tempo kiel aliaj. Iom da tempo poste, li ricevis dankemajn respondojn[2] de tri membroj de la komitato, kaj ankaŭ de kvara avertan mesaĝon de antaŭgardo pro dimoko.

La venontajn monatojn, la nombro de vizitantoj de la retejo de Henderson konstante plimultiĝis. La populareco de la retpaĝaro multe pli altiĝis aŭguste, kiam la historio de la Fluganta Spagetmonstro estis menciita en diversaj blogoj kaj retpaĝaroj pri aktualaĵoj kiel Fark.com. Kutimaj amaskomunikiloj sekvis. Tiu ismo ankaŭ ricevis subtenon de kelkaj universitatuloj, interalie la antropologo pri religioj Susan Johnston, kiu precizigis la ecojn de la monstro, samtempe malino kaj ino, “kun alaĵoj nudelecaj kaj du buletoj da viando kiuj reprezentas klare la mamojn de la granda patrina diino”.

Henderson notas en sia retpaĝo ke la prezidento de Usono, George W. Bush kaj la senatano Bill Frist publike subtenis la instruadon de la teorioj ne-evoluadaj[3] kaj konkludas ke do ili subtenas la instruadon de la religio de la Fluganta Spagetmonstro.

La sekva analogio estas ekzemplo de la "logika" argumento de kredantoj de flugantspagetmonstrismo, la sekva "pruvas" la veron de la kredo (fakte ĝi estas ekvilibra formuliĝo de la ontologia pruvo de Anselmo de Canterbury):

  1. La fluganta spageta monstro estas perfekta afero.
  2. Ekzisto estas parto de perfekteco.
  3. Konkludo: La fluga spageta monstro, "Nudela Moŝteco", ekzistas.

Sekso de la Diaĵo[redakti | redakti fonton]

La monstro havas neniun sekson, ĉar la longa nudelo en ĝi markas sian viran flankon kaj la du viandbuloj markas sian inan flankon. Do fakte ĝi estas Hermafrodito. Depende de la lingvo ke oni uzas por adori, oni rajtas turni sin al Ĝia Nudela Moŝteco kaj en ina persono kaj en malina persono, kaj foje tiel okazas laŭ la genro de la vorto monstro en la nacia lingvo.

Sinteno al geedzeco[redakti | redakti fonton]

Oni respektas ĉian amon kaj la sanktecon de geedzeco en ĉiu formo de familio: viro kaj virino, viro kaj virino - kiu unu el tiuj spertis seksan ŝanĝon, virino kaj virino, viro kaj viro, du viroj kaj virino, du virinoj kaj viro, grandaj plurseksaj familiaj grupoj, kaj ĉiumaniere kia unuopo, paro aŭ grupo volas esprimi sian amon antaŭ sia amato(j) kaj laŭofice en la lando kie ili vivas.

Kredoj kaj praktikoj de la religio[redakti | redakti fonton]

  • Pastafarian-protestanto portas kapkovron kaj ŝprucilon montrante ikonon de la Fluganta Spageta Monstro
    La fluga spageta monstro havas neniun korpon kaj neniun korpofiguron, kaj ĝiaj bildaĵoj celas nur ilustri ĝin al tiuj, kiuj malfacile ekkomprenas ĉi tiun ideon.
  • La universon kreis la Fluganta Spageta Monstro.
  • Nevidebla fluga spageta monstro kreis la universon antaŭ ĉirkaŭ 5000 jaroj post multe trinki. Ajna indico por sugesti, ke pli malnova estaĵo estis, estis intence enplantita de la monstro por provi la kredo de siajn kredantojn. Do ĉiuj pruvoj por evoluado, kiel fosilioj, Li metis per Sia nudela membro.
  • La sankta kostumo por Liaj adeptoj estas tiu de piratoj.
  • La religia kapkovro estas pasto-kribrilo.
  • Kiam oni faras sciencajn mezuradojn (kiel datado de karbono-14), la fluga spageta monstro ŝanĝas la rezultojn helpe de siaj nudeloj.
  • Tutmonda varmiĝo, tertremoj, kaj uraganoj kaj aliaj naturaj katastrofoj estas rekta rezulto de la malpliiĝo de la kvanto de piratoj en la mondo post la 19-a jarcento.
  • Bobby Henderson estas la profeto de la sola vera religio.
  • La sankta libro de la religio estas La Evangelio de la Fluganta Spagetmonstro (angle The Gospel of the Flying Spaghetti Monster).
  • Ĉiu vendredo estas festotago.
  • En paradizo estas fabriko por striptizistoj kaj vulkano de biero.
  • La Infero tre similas al paradizo, nur la biero estas varma kaj banala kaj la striptizistoj havas venereajn malsanojn
  • Oni kredas, ke la piratoj - la unuaj pastafarianoj - estis trankvilaj kaj noblaj esploristoj (kaj nur pro la propagando de siaj konkurantoj ili nun havas reputacion kiel banditoj).
  • Oni ŝatas bieron (eĉ senalkoholan bieron, ekz. Radikbiero)
  • Oni ne prenu nin tro serioze.
  • Oni amas paradoksojn.
  • Adeptoj de ĉi tiu religio rekomendas, ke kreskado de vizaĝaj haroj (barbo) fortigas la kredon kaj eĉ necesas en la ordonoj de Pastafariismo, sekvante la praktikoj de la fruaj prapatroj de la religio, la piratoj.
  • Preĝoj finiĝu per la vorto ramen' anstataŭ amen.


La Sola Vera Monstro[redakti | redakti fonton]

La Fluganta Spagetmonstro aspektas kiel spageto kun du viandaj buloj. Bildoj, kiuj montras la kreadon de la universo, montras plejparte la Monstron mem kaj monton kun arboj kaj nano (tiujn ŝajne kreis homon Lo).

Avantaĝoj de aliĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ flugantspagetmonstrismanoj la avantaĝoj de aliĝo al la religio estas:

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

FSM ankaŭ alportis al Henderson mortminacojn, kiuj estas eldonitaj en lia retejo “Eklezio de la Fluganta Spagetmonstro”. “Mi ne estas surprizita”, diris Lance Gharavi, indikante la furoron pri danaj karikaturoj, kiuj ekfunkciigis mortigajn tumultojn en la islama mondo dum la jaro 2006[4].

Casey Luskin, usona sciencisto kaj leĝisto, diris, ke “la problemo de la logiko de proponantoj de FSM estas, ke inteligenta dezajno estas ne ajna klarigo, ĉar ni havas multan sperton kun inteligentaj agentoj produktantaj la tipon de informa komplekseco, kiun ni vidas en la naturo”[5].

Mark Coppenger, pastoro kiu instruas ĉe la Suda Baptista Teologia Seminario, en Louisville, komentis, ke “mi estas feliĉe diri, ke mi pensas, ke FSM kolizias kun la programo de evoluciistoj ĉar, per moko de la kristana tradicio ... ĝi plifortigas la ĝustan impreson, ke ekzistas vera malestimo pri biblia fido en tiu aro ... Cetere, la parodio estas malmojosa, kaj ekzistas malmultaj aferoj pli kuraĝigaj ol malmultekostaj pafoj de kontraŭuloj[4].

Lucas Johnston, florida studento, argumentis ke FSM elmontras almenaŭ iujn el la trajtoj de tradicia religio — inkluzive, eble, tiu profunda homa bezono senti ke estas io pli granda ol si mem. Li agnoskis la punkton kiam lia najbarino, aktivula ateistino elmontranta glumarkon por‑Darwin sur sia aŭtobufro, provis ĵus starti sian aŭton kun mortanta baterio. Kiel ŝi turnis la ŝlosilon, ŝi murmuris mallaŭtege: “Ho, Spagetmonstro!”[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raventós, Daniel (2006). Dio kaj la inteligenta dezajno. Arkivita el la originalo je 2016-08-08.
  2. (angle) [1] Arkivigite je 2005-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (angle) [2]
  4. 4,0 4,1 Vergano, Dan (2006-03-27).  ‘Spaghetti Monster’ is noodling around with faith (angle). USA Today. Arkivita el la originalo je 2006-04-08. Alirita 2016-08-08.
  5. Luskin, Casey (2008-08-13). The Proper Rebuttal to the Flying Spaghetti Monster: Cartoon Satire on South Park (angle). Evolution News & Views. Discovery Institute. Arkivita el la originalo je 2008-08-20. Alirita 2016-08-08. “The problem for their logic is that ID is not an arbitrary explanation, because we have much experience with intelligent agents producing the type of informational complexity we see in nature”.
  6. Pope, Justin, "Religious Scholars to Discuss ‘Flying Spaghetti Monster’", Fox News, 2007-11-16. Kontrolita 2016-08-08. (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]