Pianokvinteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pianokvinteto: 2 violonoj, vjolo, violonĉelo kaj piano

La nocio pianokvinteto signifas komponaĵo por piano kaj kvar pluaj muzikistoj. Ensemblon konsistanta el pianisto kaj kvar aliaj muzikistoj oni nomas pianokvinopo. Normensemblo konsistas el piano kaj kvar arĉistoj, tamen oni nomas ankaŭ verkoj por piano kun blovinstrumentoj kiel pianokvinteto.

La ĉambromuzika formacio de pianokvinteto ekestis nur dum la romantismo, do pli malfrue ol tiu de pianokvarteto. Kutime alvenas al la tradicia arĉkvarteto-ensemblo kun 2 violonoj, vjolo kaj violoncelo piano. Plej fama kaj samtempe plej grava escepto estas la t.n. "Forellenquintett" de Franz Schubert, kiun ludas nur unu violono anstataŭ du, sed anstataŭ dua violono kontrabaso. Ja ne ekzistas tro da pianokvintetoj, sed plejparte ili estas majstraĵoj de la koncernaj komponistoj.

La plej gravaj kvintetoj por piano kaj arĉoj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj kvintetoj por piano kun blovistoj /kun blovistoj kaj arĉistoj[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Amadeus Mozart (1756-1791), kvinteto por piano, hobojo, klarneto, korno kaj fagoto Eb-maĵora KV 452
  • Ludwig van Beethoven (1770-1827), kvinteto por piano, hobojo, klarneto, korno kaj fagoto, Eb-maĵora op. 16
  • Louis Spohr (1784-1859), kvinteto por piano, fluto, klarneto, korno kaj fagoto c-minora op. 52
  • Felix Draeseke (1835-1913), kvinteto por piano, korno, violono, vjolo kaj violonĉelo Bb-maĵora op. 48
  • Nikolaj Rimskij-Korsakov (1844-1908), kvinteto por piano, fluto, klarneto, korno kaj fagoto Bb-maĵora
  • Zdeněk Fibich (1850-1900), kvinteto por piano, klarneto, violono kaj violonĉelo D-maĵora op. 42
  • Waldemar von Baußnern (1866-1931), kvinteto por piano, klarneto, korno, violono, kaj violoncelo (1898)
  • Gustav Holst (1874-1934), kvinteto por piano, hobojo, klarneto, korno kaj fagoto a-minora op. 3
  • Franz Schmidt (1874-1939), kvintetoj por piano (maldekstra mano), klarneto, violono, vjolo kaj violonĉelo Bb-maĵora und A-maĵora

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Basil Smallman (1994) The Piano Quartet and Quintet: Style Structure, and Scoring, New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-816640-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]