Plantoscienco
Plantoscienco aŭ botaniko (greka βοτάνη ‹herbo, planto›) estas la studo de la plantoj, vegetaloj, aŭ de la plantoregno. La plantoj estas vivaĵoj, kiuj faras propran nutraĵon, helpe de fotosintezo. La plantregno estas dividita en diviziojn (la animalregno en filumojn).
Fungoj ne estas plantoj; pri ili okupiĝas la mikologio.
La divizioj de la plantregno (vidu ankaŭ biologia klasado):
- Algo – (ankaŭ Likenoj)
- Briofito – muskoj, sfagnoj kaj hepatikoj.
- Psilofito – simplaj primitivaj plantoj. La plejparto formortis.
- Likopodiofito – likopodioj sporofitaj plantoj (plantoj kun sporoj)
- Ekvizetofito – sporofitaj plantoj, ekvizetoj kaj junkoj.
- Filikofito – filikoj, sporofitaj plantoj kun folioj, sed sen semoj kaj floroj.
- Pinofitoj, gimnospermaj arboj kun konusoj, la koniferoj, la pinoj, abioj, piceoj.
- Magnoliofito, angiospermoj, aŭ plantoj kun floroj kaj semoj. Estas proksimume 250.000 specoj da plantoj kun semoj. Ili donas al la homo nutraĵon.
Estas du klasoj de angiospermoj,
- unukotiledonaj plantoj kun unu kotiledono, kaj
- dukotiledonaj plantoj kun du kotiledonoj.
-
Rizo
-
Botanikista labortablo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Faka literaturo pri botaniko en Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko