Ryszard Kukliński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ryszard Kukliński
La lasta militista legitimilo de kolonelo Kukliński
La tombo de kolonelo Rikardo Kukliński en la Militista Tombejo Powązki en Varsovio
La Tabulo en la Memorĉambro de kolonelo Rikardo Kukliński ĉe la strato Kanonia n-ro 20/22 en Varsovio

Ryszard Jerzy Kukliński (Rikardo Georgo Kukliński) (prononcu: kuklinjski), konspira pseŭdonomo Jack Strong (naskiĝis la 13-an de junio 1930 en Varsovio, mortis la 11-an de februaro 2004 en Tampa, Florido, Usono) – kolonelo de Pola Soldataro kaj Usona terarmeo. Heroo de Pollando kaj Usono. Helpis al Usono dum malvarma milito venki Sovetunion. En Moskvo akiris treege sekretajn planojn de agreso de Ruĝa Armeo al Eŭropo - preventis eksplodon de la tria mondmilito dum kiu Pollando estus atombomba batalkampo. Kondamnita al mortpuno de polaj komunistoj en la Pola Popola Respubliko, estis senkulpigita en libera Pola Respubliko.

Vivo

Ryszard Kukliński naskiĝis en laborista familio kun katolikaj tradicioj, ligita al Pola Partio Socialista. Lia patro Stanisław, soldato de konspira politika-militista Movado "Glavo kaj Plugilo" dum la dua mondmilito estis arestita pro konspiro kaj pereis en la koncentrejo Sachsenhausen (proksime al Berlino).

Tuj post la milito en la aĝo de 15 jaroj eklaboris en Wrocław, en Urba Gardistaro de Objekto-Ŝirmo; lia tasko estis zorgi pri sapfabriko. En la aĝo de 17 jaroj aniĝis al Pola Popola Armeo. Post tri jaroj finis oficiran lernejon. En la jaroj 1950-1953 soldatservis en la 9-a Infanteria Regimento en Piła. Rapide avancadis. Kiel staba oficiro pretigis interalie planojn de la invado en Ĉeĥoslovakion. En la jaroj 1967-1968 mebris en Internacia Komisiono pri Kontrolo kaj Inspekto de Ĝenevaj Paktoj rilate al Vjetnamio.

Opinioj

Neniu en la mondo dum la lastaj kvardek jaroj damaĝis al komunismo tiel, kiel tiu polo. Riskante grandan danĝeron Kukliński konsekvence liveris eksterordinare valorajn, alte sekretajn informojn pri sovetunia armeo, operacaj planoj kaj intencoj de Sovetunio, per kio senprecedence kontribuis al daŭrigo de la paco. Tiuj, kiuj konas Kukliński persone, vidas en li homon de la granda karaktero, kuraĝo, polan patrioton kaj heroon.

El la raporto por prezidento Ronald Reagan de la direktoro de CIA - William Casey


Mi bone konis kolonelon Ryszard Kukliński. Tio perfidulo, ne inda al uniformo de la oficiro de Pola Armeo. Li transdonis ĉiujn niajn strategiajn planojn al malamiko. Mi lin memoras de la prepar-periodo al enkonduko de la milita stato en Pollando. Estis la jaro 1981, maje. Al ni turniĝis Kania kaj Jaruzelski kun peto helpi prilabori la planon prilaboratan en la pola Ĝenerala Stabo. En la laboroj partoprenis ankaŭ Kukliński. Li estis tre inteligenta oficiro. "Inteligenta perfidulo".

Marŝalo Viktor Kulikov, vicministro pri defendo de Sovetunio, ĉefa komandanto de la armeoj de la Varsovia Pakto, antaŭvidata komandanto de la soveta agreso al la Okcidenta Eŭropo


Kiam li komencis sian mision por savi Pollandon soveta imperio estis en ofensivo. Kiam ŝajnis, ke la imperio konkeros Eŭropon kaj la mondon, Kolonelo komencis sian solecan batalon kaj venkis. Se la soveta imperio invadus Eŭropon - Pollando ĉesus ekzisti. En tio konsistas la merito de Kolonelo Kukliński - ni estas. Plu restas ne finaranĝitaj maljustaĵoj, sed ni estas ...

Prezidento Lech Kaczyński

Eldiroj de la kolonelo mem

Ĉio, kion mi faris - mi faris pensante pri Pollando. Eĉ se mia ago estus malgranda mi staris ĝustaflanke.

Ju pli longe mi laboris en Ĝenerala Stabo des pli forte mi konvinkiĝis, ke la Pola Militistaro ne servas al la Nacio, sed al imperiaj interesoj de la orienta najbaro. (Invado en Ĉeĥoslovakion kaj Pola ribelo de Decembro 1970)

Neniam mi perfidis polan soldataron. Tio pola ameo perfidis tion, al kio mi ĵuris. Mi ĵuris defendi la nacion, defendi la ŝtaton, sed ne la "popolan regopovon", alie gvidon de unu partio.

Memor-Ĉambro

La 3-an de majo 2006 en Malnova Urbo de Varsovio ĉe la str. Kanonii 20 (proksime al la Bazilika Ĉefkatedralo de la Sankta Johano la Baptisto) oni solene malfermis la Ĉambron de Memoro pri Kolonelo Kukliński. Alparolis ministro pri nacia defendo Radosław Sikorski, usona oficiro Henry James Nowak kaj majoro Czesław Cywiński, prezidanto de la Monda Asocio de Soldatoj de la Pola Enlanda Armeo. Iniciatinto kaj kreinto de la memorĉambro estas profesoro Józef Szaniawski, ties nuna ĉefgardisto.

Avancoj kaj distingoj

  • En 1998 distingita per la Medalo Polonia Mater Nostra Est
  • Honora civitano de la urboj Krakovo kaj Gdańsk

Bibliografio

  • Józef Szaniawski, Konrad Wallenrod XX wieku. Pułkownik Kukliński (1930-2004), pierwszy oficer Wojska Polskiego w NATO (Konrado Wallenrod de la 20-a jarcento. Kolonelo Kukliński (1930-2004), la unua oficiro de Pola Soldataro en NATO), p. 34 (muzea informilo)
  • Krajewski Andrzej, Zasługa dla Polski (Merito por Pollando),
  • Józef Szaniawski, Pułkownik Kukliński. Misja Polska (Kolonelo Kukliński. Pola misio)
  • Józef Szaniawski, Pułkownik Kukliński. Wywiady, opinie, dokumenty (Kolonelo Kukliński. Intervjuoj, opinioj, dokumentoj), Eldonejo ALFA-Warszawa 1998, p. 514 ISBN 83-7179-111-9
  • Józef Szaniawski, Samotna misja — pułkownik Kukliński i zimna wojna (Soleca misio - kolonelo Kukliński kaj la malvarma milito), 2000,
  • Józef Szaniawski, Pułkownik Kukliński — tajna misja (Kolonelo Kukliński - sekreta misio), 2008,
  • Benjamin Weiser, Ryszard Kukliński. Życie ściśle tajne (Vivo strikte sekreta).
  • Maria Nurowska, Mój przyjaciel zdrajca (Mia amiko perfidulo), 2004
  • Józef Szaniawski, Imperium zła. Rosja przeciw Polsce i Europie (Imperio de malbono. Rusio kontraŭ Pollando kaj Eŭropo), Ex libris, Warszawa 2011, p. 189
  • Jack Strong, politika trilero de 2014, filmo reĝisorita de Władysław Pasikowski

Fonto

  • Aldono Misja Kuklińskiego (Misio de Kuklińki) al Nasz Dziennik, n-ro 76 (4874), la 8-9-an de februaro 2014

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj