Sikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de sikismo.
Siko ĉe "Harmandir Sahib" aŭ "la Ora Templo" en la urbo de Amricar en Panĝabo, Barato.

Sikismo (aŭ preferinde siĥismo laŭ PIV) estas unudia religio fondita en la 15-a al la 16-a jarcento en Hindio, nome en la regiono Panĝabio de la Hinda subkontinento, fare de Guru Nanak[1] kaj pluprogresis sub la dek sinsekvaj Siĥguruoj (el kiuj la dekunua kaj lasta guruo estus la sankta skribaĵo Guru Granth Sahib. La Guru Granth Sahib estas kolekto de la verkoj de la Siĥguruoj kiu estis kompilita de la 5a Siĥguruo). Ĝi estas la la 5a al 9a plej granda organizita religio en la mondo (depende el la klasigaj konsideroj), kun proksimume 30 milionoj da sekvantoj.[2][3] Panĝabo (Barato) estas la nura ŝtato en la mondo kun majoritato de siĥa loĝantaro.

La panĝaba vorto siĥ signifas disĉiplon. Siĥo estas tiu, kiu kredas je unu dio kaj je la instruoj de la dek majstroj, tenitaj en la sankta libro de siĥismo, Guru Granth Sahib.

Siatempe budaismo kaj ĝajnismo estis inspiritaj de religiaj kaj socia ideoj el la prahindua etoso. Siĥismo estas pli nova kaj influita de islamo, iom sinkretisme. Siĥismaj kredoj koincidas kun islamo, ekzemple pri unudiismo, aŭ kun hinduismo, ekzemple pri devoteco (bhakti). Tamen, ĝi ne estas nur mikso de du antaŭaj religioj sed io nova. Siĥoj kredas, ke nova dia revelacio igas ĝin prava.

Historio

Guru Nanak (14691539).

Guru Nanak (1469-1539) estis la fondinto de siĥismo, la unua el la dek majstroj de tiu religio. Antaŭ sia morto, li nomumis novan majstron. La lasta kaj deka en la sinsekvo de majstroj, nome Guru Gobind Singh (1666-1708), komencis la ceremonion de siĥa bapto en 1699, tiel apartigante la siĥojn. La unuaj baptitaj siĥoj, la kvin amatoj (Panj Pjare) tiam baptis la majstron. Tiel la estro agnoskis la ĉefecon de la komunumo (ĥalsa).

Iom antaŭ sia morto, la majstro ordonis, ke la sankta libro de siĥismo Guru Granth Sahib, estu la spirita aŭtoritato kaj la malspiritan aŭtoritaton havu la siĥa komunumo (Ĥalsa Pant). La libron kompilis kaj eldonis la kvina majstro Guru Arjun en 1604. En historio, malmultaj sanktaj libroj estas kompilataj de la kredofondintoj mem. Ĝi estas verkita en panĝaba lingvo kun partoj en bhojpuri kaj urduo.

Doktrino kaj moroj

Fundamenta doktrino

La doktrino de Nanako prezentas sin kiel simplan. La kerna koncepto, kiu koherigas siĥismon, estas la rego de ununura dio, kreinto. Nanako nomis tiun dion la "vera nomo", por eviti jam konatajn terminojn pri dio. Li predikis, ke la vera nomo, kvankam multmaniere kaj multloke aperanta, estas eterne unu, ĉiorega kaj ĉiopova dio, transmonda kaj ĉimonda, kreanto kaj detruanto.

Ilustracio pri reenkarniĝo el arto de Hinduismo

Nanako ankaŭ kredis je maja. Kvankam li taksis materiaĵojn realaj kaj esprimoj de la vero de Dio, ili emas konstrui "muron el malvero" ĉirkaŭ tiuj vivantaj en la malspirita sfero de materiaj deziroj. Tio malebligas al ili vidi la veran dion, kiu kreis materion kiel vualon ĉirkaŭ si, tiel ke spiritaj mensuloj, liberaj je deziro, kapablas ĝin travidi.

Mondo estas ekanalize reala ĉar maya sensebligas ĝin, sed finanalize estas malreala ĉar nur dio estas vere reala. Nanako konservis la hinduan instruon pri reenkarniĝo kaj karmo, kaj predikis ne daŭrigi pro egoismo kaj frandemo la ciklon de reenkarniĝo, kiu apartigas de dio.

Oni pensu pri dio, kaj senĉese ripetu ties nomon (Nama Japam), tiel unuiĝonte al li. Savo ne estas eniro en Paradizon post Fina Juĝo, sed unuiĝo kaj ensorbiĝo en dion, la veran nomon.

Nomoj

La dua nomo Singh, kiu signifas virleonon, estas tipa ĉe siĥoj, kvankam ne ĉiu Singh estas siĥo. Siĥinoj uzas la familinomon Kaur ("leonino"), sed plimulto da regnoj permesas nur la viran Singh. Ekster Hindio, por multaj siĥoj ĝi iĝis familinomo:

  • akcidente pro oficistaj konfuzoj inter diversaj nomoj
  • intence por forgesigi familinomon de malalta kasto
  • intence kiel signon de siĥeco.

Tualeto, vestaro

Siĥo kun turbano.

Siĥaj viroj devas ankaŭ porti:

Siĥo neniam tondu sian hararon, por montri tutvivan serĉon de spiriteco kaj akcepton de diaj donacoj al homoj. La kombilo ordigas la hararon, signante ke oni ne nur akceptu la dian donon sed ankaŭ konservu ĝin. La pantalono simbolas ĉaston kaj unuedzinecon. La braceleto (kara) estas ligo al Dio, ja siĥo submetiĝu antaŭ neniu krom dio. Kaj per konstanta teno de armo ĉe si siĥoj memorigas pri persekutoj kontraŭ sia religio kaj pri la devo defendi malpotenculojn. En moderna socio, tamen, poŝtranĉilo aŭ malgranda ponardo sufiĉas por konservi la simbolon.

Siĥaj viroj ĉiam vestas turbanon sur sia longa hararo. La turbano estas malsama ol tiu de islamaj klerikoj.

Situacio de siĥismo

Siĥoj en Hindio

La politika premo de ĉirkaŭaj islamaj regnoj trudis sindefendon al siĥoj. Meze de 19-a jarcento, ili regis Panĝabon kun landoj nun parte en Barato kaj parte en Pakistano. La siĥa militistaro plurfoje povis repeli la britan armeon.

Pro sia batalema tradicio siĥoj aperas en pli granda proporcio en la barata kaj pakistana armeoj ol en la loĝantaro ĝenerale.

En finaj 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, separatismo aperis, celante apartan sikan regnon, Ĥalistano, en Panĝabo.

Siĥoj en la mondo

Siĥoj celebranta la festivalon Vaisaĥi en Toronto, Kanado.

Nun, siĥoj estas en tuta Hindio kaj ceterloke en mondo. La suma nombro de siĥoj estus ĉirkaŭ 25,8 milionoj, kio estus 0.39% el la monda loĝantaro kaj rangigus sikismon kiel 5-a monda religio laŭ nombro de anoj. Ĉirkaŭ 19 milionoj loĝas en Barato, ĉefe en Panĝabo, nome 75% el la tiea loĝantaro. Grandaj komunumoj de Siĥoj loĝas en la najbaraj ŝtatoj kiaj la barata subŝtato Harjano kiu estas hejmo de la dua plej granda siĥa loĝantaro en Barato kun 1.1 milionoj da Siĥoj ĉe la censo de 2001, kaj povas troviĝi grandaj komunumoj de siĥoj tra Barato. Tamen, Siĥoj estas nur ĉirkaŭ 2% el la barata loĝantaro.[4]

Granda nombro da siĥoj estas en Britio, Kanado kaj Usono. Siĥa migrado al Kanado ekis jam en la 19a jarcento kaj kondukis al la kreado de gravaj siĥaj komunumoj, hegemonie en la sudo Vankuvero, Surrey (Brita Kolumbio), kaj Bramptono. Nuntempe temploj, gazetaro, radiostacioj, kaj merkatoj multas ĉe iuj grandaj, mult-generaciaj barat-kanadaj grupoj. Siĥaj festivaloj kiaj Divali kaj Vaisaĥi estas celebrataj en tiuj kanadaj urboj fare de la grandaj grupoj de sekvantoj en la mondo for de Panĝabo.

Siĥoj migris ankaŭ al Orienta Afriko, Okcidenta Afriko, Mezoriento, Sudorienta Azio, Unuiĝinta Reĝlando same kiel al Usono kaj Aŭstralio. Tiuj komunumoj disvolviĝis kiel siĥoj formigrintaj el Panĝabo por plenigi truojn en la koloniimperia labormerkato.[5] Komence de la 20a jarcento grava komunumo ekformiĝis ĉe la okcidenta marbordo de Usono. Pli malgrandaj loĝantaroj de Siĥoj troviĝas en multaj landoj en Okcidenta Eŭropo, Maŭricio, Malajzio, Fiĝio, Nepalo, Ĉinio, Pakistano, Afganio, Irako, Singapuro, Meksiko, Usono kaj multaj aliaj landoj.

Persekutoj kontraŭ siĥoj

Ĉefa vidaĵo de la Ora Templo

En 1984, grupo da separatismaj (laŭ iuj, terorismaj) siĥoj anoj de Jarnail Singh Bhindranwale sin ŝirmis en la Ora Templo de Amricar, siĥa sanktejo. La barata armeo, laŭ ordonoj de Indira Gandhi, sturmis la templon. 83 armeanoj kaj 493 siĥoj mortis, kaj multaj estis vunditaj. Multaj siĥoj taksis perforton en sia sanktejo nepardonebla. Siĥaj gardistoj de Indira Gandhi poste venĝe murdis ŝin. Post la murdo, multaj siĥaroj estis atakitaj de la Kongresa Partio de Gandhi, tiam regita de ŝia filo, Rajiv Gandhi. Multaj siĥoj mortis tiel.

Post la atakoj de 11-a de septembro 2001 en Usono, iuj usonanoj atakis siĥojn, konfuzante iliajn kaptukojn kaj barbojn kun tiuj de la islamanoj kaj siavice identigante islamanojn ĝenerale kun la atakintoj.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Singh, Patwant; (2000). The Sikhs. Alfred A Knopf Publishing. Paĝoj 17. ISBN 0-375-40728-6.
  2. "Sikhism: What do you know about it?". Kontrolita 13a de Decembro 2012.
  3. Zepps, Josh, "Sikhs in America: What You Need To Know About The World's Fifth-Largest Religion". Kontrolita 13a de Decembro 2012.
  4. Singh Kalsi, Sewa. (2007) Sikhism. London: Bravo Ltd.. ISBN 978-1-85733-436-4.
  5. Ballantyne, Tony. (2006) Between Colonialism and Diaspora: Sikh Cultural Formations in an Imperial World. Duke University Press, p. 69–74. ISBN 978-0-8223-3824-6.

Bibliografio

  • Dilgeer, Dr Harjinder Singh (2008), Sikh Twareekh, publikigita de Sikh University Press & Singh Brothers Amritsar, 2008.
  • Dilgeer, Dr Harjinder Singh (2012), Sikh History (10 volumoj), publikigita de Sikh University Press & Singh Brothers Amritsar, 2010–12.
  • Duggal, Kartar Singh (1988), Philosophy and Faith of Sikhism, Himalayan Institute Press, ISBN 978-0-89389-109-1
  • Kaur, Surjit, Amongst the Sikhs: Reaching for the Stars, New Delhi, Roli Books, 2003 ISBN 81-7436-267-3
  • Khalsa, Guru Fatha Singh, Five Paragons of Peace: Magic and Magnificence in the Guru's Way, Toronto, Monkey Minds Press, 2010, ISBN 0-9682658-2-0, gurufathasingh.com
  • Khalsa, Shanti Kaur, The History of Sikh Dharma of the Western Hemisphere, Sikh Dharma, Espanola, NM, 1995 ISBN 0-9639847-4-8
  • Singh, Khushwant (2006), The Illustrated History of the Sikhs, Oxford University Press, India, ISBN 978-0-19-567747-8
  • Singh, Patwant (1999), The Sikhs, Random House, India, ISBN 978-0-385-50206-1
  • Takhar, Opinderjit Kaur, Sikh Identity: An Exploration of Groups Among Sikhs, Ashgate Publishing Company, Burlington, VT, 2005 ISBN 0-7546-5202-5
  • Teece, Geoff (2004), Sikhism: Religion in focus, Black Rabbit Books, ISBN 978-1-58340-469-0
  • Dilgeer, Dr Harjinder Singh (1997), The Sikh Reference Book, publikigita de Sikh University Press & Singh Brothers Amritsar, 1997.
  • Dilgeer, Dr Harjinder Singh (2005), Dictionary of Sikh Philosophy, publikigita de Sikh University Press & Singh Brothers Amritsar, 2005.
  • Chopra, R. M. (2001), Glory of Sikhism, publikigita de Sanbun, New Delhi, ISBN 978-3-473-47119-5
  • Chopra, R. M. (2014). "The Philosophical and Religious Thought of Sikhism", publikigita de Sparrow Publication, Kolkata, ISBN 978-81-89140-99-1.

Eksteraj ligiloj