Skvamomerĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skvamomerĝo
Skvamomerĝo, masklo
Skvamomerĝo, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Mergus
Specio: M. squamatus
Mergus squamatus
(Gould, 1864)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La SkvamomerĝoĈina merĝo (Mergus squamatus) estas birdospecio el la ordo de Anseroformaj birdoj kaj familio de Anasedoj. Ĝi estas endanĝerita tipa merĝo (genro Mergus). Ĝi vivas en moderklimata Orienta Azio, kaj reproduktiĝas norde kaj vintras sude.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta biotopo estas riveroj de praarbaroj de plej malproksima sudorienta Rusio (plej malproksima sudorienta Siberio), eble en Norda Koreio, kaj en nordorienta Ĉinio. Nome ĝi generas en Hulunboirmeng, la montaro Malgranda Ŝing'an, lago Ĝingpo de provinco Hejlongĝjango kaj Montaro Changbai de provinco Ĝilinio de Ĉinio. Dum sia migrado ili traflugas al centra kaj suda Ĉinio nome al provinco Hebejo por travintri en la vasta regiono sude de rivero Jangzio. Malgrandaj nombroj travintrumas en Japanio, Suda Koreio, Tajvano, norda Vjetnamio, Birmo kaj Tajlando. Ili alvenas al la reproduktejoj tuj post vintro nome en marto, kaj foriras kiam venas la unuaj malvarmaj noktoj en fina oktobro.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉina merĝo, masklo
Ĉina merĝo, ino

Ili estas mezgrandaj anasoj, kun fajna, longa, ruĝa beko kaj longaj mildaj krestoplumoj sur la kapo. Ĝiaj korpoflankoj (kaj pugo) estas blankaj kun nigraj skvamoformaj makuloj, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo; tiuj krestoplumoj atingas ĉe la masklo preskaŭ la ŝultrojn kaj estas pli mallongaj ĉe inoj kaj nematuruloj. Temas pri specio kun markata seksa duformismo. La maskla plenkreskulo havas nigrajn kapon, kolon kaj nukareon, kun malhelverda nuanco kaj irizeco (ĉefe subkreste), blankaj brusto (kun flaveca nuanco sablokolora) kaj subaj partoj, kaj nigrecaj dorsoflankoj kun pli malgranda kaj densa skvameco en dorsocentro, same kiel en suba ventro.

La femala merĝo havas malhelbrunajn kapon kaj nukon kun pli malhela bridareo, helgrizan koloron kie la masklo havas nigron, nome en dorsaj flankoj, kaj en vosto, blankajn dorson kaj malsupran korpon, kun pli svaga kaj helgriza skvameco, anstataŭ la fajna nigra de la masklo, sed ĉiukaze kun pli grandaj figuroj en brustaj flankoj kaj pli malgrandaj kaj densaj en suba ventro kaj dorso. La kruroj estas oranĝecruĝaj kaj la irisoj estas malhelbrunaj en ambaŭ seksoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Skvamomerĝoj loĝas en foliarbaroj aŭ miksaj (pinglo- kaj foli-) arbaroj. Ili ofte aperas ĉe riveretoj, valoj, marĉoj, lagetoj kaj herbejoj, 3-5ope, iam kun Mandarenanasoj (Aix galericulata). Ili estas singardemaj. Se ili estas iom surprizitaj, ili tuj levas sian kapon kaj kuntiras la kolon por tuj ekflugi aŭ fornaĝi. Tiu birdospecio favoras mezgrandajn riverojn kun meandroj tra ampleksaj etendoj de mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj en malaltaj teroj ĝis 1,000 metroj super marnivelo aŭ malpli.

Ili lertas en merĝado. Antaŭ mergiĝo ili starigas sin, por ke la brusto estu super la akvo kaj poste plonĝas en akvon, kun la kapo malsupren. Tage ili longe vagadas ekstere, eĉ 15 horojn en aprilo kaj majo. Ili serĉas manĝajon ofte en profunda kvieta fluo kaj preferas iri kontraŭflue al supra rivero, eble ĉar malsupre movitaj sedimentoj povas averti kaj kaŝigi predojn. Kaptinte fiŝon per segileca beko el inter la fona gruzo, ili malmergiĝas kun la kaptito en la beko kaj englutas ĝin. Krom fiŝoj, iliaj manĝaĵoj estas pupoj de triĥopteroj kaj krustuloj. Ofte la birdoj plonĝas por predo, ripete submergante dum kvarono al duono de minuto kun nur kelksekunda paŭzo inter plonĝoj. En neprofunda akvo la birdoj mergas nur la kapon; ili ne vertikaliĝas. Tiuj birdoj ne estas tre sociemaj, kaj nur rare troviĝas en grupoj pli grandaj ol paroj aŭ familioj. Eĉ ĉe vintrejoj, grupoj de pli da dekduo estas tre raraj.[2]

Ili pasas plej el la lumtago manĝante, escepte ĉirkaŭ tagmeze kiam ili dediĉas iome da tempo al ripozo, plumaranĝado kaj rilatado ĉe la riverbordoj, kie ili dormas. La manĝo de la M. squamatus konsistas el akvaj artropodoj kaj malgrandaj aŭ junaj fiŝoj. La membroj de la genroj de Plecoptera kaj la larvoj de la Friganeedoj povus konstitui la kernon de ties dieto kiam disponeblas. Skaraboj kaj krustuloj estas manĝataj malpli regule, kvankam tiuj lastaj povus esti gravaj aŭtune. Ĉar larvoj de akvaj insektoj eloviĝas somere, fiŝoj iĝas plej elstaraj en la dieto. Preferataj fiŝospecioj estas la Doja kobito (Misgurnus anguillicaudatus) kaj la truteca Brachymystax lenok. Pli rare manĝataj estas specioj kiaj la petromizo Eudontomyzon morii, la kotoideo Mesocottus haitej, aŭ la salmo Arkta timalo (Thymallus arcticus). Tiele ili estas oportunemaj manĝantoj; inter fiŝoj, ili probable manĝas ĉiun ajn specion kiu havas la ĝustan longecan formon kaj malgrandon.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ĉina merĝo, masklo

Meze de aprilo ili komencas konstrui neston. Iliaj nestoj ofte troviĝas en arbotruoj (kie ĉe plej membroj de stirpoj de merĝoj kaj klanguloj inter maraj anasoj) de maljunaj poploj ĉe riveroj aŭ riveretoj. Preferataj nestarboj estas specioj kiaj la Denta kverko (Quercus dentata, ĉine 柞栎) kaj la Usuria poplo (Populus ussuriensis, 大青杨).[2] La virbirdo havas sian falsan neston, sed nur kiam la birdino venas, ili ekkonstruas sian veran neston. Iuj birdoj uzas malnovan neston. La ĉinaj merĝoj pariĝas meze de majo. Tiam la virbirdo plenumas ceremonian memmontradon naĝante ĉirkaŭ la birdino. Kiam tiu lasta alproksimiĝas, la virbirdo subite sin ĵetas sur la dorson de la birdino por kopulacio. La birdino demetas 6-12 ovojn. La birdino mem kovas ovojn kaj zorgas pri la idoj. La kovado daŭras 35 tagojn. La ĵus eloviĝinta ido pezas 39 gramojn. Ĉirkaŭ 30 horojn post sia naskiĝo la merĝidoj eltruiĝas kaj ekagas sekvante siajn gepatrojn. En septembro kaj oktobro ili forlasas la reproduktajn areojn.

Ili estas simpatriaj kun la Mandarenanasoj (Aix galericulata); kvankam ambaŭ dependas el samaj insektolarvoj, ili ŝajne ne konkurencas pro manĝo, sed eble pro nestotruoj (kiujn neniu povas elfosi per si mem). En ties vintrejoj, la Skvamomerĝo povus konkurenci kun aliaj Mergenoj kun kiuj ili kunhavas saman habitaton, ekz. la Granda merĝo (M. merganser) aŭ la Orokula klangulo (Bucephala clangula).[2]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio estas konsiderata endanĝerata fare de la IUCN. Ties nombroj malpliiĝis en la 1960-aj jaroj kaj en la 1970-aj pro perdo de praarbaroj en ties limigita teritorio, ĉefe ĉe la ĉefaj riveroj. Nunaj minacoj estas ŝtelĉasado, interplektado en fiŝkaptaj retoj kaj riverpoluado, same kiel pliiĝanta detruado de arbaroj. Laŭ ties nuna klasado ĉe la IUCN nome EN C2a(ii), restas nur malpli da 2500 plenkreskaj birdoj, kaj plej el tiuj troviĝas en la regiono kie koincidas la limoj de Ĉinio, Norda Koreio kaj Rusio.[1]

Konfuziga faktoro estas ke la Skvamomerĝo estas tre soleca kaj ege timida kaj sinzorga. Tiele eĉ kvankam ties teritorioj estas ankoraŭ tre etendaj, akurata ĉirkaŭkalkulo de ties populacio malfacilas. Iom povra sed ĉiukaze grava indiko de la populacistatuso de la Skvamomerĝo povas esti deveni el la ĉiujaraj censoj de malsupra rivero Jangzio, kio konstitutas la ununura plej grava vintruma areo konata ĝis nun. La konsidero de mezo de la 2000-aj jaroj ke estis malpliiĝo de 20% aŭ plie ĝis 2010 estas malakceptata nune, ĉar kvankam estas certe pliiĝanta malpliiĝo ankoraŭ ne estas sufiĉe da informo por certigi ĉu tio estas akurata.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Zhengjie & Zhengjie (1998), BLI (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Zhengjie & Zhengjie (1998)
  3. Fen-Qi et al. (2002), BLI (2006, 2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]