Mandarenanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mandarenanaso
Mandarenanaso en angla zoo
Mandarenanaso en angla zoo
Mandarenanaso, ino
Mandarenanaso, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aix
Specio: A. galericulata
Aix galericulata
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivejoj de Aix galericulata en Eŭropo
Vivejoj de Aix galericulata en Eŭropo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Mandarenanaso (Aix galericulata) estas specio el anasedoj kiu troveblas en Ĉinio, de kie ĝi disvastiĝis ankaŭ en apudaj landoj kaj poste eĉ al Okcidenta Eŭropo dekomence por kaptiva bredado, sed poste al sovaĝiĝintaj populacioj.

En Ĉinio ili estas tre popularaj, kaj nomatas "ambirdoj", ĉar la paro neniam disiĝas. Ili kune flugas, kune naĝas en akvo. En la nesto la virbirdo kaj la inbirdo kuŝas unu ĉe alia por dormi. La virbirdo havas buntajn plumojn, dum la birdino kaŝtanburnajn. Ĉinoj komparas paron da tiaj birdoj kun harmonia kaj feliĉa vivo de geedzoj. En la hejmoj de ordinaraj ĉinoj ofte vidiĝas vualoj, litkovriloj, kapkusenoj kaj aliaj kun brodaĵoj de tiuj ambirdoj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Maskloj de Mandarenaso kaj Arbanaso
Masklo de Mandarenaso en Varsovio

La Mandarena anaso (Aix galericulata) el la ordo de anseroformaj birdoj kaj familio de anasedoj fekundiĝas ĉefe en Nordorienta Ĉinio kaj travintras en la meza kaj malsupra basenoj de Jangzi-rivero kaj la sudorientaj provincoj de Ĉinio. Ĝi troviĝas ankaŭ en Rusio, Koreio, Japanio kaj Hindio.

Tiu specio estis iam disvastigata en orienta Azio, sed grandskala eksportado kaj la detruado de ties arbara habitato malpliiĝis ties populaciojn en orienta Rusio (Siberio) kaj en Ĉinio al sub po 1,000 paroj en ĉiu lando; Japanio, tamen, supozeble ankoraŭ havas ĉirkaŭ 5,000 parojn.[1]

Specimenoj ofte fuĝas el kolektoj, kaj en la 20a jarcento granda sovaĝiĝinta populacio setlis en Britio; pli ĵuse malgrandaj nombroj reproduktiĝis en Irlando. Estas nun ĉirkaŭ 7000 en Britio, kaj aliaj populacioj en la eŭropa kontinento, la plej granda en la regiono de Berlino.[2] Ankaŭ Black Mountain, Norda Karolino, en Usono, havas limigitan populacion. Estas ankaŭ sovaĝiĝinta populacio de kelkaj centoj de mandarenanasoj en la Kantono Sonoma, Kalifornio. Tiuj populacioj estas rezulto de kelkaj mandarenanasoj fuĝintaj el kaptiveco kaj poste reproduktantaj en naturo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kapo de masklo detale
Masklo
Du maskloj
Masklo maldekstre kaj ino dekstre montranta la malmultajn distingilojn: blankaj okulringo kaj okulstrio
Mandarenanasido

Ĝi grandas averaĝe ĉ. 42 cm, sed fakte ĝi estas 41–49 cm longa kun enverguro de 65–75 cm. Ĝi apartenas al mezgrandaj anasoj. Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo. La virbirdo estas rimarkinda kaj tute nekonfuzebla, ĉar havas belan, buntan kaj brilan plumaron, kun plumtufa kresto sur la kapo, rimarkindaj blankaj brovoj malantaŭ la okuloj kaj paro da kaŝtankoloraj kaj velformaj plumoj sur la flugiloj, kiel ĝeneralaj karakteroj.

Pli precize la beko estas ruĝa kun blankeca al flaveca pinto. La krono komencas en la frunto per malhelverda al malhelpurpura frunto kiu iĝas helbruna (ruĝecbruna) kapopinte en kresto, kiu siavice iĝas malhelverda en la nuko. Tiu areo estas dividita per la vosto de blankega fino de superokula brovareo duonlunforma kiu komencas larĝe super la okulo kaj mallarĝiĝas al la nukoflankoj.

Fakte en la vizaĝo la koloroj blanka kaj helbruna nuanciĝas tiel ke ĉirkaŭ la malhela okulo estas tre blanka okulringo same kiel sub frunto kaj krono estas samlarĝa blanka fajna strio. La vango kaj bridareo estas helbrunaj kaj nuanciĝas al blankeca ĉirkaŭante la okulon. El la cinamokolora vango pendas super la kolo tufaro el samkoloraj plumoj kun kelkaj blankaj bordoj pli precize sub la vango.

La subaĵo estas blanka (kio estas subakve dum naĝado) dum la supra brusto kaj brustoflankoj estas malhelpurpuraj al nigrecaj kaj la ventroflankoj estas helbrunaj kun ege fajna blanka strieco ĉe la bordoj de la areo. Inter brusto kaj ventroflankoj estas nigreca zono kun du tre kontrastaj blankaj linioj. La dorso komponiĝas el bela mozaiko de diverskoloraj plumoj brunverdaj en supra dorso, pli malhelverdaj je la fino (kun blankaj bordoj) kaj pli bluaj ĉeŝultre.

La vosto estas melhelverdecbruna supre kaj blanka sube. Kieldirite, estas elstara distingilo du cinamobrunaj larĝaj plumoj (kun blankaj fajnaj bordoj) kiuj eliras el la ventroflanko kiel vertikalaj veloj kvazaŭ portektante la suban dorson. La kruroj estas oranĝecaj kun malhelaj membranoj interfingraj.

La birdino kun grizbrunaj plumoj sur la kapo kaj dorso ne havas plumtufan kreston nek velformajn plumojn sur la flugiloj. La ino estas simila al ino de Arbanaso, kun blanka okulringo kaj strio malantaŭ la okulo, sed ŝi estas pli pala sube, havas malgrandan blankan flankostrion, kaj helan pinton en la beko.[3]

La Mandarenanasidoj estas preskaŭ identaj laŭ aspekto al tiuj de la Arbanaso, kaj eĉ ŝajnas tre similaj al tiuj de la Platbeka anaso. Tiuj anasidoj povas esti distingataj el tiuj de la Platbeka anaso ĉar la okulstrio de la Mandarenanasidoj (kaj de la Arbanasidoj) haltas ĉe la okulo, dum ĉe la Platbeka anaso ĝi atingas la tutan vojon al beko.

Mutacioj[redakti | redakti fonton]

Estas variaj mutacioj de la Mandarenanaso troviĝantaj en kaptiveco. La plej komuna estas la blanka Mandarenanaso. Kvankam la deveno de tiu mutacio estas nekonata, oni supozas, ke la konstanta pariĝado de rilataj birdoj kaj selekta bredado kondukis al retroirantaj genkombinoj kiuj okazigis genetikajn kondiĉojn inklude albinismon.[4]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Masklo flugante en Dublino, Irlando

La mandarenaj anasoj loĝas en montovaloj, ĉe riveretoj kaj lagoj, en marĉoj kun fragmitoj aŭ larĝfoliaj kaj pinglofoliaj arbaroj. Ili aktivadas en grupo el 7-8 kaj eĉ 20. Ĝenerale ili agas matene. Ili, singardemaj, tre rapide ekflugas je ia ajn surprizo, kaj ĉiam elsendante kriadon. Ili noktas sub arboj aŭ en terkavoj ĉe riverbordoj.

Malkiel ĉe aliaj specioj de anasoj, plej maskloj de Mandarenasaoj kuniĝas kun la pariĝintaj inoj kaj kun la idoj post kiam okazis eloviĝo kaj eĉ kunrespondecas pri idozorgado eĉ de tre proksime.[5] Temn, eĉ kun ambaŭ gepatroj sekurigante la idojn, plej el ili ne survivas al matureco.

Mandarenanasoj povas formi malgrandajn arojn vintre.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Paro en Zuriĥo, Svisio.

Dum la printempa kaj aŭtuna migradoj ili manĝas ĉefe vegetaĵojn, ekz. herbosemojn, kverko- aŭ fagosemojn, maizon, rizon, muskon k.a. kaj en la fekundiĝa periodo inter majo kaj aŭgusto - ranojn, malgrandajn fiŝojn, insektojn, larvojn, helikojn, limakojn k.a. kaj ankaŭ herbosemojn kaj fruktojn.[6]

Mandarenanasoj manĝas per plaŭdado aŭ per piedirado surtere. Ili manĝas ĉefe ĉe krepusko aŭ mateniĝo, kaj ripozas sur arboj aŭ surgrunde dumtage.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Patrino kun anasidoj en la Parko Richmond, Londono, Anglio

Ĝenerale ili migras norden por fekundigo en la komenco de aprilo kaj forlasas la teritoriojn en la fino de septembro. Meze de majo ili komencas seksumi. Antaŭ la pariĝo virbirdo faras belan prezentadon antaŭ birdino por gajni ties amon, kaj sekve la gebirdoj naĝas sur akvosurfaco ŝultro ĉe ŝultro, enigante de tempo al tempo sian bekon en akvon. Naĝinte iutempe, la birdino impetas antaŭen, dum la virbirdo naĝas tuj post ĝi, senĉese levante sian voston. Tuj post tio plenumiĝas la seksumo.

Iliaj nestoj estas ordinare en arbotruoj ĉe rivero kaj lago, kiuj troviĝas je 10-15 metroj super la tero. Iuj el ili nestumas en arboradikoj kaj en terkavoj. En nesto sterniĝas ligneroj, arbofeloj, arbofolioj, birdplumoj k.a.

Demetinte 6-10 brilajn blankajn ovojn, la birdino komencas kovi ilin. Post ĉ. 30 tagoj la birdidoj eloviĝas.

Paro

En naturo la Mandarenanasoj reproduktiĝas en dense arbaraj areoj ĉe neprofundaj lagoj, marĉoj aŭ lagetoj. Ili nestumas en arbokavaĵoj proksime de akvo kaj dum printempo, la ino demetas siajn ovojn en la arbokavaĵo post la pariĝado. La maskloj ne partoprenas en la kovado, simple lasante la inon por sekurigi la ovojn per si mem. Tamen, malkiel aliaj specioj de anasoj, la masklo ne komplete abandonas la inon, lasante ĝin nur portempe ĝis kiam okazas eloviĝo. Tuj poste la patrino flugas surgrunden kaj instigas la idojn elsalti el la nesto. Post kiam ĉiuj idoj estas for de la arbo, ili sekvos la patrinon al proksima akvejo kie ili kutime renkontiĝas kun la patro, kiu kuniĝas al la familio kaj protektos la idojn kun la patrino.[5] Se la patro ne aperas, plej verŝajne li estis mortinta dum la portempa separo. La aziaj populacioj estas migrantaj, kaj vintras en malaltaj teroj de orienta Ĉinio kaj suda Japanio.

En Ĉina kulturo[redakti | redakti fonton]

Paro

Mandarenanasoj, kiuj estas nomataj de Ĉinoj kiel Juan-jang (en simpla ĉina 鸳鸯, en tradicia ĉina 鴛鴦 kaj en pinjina juān jāng), kie juan (鴛) kaj jang (鴦) respektive signifas masklo kaj ino de Mandarenanasoj.

En tradicia ĉina kulturo, Mandarenanasoj reprezentas poviva paro, malkiel ĉe multaj aliaj specioj de anasoj. De tie ili estas ofte reprezentataj en ĉina arto kaj estas konsiderataj kiel simbolo de partnera amo kaj fideleco.

Ĉina proverbo por amantaj paroj uzas la Mandarenanasojn kiel metaforo: "Du mandarenanaoj ludantaj surakve" (en simpla ĉina 鸳鸯戏水, en tradicia ĉina 鴛鴦戲水 kaj en pinjina Juān jāng ksì ŝuǐ). La mandarenanasa simbolo estas uzata ankaŭ en ĉinaj nuptoj, ĉar en tradicioj ĉinaj ili simboligas geedzajn feliĉon kaj fidelecon.

Ĉar la maskla kaj ina plumaroj de la Mandarenanasoj estas tiom malsimilaj, juan-jang estas ofte uzata familiare en kantona por aludi al "stranga paro" – nome miksaĵo de du diferencaj tipoj de sama kategorio. Ekzemple, juanjang estas trinkaĵo miksa el teo kaj kafo kaj estas ankaŭ juan-janga fritita rizo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1987) Wildfowl: An identification guide to the ducks, geese and swans of the world. London: Christopher Helm, 188–189. ISBN 0-7470-2201-1. 
  2. http://www.berliner-zeitung.de/archiv/die-exotische-mandarinente-hat-sich-in-der-region-erfolgreich-angesiedelt-kunterbunte-einwanderer,10810590,10531116.html
  3. The Wood Duck and the Mandarin: The Northern Wood Ducks, by Lawton Shurtleff and Christopher Savage (University of California Press, 1996. ISBN 0-520-20812-9)
  4. http://www.albinism.org/publications/what_is_albinism.html
  5. 5,0 5,1 http://www.zoofriends.org.au/zoonooz/zoonooz_march05_article2.html
  6. "Mandarin Duck Fact Sheet, Lincoln Park Zoo"

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • SHURTLEFF, Lawton; SAVAGE, Christopher (1996). The Wood Duck and the Mandarin: The Northern Wood Ducks. University of California Press. ISBN 0-520-20812-9.
  • MULLARNEY,K.; SVENSSON, L.; ZETTETSTRÖM, D; GRANT, P.J. (2003). Guía de Campo de las Aves de España y de Europa. Editorial Omega. ISBN 84-282-1218-X.
  • MADGE, Steve; BURN, Hilary (1987). Wildfowl: An indentification guide to the ducks, geese and swans of the world. London: Christopher Helm, p. 188–189. ISBN 0-7470-2201-1.
  • SAUER, Frieder. Aves acuáticas. Editorial Blume, Barcelona, 1984 - ISBN: 84-7031-534-X
  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • John Gooders kaj Trevor Boyer: Ducks of Britain and the Northern Hemisphere, Dragon's World Ltd, Surrey 1986, ISBN 1-85028-022-3
  • Hartmut Kolbe; Die Entenvögel der Welt, Ulmer Verlag 1999, ISBN 3-8001-7442-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj