Somera Olimpiko 1900

El Vikipedio, la libera enciklopedio
II Olimpiko
Dosiero:1900summerolympicsposter.jpg
Loko: Parizo ( Francio)
Stadiono: Vélodrome de Vincennes
Komenca dato: La 14-a de majo 1900
Fina dato: La 28-a de oktobro 1900
Nombro de nacioj:
24
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
997
(975 / 22)
Nombroj de sportoj:
vdr

La 2-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 14-a de majo 1900 ĝis la 28-a de oktobro 1900 en Parizo,  Francio. En la Someraj Olimpikoj de 1900 unuafoje konkursis virinoj. Sed ili partoprenis en suma kvanto de 20.

Denove ĉi tie aperis disputaj momentoj, Grekio ekzemple asertis, ke nur ili havas rajton aranĝi ĉiujn pluajn olimpikojn.

Olimpika komitato elektis Parizon, kiu tiutempe gastis pleje mondan grandfoiron. Milito inter Grekio kaj Turkio tro malhelpis al Grekio.

Dum la antaŭaj olimpikoj en Ateno la aranĝantaj grekoj konsideris tre persone prenante ilin kiel sian aferon, kiun respondis ankaŭ ilia ĉeesto, francoj apenaŭ rimarkis la ludojn.

Pleje tiuj, kiuj venis rigardi en Parizo la ludojn, tie estis je propra danĝero. Ĉiuj tri diskoj de ĉampiono Rudolf Bauer el Hungario finis en publiko.

Kvanto de reprezentantaj landoj de la lastaj ludoj duobliĝis al 28 landoj kaj oni konkursis en 75 disciplinoj. Sed dominis sportistoj el la gastiganta lando.

Okaze de kelkaj sportistoj regis ĥaoso ĉirkaŭ ilia nacieco. Oni entute ne sciis pri la unuaj medaloj de Kanado, ĉar atleton Georgi Krtinon sendis al la ludoj universitato, en kiu li estis enskribita kaj la organizintoj de la ludoj ekregistris lin kiel usonanon.

Disciplinoj

En la 2-a Olimpiko estis 18 disciplinoj. La 7 disciplinoj estis en antaŭa olimpiko: akvosportoj, atletiko, biciklado, skermo, gimnastiko, pafado kaj teniso.

La 13 disciplinoj aperis kiel novaj disciplinoj: arkpafado, peloto, kriketo, kroketo, rajdado, futbalo, golfo, poloo, kanuado, rugbeo, velado, pafado kaj ŝnurtira lukto. Sed kelkaj konkursantoj ne konsciis, ke ili entute partoprenas en la olimpikaj ludoj.

Du ludoj halterlevo kaj lukto ne aperis malgraŭ ili estis en antaŭa olimpiko.

Partoprenantoj

Medala klasifiko

 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
1  Francio 26 41 34 92
2  Usono 19 14 14 47
3  Britio 15 6 9 30
4 Miksita teamo 6 3 3 12
5   Svislando 6 2 1 9
6  Belgio 5 5 5 15
7  Germana Regno 4 2 2 8
8  Italio 2 2 0 4
9  Aŭstralio 2 0 3 5
10  Danio 1 3 2 6
kompleta medaltabelo






Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024