Blanka sorbuso
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Sorbus aria L. |
||||||||||||||
|
Sinonimoj
|
||||||||||||||
|
Aria nivea Host. |
||||||||||||||
Blanka sorbuso [1] ( Sorbus aria ) estas palearkta specio el genro Sorbuso de familio Rozacoj. Esperantaj sinonimoj estas : Blanka alizarbo kaj Blanka alizujo [2]. La frukto nomas "alizo" [3].
Enhavo |
Disvastiĝo [redakti]
Blanka sorbuso estas disvastigita en Okcident-Eŭropo, Mez-Eŭropo, Sud-Eŭropo, kaj Nord-Afriko. Kontraŭe en Nord-Eŭropo kaj en partoj de Sudorient-Eŭropo ĝi mankas. Oni trovas Blankan sorbuson dissemite en sunaj kverkaroj kaj fagaroj, en sekaj arbustaroj, sur rokoj, ankaŭ en submontaraj arbustaroj. Ĝi preferas sekajn, kalkoriĉajn grundojn en somerovarmaj lokoj.
Priskribo [redakti]
Blanka Sorbuso estas arbedo aŭ arbo kiu altas tri ĝis dek du metrojn. La glata, griza arboŝelo estiĝas kreva kiam la arbo pliaĝas. La folioj grandas ses ĝis dek du centimetrojn kaj estas ovoformaj, la randoj neregule duoble segil-dente incizitaj. La malhel-gruna supra flanko komence estas velure harkovrita, tamen poste glata. La blanka suba flanko estas kovrita kun densa felteca hararo. En majo kaj junio Blanka sorbuso formas blankajn florojn en panikloj kun diametro de ok ĝis dek centimetroj. Ekde aŭgusto montriĝas la flavruĝaj ĝis skarlatruĝaj alizoj. Ili estas ovoforme sferaj kaj similas pometoj.
Ekologio [redakti]
La floroj estas protoginaj ( hermafroditaj tielmaniere ke unue femalaj poste masklaj ), nektaro-entenantaj; ili estas insekte polenataj kaj gravas por la abelobredado. La reproduktado estas seksa kaj apomiksa. La fruktoj maturiĝas de septembro ĝis oktobro kaj restas vintre sur la arbo. La radikoj havas endotrofajn mikorizojn. Blanka sorbuso ne troviĝas en unuspeciaj arbareroj, sed ĉiam ĝi estas nur elemento en miks-arbarero.
Uzado [redakti]
Kaŭze de ilia enteno je sorbusa acido , krude manĝante la alizojn, eble rezultas stomakaj malordoj. Ĉar sorbusa acido varmege malkomponiĝas, teorie kun la alizoj oni povas pretigi marmeladon aŭ aliajn fruktajn preparaĵojn. Sed la faruneca gusto apenaŭ valoras la penon. Sekigitaj kaj muelitaj alizoj antaŭe estis uzataj kiel farunosurogato por panobakado. Tizanoj el alizoj efikas kontraŭ stomakaj malordoj kaj estas diurigaj.
La blank-sorbusa ligno estas unu de la plej duraj el la eŭropaj lignospecoj. Ĝi estas flav-blanka, dise-pora, fajn-struktura kaj la kerno kolore ne estas diferencigebla. Kelkfoje oni uzas ĝin por manteniloj kaj por krucoplakaĵo.
Vidu ankaŭ [redakti]
Referencoj [redakti]
Bibliografio [redakti]
- Oberdorfer, Erich 2001 : Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete, Auflage 8, Ulmer-Verlag ISBN 3-8001-3131-5 germane
- Ellenberg, Heinz 1996 : Vegetation Mitteleuropas mit den Alpen, Auflage 5, Ulmer-Verlag. germane
- Spohn, Margot; Marianne Golte-Bechtle, 2005 : Was blüht denn da?, Kosmosverlag germane
- Schütt, Peter ; Weisgerber, Schuck, Lang, Stimm, Roloff 2006 : Enzyklopädie der Laubbäume. ISBN 978-3-937872-39-1 germane
- Schmeil-Fitschen : Die Flora von Deutschland interaktiv, ISBN 3-494-01368-3 germane