Sutungo (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sutungo. |
Sutungo | |
Natura satelito de Saturno (XXIII) | |
satelito de Saturno • neregula satelito | |
---|---|
Aliaj nomoj | Saturno XXIII |
Nomita laŭ | Suttungr vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Brett J. Gladman kaj lia teamo[1] |
Dato de malkovro | 23-a de septembro 2000 (unuaj observoj) |
Loko de malkovro | Mauna Kea |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 19 465 000 km[2] |
Discentreco | 0,1140 |
Klinangulo | 175,811° (rilate al la ekliptiko) 151° (rilate al la saturna ekvatoro) |
Periodo | 1016,51 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 6 km |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,9 |
Sutungo aŭ Sutungro estas neregula satelito de Saturno, ano de la norda grupo. Ĝia orbito estas retrograda. Ĝi eble estus fragmento de Febo.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita post la observoj inter la 23-a de septembro kaj la 27-a de novembro 2000 de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars kaj de ilia teamo, kiuj anoncis ĝian malkovron la 7-an de decembro 2000. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2000 S 12.
Nomo
Ĝi ricevis la nomon Sutungo (angle: Suttung)[3] laŭ la jotuno (giganto) Suttungr de la nord-ĝermana mitologio. La 21-an de januaro 2005, IAU rekomendis la nomon Sutungro (angle: Suttungr) [4], pli kongrua kun la nomo de la giganto Suttungr.
Notoj kaj referencoj
- ↑ IAUC 7548: COMET P/1963 W1 = 2000 SO_253 (ANDERSON-LINEAR); S/2000 S 12; URSID METEORS 2000; C/2000 W2, C/2000 W3; C/1999 T1 (angle)
- ↑ Planetary Satellite Mean Orbital Parameters (averaĝaj satelitorbitparametroj)(angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
- ↑ IAUC 8471: 2005O; C/2004 T8, Y5, Y6, Y7, Y8; Sats OF SATURN (angle)
Eksteraj ligiloj
grekeangle Suttungro, el "Cassini-misio ekvinoksa" grekefrance Sutungro, Trimo kaj Imio, el la paĝaro de Jean-Michel grekefrance La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") grekegermane La neregulaj saturnlunoj (el "Projekto Luno")
|