Sveda Laborista Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sveda Laborista Esperanto-Asocio (svede: Svenska Arbetar-Esperanto-Förbundet) estas Laborista Esperanto-Asocio, ligita al SAT per la gotenburga konvencio.

Historio

En 1921 estis fondata laŭ iniciato de redaktoro Einar Adamson Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA). Sidejo: Gotenburgo. Komence la asocio havis nur 20 anojn, sed per la gazeto Svenska Arbetar Esperantisten ĝi baldaŭ havis pli multajn anojn kaj post dujara laboro la asocio kalkulis 200 anojn, atingis fine de 1928 1 100 anojn.

Laŭ decido de la asocia kongreso en Stokholmo 1931, la asocio translokigis en la svedan ĉefurbon, kie ĝi ankoraŭ havas sian sidejon. Prezidanto de SLEA unue estis Adamson, de 1931 parlamentano Ernst Eriksson. Per la translokiĝo estiĝis pli favoraj laborcirkonstancoj por la asocio. Trovante sin en la centro de la laborista movado de Svedio, ĝi havas pli grandajn eblojn agiti inter la sveda laboristaro, ol ĝi havis pli frue. Dum la lastaj tri jaroj de gotenburga tempo la anaro malkreskis, sed de la lokiĝo en la ĉefurbon la asocio denove kreskis kaj la 1-an de marto 1933 ĝi havis pli ol 1 400 anojn enregistritajn en sepdeko da lokoj kaj sesdeko da kluboj.

Eldonkvanto de la gazeto, kies redaktoro de 1931 estas John Johansson, atingas la nombron da 2 500. La asocio eldonas ĉiusomere specialan varbgazeton svedlingvan, nomatan Sommar, por propagando en laboristaj rondoj.

Ĉar la asocio speciale laboras inter laboristaj rondoj, ĝi turnas sin al la faksindikatoj kun peto pri morala kaj mona helpo. Laŭ la statuto tiaj organizoj ankaŭ povas esti subtenantaj anoj kaj la nombro da aliĝintoj la tiu kondiĉo estis ĉe la jarfino 1932, 96 faksindikatoj, abstinencaj loĝioj ktp., kiuj pagas pojare minimume po 5 sv. kronojn - kelkaj 10 ĝis 50 kronojn.

La asocio posedis propran eldonejon, kiu aperigis verkojn en Esperanta kaj sveda lingvoj.

Kune kun SEF kaj Sveda Instruista Esperanto-Asocio SLEA fondis Svenska Esperanto-Institutet (SEI), kies tasko estis instigi kaj kontroli la scion en kaj pri Esperanto, donante pri tio diplomojn post ekzameno, fari statistikon pri la movado ktp.

En 1928 la sveda laborista socialdemokrata partio ĉe sia kongreso pere de anoj en SLEA faris favorrezolucion por Esperanto, kiu kiel senperan efikon ekhavis la enkondukon de Esperantaj kolonoj en la socialista gazetaro kaj ankaŭ igis la partian estraron doni monan subvencion al delegitoj ĉe kongresoj de SAT.

Kun ABF (Arbetarnas bildningsförbund - Kleriga asocio de laboristoj) SLEA intime kunlaboras kaj dum la vintra sezono 1931-32 la nombro de ties studrondoj de Esperanto estis 432; Esperanto estis la duaranga temo de ĉiuj ABF-studrondoj, kaj la nombre konstante kreskis.

SLEA povis dum la dua mondmilito plue funkcii tute malkaŝe. Ĝia organo Laborista Esperantisto aperis regule sed en iom pli modesta formo, SLEA havis en 1948 27 sekciojn kun pli ol 500 membroj, kaj krome preskaŭ 100 individuajn membrojn. 85 sindikatoj aliĝis kiel subtenantaj membroj, pagante 5 ĝis 100 kronojn jare. SLEA subskribis la Goteborgan Konvencion. Plue ĝi kunlaboras kun la neŭtrala Sveda Esperanto-Federacio (SEF) koncerne ekzamenojn, ĝeneralan propagandon, ktp. En 1948 la kongresoj de ambaŭ asocioj okazis samloke kaj samtempe.

Grava eldonaĵo de SLEA estas la verketo La Sveda Labo­rista Movado, de Tage Lindbom, tradukita de M. Johanson. Ĉi tiu libreto, preskaŭ centpaĝa kaj ilustrita, donas klaran bildon pri la stato, agado kaj ideologio de la Sveda labo­rista movado. La Sveda Sindikata Asocio liveris la tekston kaj finance subtenis la eldonadon.

Svedaj laboristaj esperantistoj en 1945 organizis kolekta­don de vestaĵoj ktp, por nederlandaj kamaradoj.


Eksteraj ligiloj

Fontoj

  • artikolo pri Laborista esperanto-movado en Svedio, de John Johansson en la Enciklopedio de Esperanto, 1934
  • suplemento al la Gvidlibro pri la esperanto-movado, 1936-1948, de G. P. de Bruin, 1948