Tiszabezdéd
Tiszabezdéd (tisabezdEd) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Záhony.
- Areo: 19 km²
- Loĝantaro: 2040
- Poŝtkodo: 4624
- Telefonprefikso: 45
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Záhony. Záhony kaj samtempe Ukrainio troviĝas 5 km-ojn for.
Historio
La vilaĝo estas unuafoje menciita en 1212 en formo de Bezder. En 1629 estro de fortikaĵo Kisvárda detruis la vilaĝon. Oni trovis tie gravan memoraĵojn el la hungara landokupa epoko (9-10-a jc.), i.a. ornaman kovran metallamenon por ujo (nun videbla en la Hungara Nacia Muzeo). Tiu sabrosako estis ornamita per la kutimaj palmofolioj kaj vivarboj, du paganaj mitologiaj monstroj (palmodrakoj) ĉirkaŭprenintaj bizancan krucon. La tombejo (trovitaĵejo) estis malkovrita en 1896.