Kanabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanabo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Kanabacoj Cannabaceae
Genro: Kanabo Cannabis
Specioj

Cannabis sativa L.
Cannabis indica Lam.
Cannabis ruderalis Janisch.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kanabfolioj de Cannabis sativa

Kanabo (Cannabis) estas genro el la familio de la kanabacoj, kiu kreskas en multaj diversaj klimatoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Historie, ĝi estis ĉefe uzata por la produktado de fibroj kaj drogoj: mariĥuano kaj haŝiŝofarmako. Post ĝia malpermesado, ĝia ĉefa uzo estas por produktado de mariĥuano aŭ haŝiŝo.

Cannabis sativa estas uzata precipe kiel teksaĵplanto, dum Cannabis indica kiel medicina kaj psikostimula planto.

Kanaba manĝaĵo estas manĝaĵo preparita kun kanabo. Ekzemploj enhavas la spackukon.

Kanabaj fibroj[redakti | redakti fonton]

Kanabaj fibroj estas uzataj por produkti teksaĵojn (ekz. kanabtolojn), ŝnurojn, paperon kaj ankaŭ varmoizoladon.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

La efiko de kanabkonsumado varias multe de homo al homo kaj ankaŭ de la kvalito de la herbo, sed jen ĝeneralaj:

Eblaj pozitivaj aŭ dezirindaj efikoj[redakti | redakti fonton]

  • Milda eŭforio, sento de ĝenerala bonfarto
  • Malstreĉiĝo aŭ malpliigo de streso
  • Pli bona aprezo de humuro, muziko, manĝaĵoj kaj arto
  • Sento de konekto inter korpo kaj menso, plezura korposento
  • Pliakutiĝo de la sensoj
  • Kreiva aŭ filozofia pensado
  • Forigado de doloroj, ekz. kapdoloro, kramfoj
  • Malpliigo de naŭzo

Eblaj neŭtralaj efikoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĝenerala ŝanĝo en konscio
  • Pliigita apetito
  • Laco, ripozemo
  • Malrapido/singardo
  • Ruĝaj okuloj
  • Buŝa sekeco
  • Ĉesoj en linia memoro

Eblaj negativaj aŭ maldezirindaj efikoj[redakti | redakti fonton]

Studoj pruvas, ke ekzistas ne nur mallongdaŭraj, sed ankaŭ longdaŭraj negativaj efikoj ligitaj al konsumado de kanabo kaŭzantaj dependecon, malaltiĝon de la intelekta kvociento, atakojn al la kardiovaskula sistemo kaj la spira sistemo[1] [2].

Kanabo kiel farmako[redakti | redakti fonton]

Ekzistas efikoj kiuj havas medicinajn utilecon, ekzemple:

Konsumado[redakti | redakti fonton]

Por havi maksimuman koncentritecon de THC (tetrahidrokanabinol, ĝia ĉefa aktiva substanco) oni devas sekigi la planton en mallumo dum kelkaj tagoj, poste oni prenas la florojn de la femala planto. Poste oni muelas ĝin kaj povas uzi ĝin. Ekzistas multaj manieroj por konsumi kanabon, sed ĉefe estas tri:

Fumado[redakti | redakti fonton]

Oni povas sole uzi ĝin aŭ miksi ĝin kun tabako por prepari kanabcigaredon aŭ por fumado per pipo. Ofte estas uzataj akvopipojvaporigiloj.

Buŝa konsumado[redakti | redakti fonton]

Oni povas kuiri manĝaĵon kun kanabo (ekzemple la Spackuko) por pli daŭra ebriado ol fumado, kaj speciale se oni ne volas suferi je la negativaj efikoj de fumado. Oni ankaŭ povas prepari teon de kanabo.

Ungvento[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La kultivado kaj prilaborado de kanabo estas ege antikva, la plej maljunaj trovaĵoj en Eŭropa aĝa pli ol 5.500 jaroj. En 2000-jara ĉina medicina teksto legeblas pri kanabo kiel sanilo kontraŭ reŭmatismo kaj malario. Herodoto skribis pri vestaĵoj el kanabaj fibroj. Meze de la 20-a jarcento sintezaj fibroj anstataŭis la kanabajn fibrojn.

Juro[redakti | redakti fonton]

Fumado de kanabo estas kontraŭleĝa en plej multaj landoj. Escepto estas la leĝaro pri la nomitaj coffeeshop en Nederlando. Krome en kelkaj lokoj povas esti toleremo al konsumado aŭ tenado de malgrandaj kvantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kanabo. Ĉu kulpa aŭ senkulpa?, Kontakto, 2013:3

Referencoj[redakti | redakti fonton]