Isaac Bashevis Singer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Isaac Bashevis Singer
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Isaac Bashevis Singer (upright).jpg
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1902 (1902-11-21)
en Leoncin
Morto 24-an de julio 1991 (1991-07-24) (88-jara)
en Miami-Dade County
Mortokialo apopleksio [#]
Lingvoj jida lingvoangla lingvoEsperanto [#]
Ŝtataneco UsonoPollandoRusia Imperio [#]
Familio
Gefratoj Esther Kreitman • Israel Joschua Singer [#]
Profesio
Pseŭdonimo Bashevis [#]
Profesio verkisto • romanisto • esperantisto • aŭtobiografo • ĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Isaac Bashevis SINGER, jide יצחק באשעװיס זינגער [jicĥok baŝevis zinger] (naskiĝis en 1902 en Leoncin (Pollando, en la tiama Kongresa Pollando dum la dispartigoj de Pollando-Litovio aŭ dispartigoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, do tiam parto de Rusa imperio), mortis la 24-an de julio 1991 en Miami (Florido)).

Izaak Singer (el la dekstro) kun sia pli aĝa frato Israel Joszua Singer (verkisto, dramisto kaj juda ĵurnalisto verkanta en la jida). La 30aj jaroj de la 20a jc.
Flag of Esperanto.svg
La strato Krochmalna najbare de la loko en kiu loĝis familio Singer (maldekstre la brikdomoj n-roj 11 kaj 13)
La strato Krochmalna en Varsovio ĉe la strato Żelazna, (2016)

Li verkis multajn librojn, precipe romanojn, plejparte en la jida lingvo, kaj ricevis la Nobel-premion pri literaturo de la jaro 1978.

La benko de Isaac Bashevis Singer en Biłgoraj (Pollando)

Interalie, Isaac Bashevis Singer estis fama vegetarano. Jen citaĵo de li pri la bestoj (des pli rimarkinda, ĉar li estas mem judo): "Kontraŭ bestoj ĉiu homo estas kiel naziisto."

Singer lernis Esperanton[redakti | redakti fonton]

Singer lernis Esperanton en Biłgoraj kiam li estis juna kaj eĉ provis skribi rakonton en Esperanto. Li havis respekton por d-ro Zamenhof; li iam loĝis en ĉambro en la apartamento de la okulkuracisto Alpert en la Zamenhof-strato de Varsovio; li sentis sin honorito ke d-ro Alpert estis kolego kaj amiko de d-ro Zamenhof[1].

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Singer, Isaac Bashevis (1978), A Young Man in Search of Love, Novjorko: Doubleday; traduko de J. Singer, 2/IV; p. 53 (?)