Nikolaj Rogdaev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Rogdaev
Persona informo
Naskiĝo 1880
en Klinsky Uyezd
Morto 1933
en Taŝkento
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Nikolaj Ignatieviĉ ROGDAEV (vera familinomo Muzil, 18801933) estis grava rusia anarki-komunisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Muzil naskiĝis en 1880 en la vilaĝo Ŝilkino apud Klin, en familio de Aŭstrio-devenaj nobeloj. Li studis en reala lernejo kaj poste en Kostroma mekanika-teknika lernejo. Ekde la 1890-aj jaroj li partoprenis en revolucia movado. Li aliĝis al Rjazana grupo de social-revoluciistoj kaj havis kontaktojn kun social-demokratia rondeto. Ekde majo de 1900 li estis kaŝobservita de la cara polico. La 23-an de januaro 1901 li estis arestita pro konservo kaj disvastigo de kontraŭleĝaj social-revoluciaj propagandaĵoj kaj kondamnita al tri monatoj en malliberejo. 15.04.1901 liberigita kun kondiĉo de polica observo. En junio de 1901 Muzil fuĝis en Bulgarion.

En Bulgario li iĝis anarki-komunisto. Tie li komencis disvastigi anarkiistan propagandon kaj partoprenis en organizado de anarkiistaj grupoj en Sofio kaj Varna. Aparte aktive li laboris inter laboristoj kaj intelektuloj, enmigrintaj el Rusio. Pro eldono de broŝuro kontraŭ Bulgaria Social-Demokratia Partio, iĝis malamiko de bulgaraj social-demokratoj. La social-demokratoj akuzis lin ke li estas agento de Rusia registaro. En 1902-1903 en Ĝenevo la maldekstruloj kreis komisionon por enketo de tiu akuzaĵo, en kiu partoprenis V.M.Burcev kaj G.I.Gogelia. La komisiono prononcis Rogdaev senkulpa, sed la social-demokratoj ne ĉesis mordumi lin. Pro iliaj atakoj li ne plu povis sukcese labori en Bulgario kaj forlasis la landon. Li transloĝiĝis en Ĝenevon, kie aliĝis al anarki-komunista grupo Pano kaj Libero. Por publikaĵoj en grupa ĵuranlo kun sama nomo, li uzis pseŭdonomon Djadja Vanja (Oĉjo Ivanĉjo).

En decembro 1904 li reprezentis na Pano kaj Libero en Kunveno de Rusaj Anarki-Komunistoj en London. En marto 1905 kune kun sia edzino (O.I.Malickaja) kaj V.I.Zabreĵnev venis en Kievoj, kiu tiam apartenis al Rusio. Tie li aliĝis al eldongrupo de ĵurnalo "Nabat" («Набат», la Alarmsonorilo), kiun oni planis igi unuita organo de rusaj anarkiistoj. Krome, Nikolaj Rogdaev organizis Sud-Rusian Grupon de Anarki-Komunistoj en Kiev. Post komenco de arestoj 30.04.1905 li fuĝis (plej verŝajne, en Odeson). La presejo kaj tuta eldonkvanto de unua eldono de "Nabat" estis kaptita kaj detruita fare de polico.

En junio 1905 Rogdaev venis al Ekaterinoslav, kie organizis regulajn kunvenojn de laboristoj kaj rakontis pri anarkiismo. Liaj prelegoj havis grandan sukceson, kaj jam en julio tuta ĉelo de Social-Revolucia Partio iĝis anarkiistoj kaj nomis sin Ekaterinoslava Grupo de Laboristaj Anarki-Komunistoj.

En fino de septembro - komenco de oktobro 1905 ree translokiĝis el Ekaterinoslav al Ĝenevo kaj laboris en ĵurnalo Pano kaj Libero ĝis ĝia fermo en novembro 1905. En printempo de 1906 kreis novan Ĝenevan grupon de anarki-komunistoj La Ŝtormobirdo kaj aliĝis al eldonkolektivo de samnoma ĵurnalo. En tiu ĵurnalo li iĝis unu el plej gravaj ideologoj de Rusia anarki-komunista movado. En artikoloj de 1905-1907 Rogdaev malapogis la taktikon de regulaj eksproproj. Li subtenis nur grandaj eksproproj el ŝtataj kasoj kaj grandaj komercaj bankoj. Kontraŭ burĝoj li apogis taktikon de ekonomia teroro - bojkoto kaj saboto de kapitalistaj entreprenoj. Tiun taktikon li kontraŭstarigis kontraŭ social-demokratia taktiko de partopreno en laŭleĝa politiko kaj lobiado.

En fino de 1906 Nikolaj Rogdaev revenis al Ukrainio kaj jam en decembro estis arestita en Lucko. Post longa enketo li estis liberigita en majo de 1907 pro manko de konviktaĵoj. Tuj post liberiĝo revenis al Ĝenevo, laboris pri eldono de Ŝtormobirdo kaj aliĝis al novkreinta anarki-komunista grupo Nigra Flago. En aŭgusto de 1907, kiel reprezentanto de Ŝtormobirdo partoprenis en Internacia Anarkiista Kongreso en Amsterdamo (kun pseŭdonomo P.Orlovskij). Tie li donis prelegon Pri profesia movado en Rusio («О профессиональном движении в России»). En la prelego Rogdaev priskribis disvolviĝon de laborista movado kaj notis, ke eĉ antaŭ apero de anarkiistoj en Rusio laboristoj kaj kamparanoj uzis anarkiistajn metodojn - strikojn, ekonomian teroron, saboton, landokupadon ktp. Lia dua prelego dum la kongreso estis Pri diferaj fluoj en rusa anarkiismo («О различных течениях русского анархизма»). Kune kun Zabreĵnev li estis aŭtoro de la rezolucio Pri rilato al Rusa Revolucio, kiu iĝis universala rezolucio de la Kongreso. La rezolucio konstatis: "Urba kaj vilaĝa proletaro en Rusio ne estas kontenta pri la atingita kvanto de liberoj kaj postulas plenan ekonomian kaj politikan liberiĝon pere de rekta agado kaj anarkiistaj metodoj. La kvietiĝo de disvolvo de Rusa Revolucio estas portempa kaj sekvos nova revolucia eksplodo. La rezulto de Rusa Revolucio difinos estonton de tutmonda revolucia movado. La rezolucio rekomendas al proletoj de aliaj landoj apliki taktikon de saboto por defendo de Rusa Revolucio se iu registaro decidos sendi trupojn en Rusion aŭ alie helpi al carismo lukti kontraŭ la revolucio".

En aŭtuno de 1907 en eldonejo de Ŝtormobirdo Rogdaev eldonis kolekton de dokumentoj kaj rememoroj sub titolo de Almanako. Kolektaĵo pri historio de anarkiista movado en Rusio («Альманах. Сборник по истории анархического движения в России»). En septembro de 1907 li partoprenis en organizo de anarki-komunista grupo Internacio; krome, li aliĝis al Milita Interancia Grupo de Anarki-Komunistoj - la grupo, kreata por teror-laboro kaj amasa propagando en sudaj regionoj de Rusio. Li organizis aĉeton de armiloj por la grupo en London kaj ilian transporton al Rusio.

En fino de septembro 1907 kune kun grupo de S.M.Borisov, Rogdaev partoprenis en ekspropro de poŝto en Verĥnodniprovsk je 25.09.1907. Dum tiu ekspropro estis atingita pli ol 60 mil rubloj. Ekde oktobro li partoprenis en kontraŭleĝa propaganda kaj organiza agado en Ekaterinoslavo kaj apudaj urbetoj kaj vilaĝoj. Post detruo de Milita Internacia Grupo kaj aresto de plimulto de membroj, organizis amasan eskapon el Ekaterinoslava prizonejo. Grupo de Rogdaev eksplodigis bombon apud la prizono, sed pro manko de organizo ene de prizono la eskapo fiaskis kaj plimulto de malliberuloj estis mortpafitaj fare de gardistoj. Kiel venĝakto, Rogdaev organizis eksplodon en hotelo Astoria, kien devis veni guberniestro kaj aliaj gravaj ŝtatistoj. Post la terorakto li revenis en Ĝenevon.

Ekde julio de 1908 Nikolaj Rogdaev iĝis ĉefredaktisto de ĵurnalo La Ŝtormobirdo kaj retenis tiun postenon ĝis fermo de ĵurnalo en 1910. En aŭgusto 1908 li partoprenis en konferenco de rusaj anarki-komunistoj en Svisio kiel reprezentanto de Ekaterinoslava grupo kaj La Ŝtormobirdo. Rezulto de la konferenco estas kreo de Unio de rusaj anarki-komunistoj. En artikolo pri rezultoj de la konferenco en 13-a eldono de La Ŝtormobirdo (oktobro 1908) Rogdaev skribis: "Dum kvin jaroj de evoluo de la Movado evidentiĝis sengrundeco kaj malforteco de unuopaj ribeluloj kaj malgrandaj grupoj de anarkiistoj, disigitaj de amasa movado. Necesa estas kreado kaj ekzisto de amasa anarkiista organizaĵo kaj fortigo de agitado kaj propagando por disvastigo kaj idea profundigo de proleta movado". Poste Rogdaev agis akorde, disvastigante kontraŭleĝan propagandan literaturon kaj partoprenante en multaj anarkiistaj eldonoj de Svisio, Aŭstri-Hungario, Serbio, Grekio kaj Bulgario. En 1913 partoprenis en kreado de kamparana anarkiista organizo en ukrain-parolantaj regionoj de Rusio kaj Aŭstri-Hungario - la Federacia Unio de Liberaj Civitanoj («Федератівна спілка вільних громадян»).

Kiel reprezentanto de la Federacia Unio li partoprenis en Pariza kunveno de Federacio de Anarki-Komunistoj (FAK). Dum la kunveno la plej grava ideologo de FAK, A.A.Karelin, akuzis ke Rogdaev estas polica agento kaj dum multaj jaroj faris provokojn kontraŭ anarkiista movado. La akuzaĵoj de Karelin estis inicitaj de V.M.Burcev, kiu al tiu tempo iĝis konata "agent-ĉasisto" en anarkiista movado. Siavice, Rogdaev akuzis na Karelin je "jezuitismo", "demagogio", "diktatoremo", "intriga lukto por regpovo" kaj ankaŭ je propagando de religio kaj uzo de framasonaj ritualoj en la Federacio. Plimulto de FAK-anoj (kaj anoj de aliaj anarkiistaj organizaĵoj) prenis flankon de Rogdaev en tiu disputo kaj Karelin estis elpelita el Pariza sekcio de FAK. La konflikto inter du gravaj ideologoj, Karelin kaj Rogdaev, instigis egan diskuton en la anarkiista movado. Oni planis solvi ĝin en venonta anarkiista kongreso en aŭgusto 1914, sed la kongreso ne okazis pro komenco de Unua Mondmilito.

Rogdaev esti deleginto en Unua Unuiga Konferenco de eksterlimaj grupoj de rusaj anarki-komunistoj (London, 28.12.1913 - 01.01.1914). Dum la konferenco li asertis ke ideoj de anarki-sindikatismo venkis en multjaraj teoriaj kaj praktikaj diskutoj kaj proponis kreadon de komisiono por kreo de instruprogramo por anarkiistaj agitistoj. Aliĝis al Federacio de Eksterlimaj grupoj de rusaj anarki-komunistoj. En printempo de 1914 partoprenis en kreado de Federacia unio de anarki-komunistoj "Tero kaj Libero" (Федеративная спілка анархистов-коммунистов «Земля и Воля»), kiu propagandis inter Ukrainiaj laboristoj kaj kamparanoj en ukraina lingvo. En somero de sama jaro ree organizis eldonon de Nabat «Набат», konektiĝis kun Moskva kaj Varsovia anarkiistaj grupoj. Unua eldono de nova Nabat aperis en julio de sama jaro. En lia artikolo en Nabat #1, Rogdaev salutis mortigon de arkiduko Ferdinando.

La Unua Mondmilito, kiu komenciĝis en aŭgusto, rompis konektojn inter elmirgintoj kaj grupoj en Rusio kaj ledono de Nabat ne plu eblis. Rogdaev ekde komenco de la milito prenis kontraŭmilitisman pozicion kaj metis sloganon de kontraŭpartiotismo, haltigo de imperiisma milito per socia revolucio kaj kreado de anarkiista Laborista Internacio.

En printempo de 1915 Rogdaev provis rekrei la ĵurnalon kaj sukcesis krei eldonojn 2 ĝis 5. Proponis unuigi Nabat kun gazeto Laborista flago («Рабочее знамя»), sed redaktistoj de la lasta rifuzis unuigi la redaktgrupojn.

En 1917 Nikolaj Rogdaev revenis en Rusion, membriĝis al Federacio de anarkiistaj grupoj de Moskvo kaj kunlaboris en gazeto Anarkio. Malgraŭ invitoj de Ekaterinoslava Federacio de Anarkiistoj, li preferis transloĝiĝi al Petrogrado (nuna Sankt-Peterburgo), kiu tiutempe estas plej grava politika centro de Rusio. Li, tamen, kelkfoje vizitis Ukrainion kaj prelegis por laboristoj.

Ekde aŭtuno 1917 ĝis printempo 1918 estis sekretario de Anarkiista Federacio de Kronŝtadt. En marto de 1918 la grupo deklaris proteston kontraŭ aliĝo de kelkaj anarki-komunistoj (A.A.Karelin, A.J.Ge kaj aliaj) al Tutrusia Centrala Plenumkomitato (la plej ĉefa bolŝevika regista strukturo inter 1917 kaj 1937). En 1917-1921 partoprenis plejparte en literatura kaj ĵurnalista laboro, vizitis Uralon, Volgan regionon, Tambovan gubernion. Tiatempe kredis je kunlaboro de anarkiistoj kun Soveta registaro. En februaro 1919 N.I.Maĥno invitis na Rogadaev veni al Guljaj-Polje por redaktado de ribelula gazeto, sed Rogdaev rifuzis (plej probable, pro persona malamikemo kun V.Volin, kiu subtenis akuzaĵojn de Karelin en 1913).

En decembro 1919 partoprenis en konferenco de Moskva anarkiista unio. En 1919-1920 estis oficisto de soveta registaro en Samaro. En 1920 Lenin mem invitis na Rogadaev en Moskvon por posteno en stabo de Okcidenta fronto. Ekde 1920 partoprenis en soveta propagando en Turkestano (historia regiono, al kiuj apartenas partoj de nuna Kazaĥio, Turkmenio, Taĝikio, Uzbekio, Afganio, Irano kaj Ĉinio). En 1921 laboris en Tiflis (nuna Tbilisi).

Post subpremo de Kronŝtadta ribelo en 1921 ĉesis subteni Sovetan registaron. En 1923 aliĝis al Tut-Rusia komitato por memorigo de Petro Kropotkin kreita fare de A.A.Borovoj. Laboris en la muzeo de Kropotkin, administris ekonomion de la komitato. En somero de 1927 provis instigi la kampanjon por protekto de Sacco kaj Vanzetti, kiujn Usona registaro kondamnis por mortigo. Grupo de V.V.Barmaŝ sendis telegramojn kun protestoj kontraŭ la kondamno kaj planis organizi mitingon kontraŭ mordumo de laboristaj aktivuloj en kapitalismaj landoj. Samtempe, oni planis uzi la mitingon por anarkiisma propagando kaj N.Rogdaev konsentis fari oracion. Sed Moskva registaro malpermesis la mitingon.

En januaro de 1928 Nikolaj Rogdaev subtenis lukton de Borovoj kontraŭ anarki-mistikistoj. La lastaj, kune kun vidvino de Petro Kropotkin, S.G.Kropotkina, renaskigis akuzaĵojn de Karelin kaj Burcev de 1913-1914-aj jaroj kaj postulis lian elpelon el la komitato. La konflikto inter anarki-komunistoj kaj anarki-mistikistoj kondukis al eliro de plimulto de anarkiistoj el la komitato kaj la muzeo je 25.03.1928. En la sama tago Rogdaev instigis kolektan peticion Al anarkiistoj! («К анархистам!»), kiu akuzis la anarki-mistikistojn je kunlaboro kun la registaro por ataki rusiajn anarkiistojn.

Je tiu tempo Rogdaev estis plejparte solidara kun ĵurnalo Ago de Laboro («Дело Труда», eldono de grupo de Arŝinov-Maĥno kaj la platformistoj) kaj aliĝis al kontraŭleĝa grupo de plej oldaj anarkiistoj. En majo de 1929 tiu grupo estas malkovrita kaj ĉiuj membroj arestitaj. En 1930 Rogdaev estis kondamnita por tri jaroj en politika malliberejo en Suzdal. En la prizono Rogdaev ege malsaniĝis. Post liberigo en 19321933 li estis elsendita al Taŝkent kaj tie mortis pro malsano.