Bill Andriette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bill Andriette
Bill Andriette
Bill Andriette
Persona informo
Naskiĝo 1965
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Cornell
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Bill ANDRIETTE estas usona ĵurnalisto, samseksa aktivisto[1] kaj pedofilia aktivisto[2]. Li estas artdirektoro de la geja ĵurnalo Baltimore Outloud[3] kaj proparolanto de la North American Man/Boy Love Association (NAMBLA).[2] Antaŭe li estis direktoro de The Guide, geja magazino pri vojaĝoj kaj spektakloj publikigita en Bostono.[4] Li ankaŭ apartenis al la eldona teamo de la magazino Paidika: The Journal of Paedophilia.

En intervjuo por The Boston Phoenix en 1996, Andriette asertis: "Mi rimarkis, ke mi estas gejo kiam mi estis 12-jara". Li aliĝis al la NAMBLA kiam li estis 15-jara kaj kun 17 jaroj li jam apartenis al ĝia direktiv-komitato. Dum ses jaroj li estis redaktisto de NAMBLA Bulletin.[2]

Dum la polemiko de 1993 kun la Internacia Asocio de Gejoj kaj Lesbaninoj (IAGL), Andriette defendis la membrojn de la NAMBLA, same kiel la lokon de ĉi tiu asocio ene de la movado pro la rajtoj de la samseksemuloj, asertante, ke "la ĉefa tradicio" de la GLBT-movado baziĝas sur la subteno al abolo de la aĝo de konsento.[5]

Andriette kvalifas la moralan kondamnon al pedofiloj de la flanko de la gejoj kiel "reakcia ideologio kiun la geja movado adoptis por poluri ĝian propran kategorion de speciala idento".[2] Li aperis en 1994 en la dokumenta filmo pri la NAMBLA Chicken Hawk: Men Who Love Boys, en kiu li klarigis, ke sia laboro en la NAMBLA havigas al li eliron al sia pedofilio.[6]

Andriette malkonsetas kun kelkaj punktoj kun la politiko de la NAMBLA koncerne al abolo de la aĝo de konsento kaj li lasas lokon por la dialogo kun la registaro kaj por la le prizoegoj de la socio.[2]

En 2008 li estis finalisto de la ĵurnala premio Sex Positive pro artikolo publikiginta en The Guide: "Tipping Point for Gay Sex?".[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nair, Yasmin. Why I Won't Come Out on National Coming Out Day. The Bilerco Project (2009-10-09). Arkivita el la originalo je 2012-03-16. Alirita 2010-10-05.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Lowenthal, Michael, "The Boy-lover Next Door", The Boston Phoenix, The Phoenix Media/Communications Group, 1996-10-24. Kontrolita 2010-10-05.
  3. Who We Are. Baltimore Outload. Pride Media Ltd (2010). Alirita 2010-10-05.
  4. Silverstein, Charles. (2004) The Joy of Gay Sex. HarperCollins, p. 144.
  5. Osborne, Duncan, "Ill Will Towards ILGA", The Advocate, 1994-03-08. Kontrolita 2010-10-05.
  6. Sideman, Adi (Direktoro). Chicken Hawk: Men Who Love Boys (1994). (angle)
  7. . 2008 Sexies Winners. The Sex Positive Journalism Awards (2008-06-18). Arkivita el la originalo je 2008-06-18. Alirita 2010-10-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-18. Alirita 2012-07-26.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Jen selekto el liaj verkoj:

  • (1991) “Are You a Child Pornographer?”, Playboy Magazine (septembre), p. 56. 
  • (1996) “Dumped Down and Played Out”, Taking Liberties: Gay Men's Essays on Politics, Culture, and Sex. Masquerade Books. ISBN 978-1563334566.
Arkivigite je 2011-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2016-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2016-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2016-04-16 per la retarkivo Wayback Machine