Saltu al enhavo

Kameropso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kameropso

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Arecales
Familio: Arekacoj Arecaceae
Subfamilio: Coryphoideae
Tribo: Ventumilpalmoj Corypheae
Genro: Kameropso Chamaerops
Chamaerops humilis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kameropso[1], aŭ kameropo[2] (latine Chamaerops), estas genro de angiospermoj en la familio arekacoj, konsistante el ununura specio Chamaerops humilis, reprezentanto de la antaŭ-pliocenaj paleotropisaj praaj plantotaksonoj en la areo [3].

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo de tiu genro elvenas el latino chamærops, chamæropis, kiu ĝi mem elvenas el la greka χαμαίρωψ, χαμαίρωπός. Temas pri la kunigo de 2 vortoj, χαμαί (kiu signifas malalta) kaj ῥώψ, ῥωπός (kiu signifas vepro). Efektive la sola specio de tiu genro estas nana palmo.

La ordinara esperantigo de plantnomoj plejofte elvenas el la genitiva formo de la etimologia vorto, tiukaze la finaĵo -ropis (au greke -ropos). Cetere oni trovas en PIV plurajn ekzemplojn kun tia etimologio (Aegilops -> egilopo[4], Merops -> meropo[5]). Tamen, pri Chamaerops, PIV elektis nekutiman esperantigon laŭ la nominativa formo (kameropso[1]). Tiu elekto estas diskutinda, ĉefe ĉar kelkfoje tio estigas konflikton kun aliaj botanikaj genroj finiĝantaj per la latina finaĵo -opsis, kaj kies ĉiama esperantigo estas -opso (ekz. Echinops kaj Echinopsis).

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Chamaerops humilis var. argentea, suda deklivaro de Alta Atlaso, Maroko.

Ĝi estas arbed-simila kunpremata palmo, kun pluraj tigoj kreskantaj de ununura bazo. La tigoj kreskas malrapide kaj ofte preme kune, poste atingante alton de 2–5 m kaj trunkdiametron de 20–25 cm. Ĝi estas ventumilpalmo (aŭ palmo de la tribo Corypheae), kun la folioj kun longa petiolo finiĝanta en rondeta ventumilo de 10-20 folietoj; ĉiu folio estas ĝis 1-1,5 m longa, kun la folietoj 50–80 cm longaj. Ĝi ankaŭ havas multajn akrajn pinglo-similajn pikilojn produktitaj sur la foliotigoj; tiuj povas protekti la tigan kreskopunkton kontraŭ paŝtiĝantaj bestoj.

La floroj estas portataj en densaj, mallongaj infloreskoj ĉe la pinto de la tigoj; ĝi estas kutime (sed ne ĉiam) dioika kun virseksaj kaj inseksaj floroj sur apartaj plantoj. La brakteo kovras la florojn ĝis la seksa fazo (antezo) kaj tiam fendetiĝas apekse en du triangulajn lobojn. La nombro da floroj je infloresko estas tre varia kaj por virseksaj kaj por inaj plantoj, depende de la grandeco de la infloresko. La inaj floroj estas tri-ovolaj [6]. Nematuraj fruktoj estas klarverdaj, estiĝantaj obtuze flavaj al brunaj kiam mature dum la aŭtuno (septembro-novembro). La semo (kutime 0,6-0,8 gramoj) ampleksas cilindran embrion, kiu estas ĉirkaŭata de pluraj tavoloj, ekde la interno al la ekstero : (1) nutriga endospermo, (2) larĝe ligneca tavolo aŭ endokarpo, (3) karnoplena kaj fibreca mezokarpo (la pulpo), kaj (4) la maldika ekstera tavolo aŭ eksokarpo [7].

Kameropsa arbedaro en sudokcidenta Hispanujo.

Ĝi havas subteran rizomon kiu produktas ŝosojn kun manformaj, sklerofilaj folioj.

La specio havas du agnoskitajn variojn [8] kaj unu kulturvarion [9] :

  • Chamaerops humilis var. argentea André (syn. var. cerifera). Nordokcidenta Afrika. Folioj bluverdaj.
  • Chamaerops humilis var. humilis. Sudokcidenta Eŭropo. Folioj verdaj.
  • Chamaerops humilis 'Vulcano'. Kompakta, sendorna kulturvario - povas esti arĝente brila, sed malpli ol argentea. La folioj emas esti pli dikaj, kaj la aspekto de la planto estas pli tufa ol var. humilis aŭ var. argentea.

Ĝi estas proksime parenca al la genro Trachycarpus el Azio, malsamante per la buliĝema habito, la dornaj foliotigoj (sendornaj ĉe Trachycarpus) kaj malgrandaj diferencoj pri la floranatomio. Trachycarpus formas ankaŭ nur ununurajn tigojn sen bazaj ŝosoj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa specio estas la nura palmo indiĝena en la kontinenta Eŭropo. Ĝi estas plejparte trovata en sudokcidenta Eŭropo (Malto, marborda Hispanujo kaj Portugalujo, centra kaj suda Italujo, kelkaj partoj de la suda mediteranea marbordo de Francujo), same kiel nordokcidenta Afriko (Maroko, Alĝerio, Tunizio) [8][10]. Ĝi estas la plej norde nature vegetanta palmo en la mondo, kun la plej nordaj lokoj ĉe Hyères, je 43° 07' N [11], kaj sur la insulo de Capraia Isola apud la itala marbordo, je 43° 04' N.

Ekologio kaj interagoj kun bestoj

[redakti | redakti fonton]
Kurkuliedo (Derelomus chamaeropsis) estas la nura konata polenigisto de la kameropso.

Ĝi estas adaptata al mediteranea klimato kun malvarmetaj, humidaj vintroj kaj somersekeco, kaj povas kreski en malbonaj kaj ŝtonaj grundoj. Ĝi estas unu el la pli rezistemaj palmoj, tolerante vintrofrostojn malsupre al proksimume −12  °C [12]. Ĝi vegetas eĉ en klimatoj kie la somertemperaturo estas iomete malpli ol 20  °C.

Ĝi floras en aprilo-majo kaj estas polenata de specifa kurkuliedo, Derelomus chamaeropsis F.[13] kaj eble ankaŭ de la vento. La kameropso prezentas polenadmutualismo kun D. chamaeropsis. Ĉe antezo, kaj virseksaj kaj inaj plantoj altiras polenigistojn helpe de floro-similaj kemiaj kombinaĵoj kiuj mirige estas liberigitaj de folioj, kaj ne de floroj [14]. Post kiam polenantaj kurkuliedoj trovis planton (aŭ virseksan aŭ inseksan), ili tipe restas sur la sama planto ĝis la fino de ĝia antezo, trovante rifuĝon, ovmetado-ejojn kaj manĝaĵon ene de la infloreskoj. Kiam la gastigantplanto atingas la finon de la antezo, la kurkuliedoj forlasas la planton kaj serĉas novan gastigantplanton, aŭ virseksan aŭ inan. La larva disvolviĝo okazas ene de la rakio de infloreskoj de virseksaj plantoj dum aŭtuno kaj vintro. Komence de la venonta florada periodo, plenkreskaj kurkuliedoj eliras el la sekaj kaj fragilaj tigoj de malnovaj infloreskoj de la antaŭa jaro de virseksaj plantoj. Oni estis observanta ke kurkuliedoj demetis ovojn ene de inaj infloreskoj, sed tuj kiam la semoj komencis formiĝi, la ovoj aŭ larvoj estis detruataj [15].

La matura pulpo de la kameropso havas plurajn interesajn ekologiajn funkciojn [16]. Unue, se maturiĝite, la pulpo odoras forte je ranca butero [17] kaj tiel funkcias kiel furaĝa signalvorto por noktaj fruktmanĝantoj (ekz., karnomanĝulaj mamuloj kiaj meloj kaj vulpoj). Due, ĝi havas ĝermadan inhibician funkcion, certigante ke la semo ne ĝermas antaŭ ol esti disigita. Kaj trie, la pulpo ankaŭ funkcias kiel kemia kaj/aŭ fizika bariero kontraŭ senvertebraj sempredantoj (kurkuliedoj). Pro tia pulpmultafunkcieco, fruktokonsumado (kaj tiel pulpforigo) de karnomanĝuloj povas havi kaj pozitivajn kaj negativajn sekvojn por la palmo. Unuflanke, semoj konsumitaj per karnomanĝuloj ĝermas pli ofte ol ne-konsumitaj semoj. Aliflanke, konsumitaj semoj spertas pli altan predadon de senvertebruloj ol ne-konsumitaj semoj. Tamen, pro la alta moviĝeblo de karnomanĝuloj, ilia disvastigservo prezentiĝas plej grava surbaze de la severa fragmentiĝo kaj izoliteco de la plej multaj kameropsaj populacioj tra la tre dense home loĝata mediteranea baseno.

Kultivado

[redakti | redakti fonton]

La kameropso estas uzata en ĝardenlaboro kaj pejzaĝigado en multaj mondopartoj. En mezvarmaj regionoj ĝi estas kutime kultivata kiel potplanto, kvankam en ŝirmataj lokoj ĝi postvivas mallongajn periodojn sub frostpunkto [18]

Ĝi akiris la Ĝardenpremion de la Reĝa Hortikulturasocio [19].

Uzado kaj minacoj

[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia rustikeco kaj reproduktadkapablo post fajro, ĝi havas altan ekologian valoron por malhelpado de erozio kaj dezertigo. Tiu "karisma" palmo estas tiel konsiderita unu el la plej gravaj specioj en la natura formo de la garigoj kaj makisoj de la mediteranea marbordo.

La folioj de la plenkreskaj plantoj estas uzataj en korbfarado por produkti matojn, portkorbojn, kaj balailojn. La junaj nemalfermitaj folioj estas traktataj kun sulfuro por igi ilin pli molaj kaj flekseblaj kaj tiam estas uzataj por pli bona laboro. La ŝelo, konata en suda Hispanujo kiel "higa", estas manĝebla antaŭ ĝia plenformiĝo. La fruktoj ne estas manĝeblaj sed estis tradicie utiligataj en medicino kiel adstringaj rimedoj pro siaj amareco kaj alta taninenhavo [20].

Ĉar ĝia natura vivejo rapide malkreskas pro urbanizado kaj aliaj homaj agadoj, konservadozorgoj kaj protektoregularoj de tiu mediteranea endemia specio ekstaras. En kelkaj lokoj, inkluzive de ĝia plej norda indiĝena kreskejo, ĝi estas grave minacata de la enmetita sudamerika noktopapilio Paysandisia archon [11][21].

En populara kulturo

[redakti | redakti fonton]

En la pokemona Media Mix, la fikcia Kamaro estas nomita laŭ tiu dezerta palmo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
En suda Hispanujo, la melo estas la plej grava semdisvastiganto de la kameropso [22].
  1. 1,0 1,1 kameropso en PIV ĉe vortaro.net
  2. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  3. angle Herrera, J. 1989. On the reproductive biology of the dwarf palm, Chamaerops humilis, in southern Spain. Principes 33: 27–32.
  4. egilopo en PIV ĉe vortaro.net
  5. meropo en PIV ĉe vortaro.net
  6. angle Dufay M. 2010. Impact of plant flowering phenology on the cost/benefit balance in a nursery pollination mutualism, with honest males and cheating females. J Evol Biol 23:977-86.
  7. angle Hasnaoui, O., M. Bouazza, and M. Thinon 2009 : Kinetical germination study of the Chamaerops humilis L. var. argentea Andre (Arecaceae). Environmental Research Journal, 3:76–80.
  8. 8,0 8,1 angle WCSP, World Checklist of Palms: Chamaerops Arkivigite je 2007-02-19 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Chamaerops humilis 'Vulcano'
  10. angle Euro+Med Plantbase Project: Chamaerops humilis Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
  11. 11,0 11,1 france Parcs Nationaux de France: Hyères-les-(ex)-Palmiers Arkivigite je 2006-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
  12. france Dossiers-Jardin: Les palmiers résistants au froid Arkivigite je 2009-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
  13. Dufay M. 2010
  14. angle Dufay, M., Anstett, M.-C. & Hossaert-McKey, M. 2003. When leaves act like flowers : how dwarf palms attract their pollinators. Ecol. Lett. 6: 28–34.
  15. angle Dufay, M. & Anstett, M.-C. 2004 : Cheating is not always punished: killer female plants and pollination by deceit in the dwarf palm Chamaerops humilis. J. Evol. Biol. 17: 862–868.
  16. Fedriani, J.M., and M. Delibes. 2011
  17. Herrera, J. 1989
  18. angle (2008) RHS A-Z encyclopedia of garden plants. Unuiĝinta Reĝlando: Dorling Kindersley, p. 1136. ISBN 1405332964.
  19. angle RHS Plant Selector - Chamaerops humilis. Alirita 2013-07-04.[rompita ligilo]
  20. angle Merlo M.E., M.M. Aleman, J. Cabello, & J. Penas 1993 : On the Mediterranean Fan Palm (Chamaerops humilis), Principes 37: 151-8.
  21. angle International Palm Society: Importation of Mature Palms: A Threat to Native and Exotic Palms in Mediterranean Countries? Arkivigite je 2005-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
  22. angle Fedriani, J.M., and M. Delibes 2011 : Dangerous liaisons disperse the Mediterranean dwarf palm: fleshy-pulp defensive role against seed predators. Ecology 92:304–315.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]