Martinika Progresisma Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Martinika Progresisma Partio
partio
Komenco 22-a de marto 1958 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Fort-de-France
Ideologio

aŭtonomismodemokrata socialismo

Fondinto(j) Aimé Césaire vd
Ĉefestro(j) Serge Letchimy vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Martinika Progresisma Partio
Parti progressiste martiniquais
Emblemo de Martinika Progresisma Partio
partio
Prezidanto Serge Letchimy
Ĝenerala sekretario Didier Laguerre
Fondiĝo 1958 : partiĝo de PCF
Ĉefa sidejo PPM, Ancien réservoir de Trénelle, 97200 Fort-de-France
Koloro(j) verda, ruĝa, nigra
Ideologio Aŭtonomismo, socialdemokratio, progresismo
Deputitoj
1 / 577
4 en Martiniko
Senatanoj
1 / 348
2 en Martiniko
Regionaj konsilianoj
15 / 41
Departementaj konsilianoj
11 / 45
Membroj 2 000
Retejo http://www.ppm-martinique.fr
vdr

La Martinika Progresisma Partio (france "Parti progressiste martiniquais" aŭ "PPM") estas martinika politika partio fondita de Aimé Césaire. Ĝi estas nun prezidata de Serge Letchimy. Ĝi origine estis difinita kiel « kontraŭkoloniisma, demokratia kaj naciisma partio, inspirita de la socialisma ideologio » (art. 3 de ĝiaj statutoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo kaj prezido de Aimé Césaire (1958-2005)[redakti | redakti fonton]

La Martinika Progresisma Partio estis fondita la 22-an de marto 1958 de Aimé Césaire kun kelkaj kompanoj el kiuj Pierre Aliker, Aristide Maugée aŭ Georges Marie-Anne. Du jarojn antaŭe, la 24-an de oktobro 1956, Aimé Césaire sendis al Maurice Thorez, ĝenerala sekretario de la Franca Komunista Partio (PCF) tiutempe, sian eksiĝon el PCF kaj el ties parlamenta frakcio, en la fama Letero al Maurice Thorez.

Okaze de la 3-a kongreso de la partio la 12-an kaj 13-an de aŭgusto 1967, PPM adoptis la aŭtonomisman direkton. En sia malferma parolado, Aimé Césaire deklaris « Tiu nemalhavebla konkero de politika povo fare de la martinika popolo, ni, PPM, ni opinias ke ĝi ne povas okazi per aŭtonomiĝo de Martiniko en la franca tuto... restante en la franca kadro, ni volas povi libere decidi pri tio, kio koncernas unue nin kiel martinikanojn kaj plenumi mem tiujn decidojn... konsekvence ni rekomendas ekde nun la starigon de suverena martinika konsiliĝa Asembleo por iuj limigotaj temoj, kaj de martinika plenuma povo ».

La prezido de Serge Letchimy (ekde 2005)[redakti | redakti fonton]

Okaze de la kongreso de PPM en oktobro 2005, Aimé Césaire kaj Pierre Aliker forlasis la regadon de la partio por nova generacio. Serge Letchimy estis elektita prezidanto de PPM.

PPM, post sia partiĝo en 2006 dis de la Martinika Demokratia Kuniĝo (RDM) de Claude Lise, enhavas nun unu deputiton kaj prezidantan de Regiona Konsilio (Serge Letchimy), unu senatanon (Serge Larcher), 11 departementajn konsilianojn (Jean-Claude Jabol, Patrick Flériag, Johnny Hajjar, Rodolphe Désiré, Raphaël Séminor, Christian Edmond-Mariette, Jean-Claude Ecanvil, Jean-Michel Jean-Baptiste, Félix Ismain, Jocelyn Régina kaj Luc de Grandmaison), 15 regionajn konsilianojn, membrojn de PPM kaj 5 urbestrojn, Raymond Saint-Louis-Augustin (Fort-de-France), Rodolphe Désiré (Le Marin), Louis Crusol (Sainte-Luce), Jean-Claude Ecanvil (Le Carbet) kaj Félix Ismain (Bellefontaine). PPM havas nun 2 000 anojn kaj 30 sekciojn sur la tuta teritorio de Martiniko.

La 26-an de marto 2010, Serge Letchimy estis oficiale elektita prezidanto de la Regiona Konsilio de Martiniko.

La koalicio "Kune, por Nova Martiniko" (france "Ensemble, pour une Martinique nouvelle")[redakti | redakti fonton]

La koalicio « Kune, por Nova Martiniko » estis kreita iniciate de Serge Letchimy, okaze de la regionaj balotoj de marto 2010. Ĝi konsistas el elektitoj de PPM, de la Socialista Federacio de Martiniko, de la Franciska Popola Movado, de "Ni aŭdacu aŭdaci" (france "Osons oser"), de diverse maldekstraj kaj dekstraj elektitoj, kaj de la movado « Vivi en Schoelcher » [[[franca lingvo|france]] "Vivre à Schoelcher"). Tiu koalicio regas la du plej gravajn asembleojn de Martiniko (la Departementa Konsilio (Josette Manin) kaj la Regiona Konsilio (Serge Letchimy). La 25-an de septembro 2011, Serge Larcher kaj Maurice Antiste subtenataj de la koalicio « Kune, por Nova Martiniko », estis elektitaj senatanoj de Martiniko. La 22-an de oktobro 2011, Maurice Bonté, diverse dekstra urbestro de L'Ajoupa-Bouillon estis elektita prezidanto de la asocio de la urbestroj de Martiniko kun apogo de la koalicio.

Okaze de la Francaj deputitaj balotoj de 2012, el la 4 kandidatoj de tiu koalicio, nur Serge Letchimy estis reelektita deputito la 16-an de junio 2012. Luc-Louison Clémenté, Arnaud René-Corail kaj Louis-Joseph Manscour estis venkitaj de la kandidatoj subtenataj de la alianco MIM/CNCP/PALIMA/MODEMAS/RDM kies gvidanto estas Alfred Marie-Jeanne.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ artikolo 3 de la statutoj de la partio : « PPM estas kontraŭkoloniisma, demokratia kaj naciisma partio, inspirita de la socialisma ideologio [...] ĝi deziras ekde nun, prepari la martinikan popolon al plenumo de la respondecoj ligitaj al la politikaj, ekonomiaj, socialaj kulturaj decidoj, koncentri siajn klopodojn al la evoluigo de la martinika popolo ». Okaze de sia konsistiga kongreso, li diris en sia parolado « La Martinika Progresisma Partio povus proponi transformon de la transmaraj departementoj en federalajn regionojn. Se ni faras tion, ni estos sukcesintaj kunigi la duoblan deziron resti ligitaj al Francio kaj esti bonaj martinikanoj ».

Organizado[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj sekretarioj[redakti | redakti fonton]

  • Rodolphe Désiré de 1967 ĝis 1970.
  • Camille Darsières de 1970 ĝis 1999.
  • Yvon Paquit de 1999 ĝis 2001.
  • Pierre Suédile de 2001 ĝis 2004.
  • Catherine Conconne, intertempe, de 2004 ĝis 2005.
  • Didier Laguerre, de 2005

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

La gazeto de PPM, Le Progressiste, estas semajna gazeto eldonita ekde 1959.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]