Nerja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nerja
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29780
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 913  (2023) [+]
Loĝdenso 258 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 45′ N, 3° 53′ U (mapo)36.7468571-3.8790195Koordinatoj: 36° 45′ N, 3° 53′ U (mapo) [+]
Alto 26 m [+]
Areo 85 km² (8 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nerja (Malago)
Nerja (Malago)
DEC
Nerja
Nerja
Situo de Nerja
Nerja (Hispanio)
Nerja (Hispanio)
DEC
Nerja
Nerja
Situo de Nerja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nerja [+]
vdr

Nerja [NERĥa] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la plej orienta pinto de la komarko Aĥarkia kaj la plej orienta pinto de la provinco Malago. Ĝia municipa teritorio okupas etendon de 85 km².

Loko de Nerja en la provinco Malago.

Ties ekonomio estas bazata sur la turismo kaj la agrikulturo. Nerja estas je ĉirkaŭ 52 km oriente de la urbo Malago, kaj je ĉirkaŭ 100 km de la urbo Granada kaj de la skiejo de Sierra Nevada.

Ĝi havas longan historion kiun montras la rokpentraĵoj trovitaj en la Kavo de Nerja, malkvorita en 1959, kiuj estas inter la plej antikvaj bildoj de rokarto en la historio de la homaro kun 42 000 jaroj de antikveco.[1] Dum la islama regado, ĝia nomo estis Narixa [naRIĥa], kio signifas «abunda fonto» kaj tio estas la origino de la nuna nomo.

Ekde la 1960-aj jaroj Nerja estas turisma destino preferata apartenanta al la Costa del Sol. En 2010 ĝi havis oficialan loĝantaron de preskaŭ 22 000 loĝantoj, el kiuj unu triono de la eksterlandaj loĝantoj estas britoj (ĉirkaŭ tri mil).

Nerja posedas mildan klimaton la tutan jaron, kio ebligas la kultivon de tropikaj fruktoj kiel ĉerimolio, avokadomango.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vido el Rigardejo Balkono de Eŭropo.
  • Kavo de Nerja
  • Rigardejo Balkono de Eŭropo
  • Akvedukto de la Aglo
  • Strandoj kaj klifoj
  • Muzeo de Historio
  • Ŝipo de Chanquete [ĉanKEte]

En Nerja oni filmis inter aŭgusto 1979 kaj decembro 1980 la faman televidserion "Verano Azul" (Blua somero). La origina elsendo okazis en la unua kanalo de RTVE inter la 11a de oktobro 1981 kaj la 14a de februaro 1982. La rezulto de tiu serio, vidita de pli ol 20 milionoj da spektantoj kaj elsendita en landoj kiel Angolo, Alĝerio, Bulgario, Ĉeĥio, Kroatio, Slovakio, Francio, Pollando, Portugalio kaj tuta Latinameriko, igis la urbon tutmonde konata. La Ŝipo de Chanquete [ĉanKEte] estis simbolo de rezistado de knabaj kaj popularaj herooj kontraŭ maljusteco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. abc.es (ed.). «La primera obra de arte de la humanidad». Konsultita la 15an de januaro 2020.