Barrax

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barrax
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02639
Demografio
Loĝantaro 1 849  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 3′ N, 2° 12′ U (mapo)39.0460357-2.2004126Koordinatoj: 39° 3′ N, 2° 12′ U (mapo) [+]
Alto 731 m [+]
Areo 189,86 km² (18 986 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Barrax (Hispanio)
Barrax (Hispanio)
DEC
Barrax
Barrax
Situo de Barrax

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barrax [+]
vdr
Barrax en la Provinco Albaceto.

Barrax [baRAKS] estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Mancha Júcar-Centro en la nordokcidenta centro de la provinco, kaj en la parto Manĉo lime kun la provinca ĉefurbo Albaceto sur altebenaĵo antaŭ la montaro de Alcaraz. Estas areo de 189,86 km² je 731 msm. Temas pri loko hegemonie de agrikulturo ĉirkaŭata de grandaj etendoj de cerealoj.

Barrax havas 1 833 loĝantojn (2019) kun denseco de 9,86.

Geografio[redakti | redakti fonton]

  • En la bieno Las Tiesas okazis kelkaj sciencaj kampanjoj financitaj de la Eŭropa Kosma Agentejo (DAISEX, SEN2FLEX,...). La tialo estas ke tie la tereno estas tre ebena, la ĉielo sennuba plej ofte kajestas kultivoj de hordeo kaj luzerno, inter aliaj, kun kontrolataj kondiĉoj. Pro tio estas speciale interesa Barrax ekde la vidpunkto de distanca sondado. Tiele, Barrax estas konata en la tuta Eŭropo fare de sciencistoj por observado de la Tero.
  • En la municipa teritorio de Barrax, je 740 metroj super ebenaĵo, estas la monteto konata kiel «monteto de la tri episkopoj», tiel nomita ĉar estis la angulo de konverĝo de la episkopecoj de Toledo, Cuenca kaj Cartagena ĝis oni kreis la diocezon de Albacete en 1950, al kiu aliĝis Barrax en 1966.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Interesas la blazono de Barrax, pro sia partikulareco aligi al la heraldiko du novajn simbolojn: nome la floro de safrano kaj la ventomuelejo. La kultivo de safrano estis iam grava enspazofonto, sed nun apenaŭ restas iom. Pri ventomuelejo, oni konservas ĝin ankoraŭ sur monteto videble el foro, estante unu el plej altaj de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sen konfirmaj dokumentoj, ŝajne la deveno de la setlejo estis la nomita Gastejo de Barrax, iama vojgastejo survoje al Andaluzio el la centro de la Iberia Duoninsulo kaj el Valencilando, apartenanta tiam al la jurisdikcio de Alcaraz, de kiu sendependiĝis la 20an de septembro de 1564 kiam ĝi ricevis la titolon de "Villa" el la reĝo Filipo la 2-a. La unuaj trovitaj dokumentoj estas de la jaro 1601.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo.
  • Ĉefa placo kun urbodomo.
  • Cuarto Filemón estas iama tipa domaro kun popolkonstruado kaj bela pejzaĝo.
  • Arabstila cisterno de la 15a jarcento je 300 m de Barrax en direkto al Villarrobledo (nordokcidente).
  • Tombo de fama pentristo Benjamín Palencia en la municipa tombejo.
  • Kinfestivalo Paradiso de Barrax por kurtaj filmoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]