István Szívós (pli aĝa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Szívós (pli aĝa)
reliefo pri István Szívós
reliefo pri István Szívós
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1920 (1920-08-20)
en Szeged
Morto 22-an de junio 1992 (1992-06-22) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano István Szívós
Okupo
Okupo akvopilkisto • naĝisto • akvopilka trejnisto
vdr

István Szívós (pli aĝa) [iŝtvAn sIvOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szívós István estis hungara naĝisto, akvopilkisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia filo estis István Szívós, lia nepo estis Márton Szívós.

István Szívós[1][2] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1920 en Szeged, li mortis la 22-an de junio 1992 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Szívós ekde 1939 estis tornisto, post 2 jaroj li laboris en la ĉefurba trafika firmao. En 1942 li estis soldato en la 2-a mondmilito. Inter 1951-1975 li havis postenon en la sindikato. Li edziĝis en 1946. Li ricevis premiojn inter 1948-1952.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

István Szívós en la jaro 1931 li estis naĝisto kaj akvopilkisto en sia naskiĝurbo. Inter 1935-1958 li estis akvopilkisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono en 1943 kaj 1953, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1940-1957 64-foje. Kiel naĝisto li estis hungara ĉampiono trifoje (1939, 1941, 1944). Li estis akvopilkista olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948, Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kun oraj kaj arĝenta medaloj, krome en eŭropa ĉampionumo li estis la unua en 1954. Li estis trejnisto inter 1957-1970 ankaŭ eksterlande, krome li estis arbitraciisto.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]