Aleksander Czekanowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksander Czekanowski
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1833 (1833-02-12)
en Kremenec
Morto 18-an de oktobro 1876 (1876-10-18) (43-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Kijiva UniversitatoUniversitato de Tartu
Okupo
Okupo esploristo • geologo
vdr

Aleksander Piotr Czekanowski (naskiĝis la 12-an de februaro 1833 en Krzemieniec en Volinio, mortis la 30-an de oktobro 1876 en Sankt-Peterburgo) – pola vojaĝisto kaj geologo. Esploristo de Meza Siberio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro Wawrzyniec mastrumis pensionon kaj estis honora helpanto en zoologia kabineto en liceo. En 1850 Aleksander komencis studi medicinon en universitato de Kievo. Tamen sen ŝato al medicino li ekinteresiĝis pri naturscienco, kaj precipe geologio. En 1855 translokiĝis al universitato en Dorpat, kie en geologia fakultato aŭskultis dum du jaroj lekciojn pri mineralogio. Tie estis akceptita al la plej malnova akademia entrepreno Polonia. Post fino de studoj en 1857 li revenis al Kievo, kie laboris pri kolektoj de la loka universitato. Antaŭ Januara Ribelo kontraŭ Rusia Imperio en lia loĝejo kolektiĝis elito de junularo. Suspektita pri partopreno en la ribelo, Czekanowski estis arestita en 1863 kaj ekziligita al Siberio, komence al Transbajkalo apud Ĉita, poste okcidenten de lago Bajkalo. Dum la vojo li jam arigis kaj ordigis kolektojn helpe de lupeo farita de rompita karafo. Post lia translokigo apud Angara dum kelkaj jaroj vivis en mizero. Malgraŭ severa klimato kaj peza laboro ĉe kamparanoj li ne forlasis sciencan laboron. Studis geologion de t.n. Tero de Angara per meteologia observado kun helpo de ilaro de propra invento. El tiu ĉi malfacila situacio savis lin en 1866 Fryderyk Schmidt, ekkonita ankoraŭ en Dorpat. Li aĉetis kolektaĵojn de Czekanowski kaj mendis pluajn, kaj ankaŭ liveris al li librojn. Post du jaroj akiris ĉe regopovoj liberigon de Czekanowski el altruditaj laboroj kaj lian translokigon al Irkutsk, kie li komencis agi en Siberia Fako de Rusa Geografia Societo, interalie esplorante sudan parton de Irkutska gubernio (1869 - 71). En 1871 kune kun Wiktor Godlewski kaj Benedykt Dybowski esploris la nordan parton de la lago Ĥövsgöl en Mongolio. Ankaŭ esplorante teritoriojn de rivero fluanta tra Irkutska provinco kaj Krasnojarska regiono notante rimarkojn el la ekspedicio tra alia rivero Oleniok. Li verkis la unuajn fidindajn donitaĵojn pri geologio de tiu ĉi regiono (1873), suda fluo de Leno kaj la regiono de Oleniok (1874 - 75). Malkovris tie tavolojn da terkarbo kaj grafito. En 1876 oni permesis al li alveni al Sankt-Peterburgo, kie komencis prilabori kolektitajn materialojn laŭ vidpunkto de geografio, geologio kaj paleontologio. Botanikaj kaj zoologiaj kolektoj de Czekanowski estis priskribitaj de aliaj sciencistoj. Siajn observojn el ĉiuj ekspedicioj li enmetis en multaj publikaĵoj. Krom verkista agado li okupiĝis pri kolektado de fosilioj kaj insektoj.

Li mortis kiel sinmortiginto; ekzistas hipotezo, ke li senkonscie trouzis medikamentojn.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Pro siaj esploroj li ricevis interalie oran medalon de Rusa Geografia ocieto (1870).

Laboraĵoj[redakti | redakti fonton]

Geologiaj esploroj de Irkutska Gubernio - eldono 1874; Taglibro de ekspedicio tra la riveroj Malsupra Tunguska, Oleniok kaj Lena en 1873 - 75 - eldono 1896

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ lia nomo oni nomis montaron en Siberio inter la riveroj Lena kaj Oleniok – Montoj de Czekanowski, montopinton super Bajkalo, straton en Lublin kaj en Zielona Góra en Setlejo de Sciencistoj. Omaĝe al li oni nomis formortintan kreskaĵon de ĵurasia epoko - ginko el genro Ĉekanovskia, kaj ankaŭ specion de meztriasa amonito Ĉekanovskites, konatan el Siberio kaj frutriasan amoniton Prosphingites ĉekanovskii.

Al aliaj mortintaj taksonojnomitaj laŭ Czekanowski apartenas:

  • Agnostus czekanowskii Schmidt, 1886 - mezkambria trilobulo, norda Siberio.
  • Triangulaspis czekanowskii (Toll, 1899), malsuprakambria trilobulo, orienta Siberio.
  • Angarocanis czekanowskii (Schmidt, 1886) el siluriaj krustacoj, Siberio.
  • Primitia czekanowskii Schmidt, 1886 - el siluriaj duvalvuloj, Siberio.
  • Modiola czekanowskii Lahusen, 1886 - mezĵurasia duvalvulo, Siberio.
  • Oxytoma czekanowskii Teller, 1886 - malfrutriasa duvalvulo, norda Rusio.
  • Bellerophon czekanowskii Schmidt, 1858 - frua ordovicia gastropodo, suda marbordo de Finna golfo.
  • Epiczekanowskites Popow, 1961 - meztriasa amonito, Rusio.
  • Polyptychites tshekanovskii Pavlov, 1914 - frukretacea amonito, orienta Siberio.
  • Palaeniscinotus czekanowskii Rohon, 1890 - frukretacea fiŝo, Siberio.
  • Sorocaulus szekanowskii (Schmalhausen, 1879) - permia ekvizeto, Siberio.
  • Asplenium czekanowskii Schmalhausen, 1879 - permia pteridophyta, Siberio

Per lia nomo estis nomataj ankaŭ nuntempaj kreskaĵoj:

  • akonito Aconitum czekanovskyi,
  • Saxifraga czekanowskii,
  • Myosotis czekanowskii,
  • Papaver czekanowskii,
  • Hibrido de lariko Larix czekanowskii,
  • fiŝo el grupo de ciprinedoj Phoxinus czekanowskii (sinonimo Rhynchocypris czekanowskii),
  • araneulo Dendryphantes czekanowskii,
  • insekto Hyperborea czekanowskii,
  • krustaco Tropodiaptomus czekanowskii,
  • Scoliocentra czekanowskii.