Bečov nad Teplou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bečov nad Teplou
germane Petschau
urbo
Burgo kaj kastelo en Bečov nad Teplou
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bečov nad Teplou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Toužim
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkova arbaro
Rivero Teplá
Situo Bečov nad Teplou
 - alteco 532 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 00″ N 12° 50′ 18″ O / 50.08333 °N, 12.83833 °O / 50.08333; 12.83833 (mapo)
Areo 19,82 km² (1 982 ha)
Loĝantaro 935 (2023)
Denseco 47,17 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 364 64
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 554995
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bečov nad Teplou
Retpaĝo: www.becov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Bečov nad Teplou (germane Petschau) estas urbo de Ĉeĥio en distrikto Karlovy Vary en Regiono Karlovy Vary. En la loka kastelo troviĝas relikvujo de sankta Maŭro, kiu estas konsiderata post la kronadjuveloj kiel la dua plej valora movebla memorindaĵo en Ĉeĥio.[1] Vivas ĉi tie 935 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Bečov en la jaro 1899
La kastela parko post reguligoj el la 19-a jarcento

La estiĝo de Bečov estis kondiĉita de ekzistado de vojkruciĝo de de gravaj komunikiloj, unu kondukis el Plzeň ĝis Loket, la alia kunigis monaĥejon en Teplá kun foirejoj en Poohří. Falsaĵo el la 15-a jarcento mencias Bečov jam en la jaro 1214, sed la unua dokumentita mencio estas kunigita nur en konekso kun estiĝo de burgo komence de la 14-a jarcento dum senjoroj el Rýzmburk. Bečov estis tiam domaro, kie verŝajne troviĝis doganeja stacio. Sed la burgo kiel centro de la senjorujo kaj la minado de multekostaj metaloj kontribuis al kresko de ĝia signifo.

En la jaro 1387 Bečov estas menciata kiel urbeto, privilegio de senjoroj el Rýzmburk el la jaro 1399 dokumentas postenon de Bečov tiutempe. En la 15-a jarcento Bečov fariĝas posedaĵo de senjoroj el Plauen, sed kiuj donis la senjorujon kelkfoje en lombardon al diversaj familioj (Šternberkidoj, Šlikidoj). Henriko la 3-a el Plauen konfirmis en la jaro 1481 al Bečov malnovajn privilegiojn kaj je unu jaro pli poste ĝi postulis ĉe Vladislao la 2-a Jogajlido avancon al urbo kun rajto de fortikigo (1482).

Evoluo dum la Dua Mondmilito kaj post la jaro 1945[redakti | redakti fonton]

Alligon de Bečov al Germana regno en la jaro 1938 bonvenigis la loka germana loĝantaro kun entuziasmo, posedanto de grandbieno Jindřich Beaufort–Spontin (1880–1966) estis aktiva membro de NSDAP kaj en la kastelo li donis azilon al vunditaj germanaj oficiroj, sed inter la lokaj loĝantoj li estis ŝatata. En vicoj de Wehrmacht falis 89 viroj el Bečov, inter ili krom aliaj Karel Beaufort-Spontin (1918–1942), la pli juna filo de Jindřich Beaufort-Spontin.

Senpere antaŭ fino de la milito trairis tra Bečov tri marŝoj de morto el koncentrejoj, mallongte post tio okazis ĝia liberigo. Tra Bečov kondukis demarkacia linio, do usonaj taĉmentoj haltis ĉe stacidomo, dum la urbo mem falis jam en la sovetan okupacian zonon. La usonaj soldatoj foriris en la jaro 1947 en Germanion, dume la soveta armeo restis en Bečov ĝis la jaro 1951, en la jaro 1947 vizitis la urbon marŝalo Konev.

Plejparte la germana loĝantaro estis post la jaro 1945 forŝovita, surbaze de dekretoj de Beneš estis konfiskita ankaŭ la grandbieno kun la kastelo kaj la burgo. El Bečov kaj la ĉirkaŭaĵo estis dum la jaro 1946 forŝovita pli ol 6 000 germanoj. La pruveblaj antifaŝistoj aŭ fakuloj en specialigitaj produktaj procesoj, kiuj povis resti, estis 171. Bečov kun malbona transporta kunigo kaj manko de labor-okazoj ne logis al la nova enloĝigo, do la urbo kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj restis longe post la Dua Mondmilito preskaŭ forlasitaj. La minado de urania erco en Horní Slavkov alportis dumtempe novajn loĝantojn, en la 1950-aj jaroj estis en la kastelo kaj en la eksa hotelo Central enloĝigitaj ministoj.

Kvankam estis en la jaroj 19481989 en Bečov detruitaj pli ol cent domoj, la historia aspekto de la urbo restis konservita kaj en la jaro 1992 lacentro estis proklamita kiel urba memoriga zono. La revivigon de turismo helpis alirebligo de la rara memorindaĵo, relikvujon de sankta Maŭro en la jaro 2002.

Bečov kiel urbo de muziko[redakti | redakti fonton]

Proksimume en la tempon de la tridekjara milito enfalas la komencoj de muzikaj tradicioj en Bečov, kiam en la urbo kaj ĉirkaŭaj municipoj en kelke da generacioj elkreskis vico de talentemaj muzikistoj aŭtodidaktoj. En la jaro 1650 estas menciata muzika frataro Collegium musicum, kiu je jarcento pli poste havis jam pli ol 800 anojn. Kelkaj personecoj pli poste superis la signifon de regiono (muzika komponisto J. Labitzky, lia filo dirigento kaj violonisto A. Labitzky, ĥorestro A. Opl). En la jaro 1887 estis en Bečov fondita muzika lernejo. Ĝi edukis vicon de muzikistoj por banlokaj orkestroj en Karlovy Vary kaj Mariánské Lázně, agadis ĉi tie lernanta simfonia orkestro kaj la lernejon vizitis pli ol 200 infanoj. La muzika lernejo funkciis ankaŭ dum la Dua Mondmilito.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 905
18802 828
18902 729
19002 868
19102 809
19212 760
JaroLoĝantoj
19302 853
19501 238
19611 512
19701 250
19801 138
19911 086
JaroLoĝantoj
20011 002
2011962
2014955
2016942
2017950
2018933
JaroLoĝantoj
2019934
2020942
2021909
2022918
2023935

Naturrilatoj[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭaĵo de la urbo estas monteriĉa kaj abunde arbarigita. Ĝi troviĝas en PPR Slavkova arbaro. Proksime de rivero Teplá, surrande de Bečov, estis fare de nobela familio Beaufort-Spontini antaŭ la Dua Mondmilito konstruita unika botanika ĝardeno (Beauforta alpinio), nuntempe renovigata de ZO ĈAPN Berkut.

Netutaj tri kilometroj oriente de la urbo troviĝas eŭrope signifa loko Arbaraj fiŝlagoj Bečov.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]