Teplá estas urbo en Ĉeĥio kun 2 909 loĝantoj kaj monaĥejo, situanta en okcidenta Bohemio, sur samnomata rivero, 12 km de urbo Mariánské Lázně. Vivas ĉi tie 2 909 loĝantoj (2022). Ĝi havas lignoindustrion kaj konstruindustrion.
La vilaĝo estas unuafoje menciata en konekso kun fondo de la proksima monaĥejo en la jaro 1193. Ĝi estiĝis kiel antaŭburgejo de fortikigita sidejo de Hroznata, fondinto de la monaĥejo, kiu estis lima gardpunkto en komercpado. Teplá fariĝis urbo en la jaro 1385. Per aligo de regiono de Cheb al la ĉeĥa teritorio komence de la 14-a jarcento ĝi sensignifiĝis. Dum la tridekjara milito la urbo kaj la monaĥejo estis kelkfoje prirabitaj.