Rovná (distrikto Sokolov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rovná
Rovná
(Ebnode)
germane Ebmeth
municipo
Municipo Rovná en februaro de 2014
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rovná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Sokolov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Slavkova arbaro
Situo Rovná
 - alteco 700 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 16″ N 12° 40′ 08″ O / 50.10444 °N, 12.66889 °O / 50.10444; 12.66889 (mapo)
Katastro 44,11 km² (4 411 ha) Rovná u Sokolova
Loĝantaro 347 (2023)
Denseco 7,87 loĝ./km²
Unua skribmencio 1370
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 356 01 ĝis 357 65
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0413
NUTS 5 CZ0413 560618
Katastraj teritorioj 6
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rovná (Sokolov District)
Retpaĝo: www.rovna.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Rovná (devena nomo Ebnode, germane Ebmeth) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov en Regiono Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 347 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1370. Post la dua mondmilito la loka germana loĝantaro estis ellandigita kaj la teritorio de la municipo, komune kun pluaj en la ĉirkaŭaĵo, estis enmembrigita en nove establitan armean ekzercspacon Prameny en spaco de Slavkova arbaro. La vilaĝo, portanta ekde la jaro 1947 ĉeĥan nomon Rovná, sufiĉis esti dum mallonga agado de la armeo komence de la 1950-aj jaroj en la fundamentojn neniigita.[1]

Post nuligo de la armea spaco en la jaro 1954 la katastro de Rovné estis alligita al Kostelní Bříza kaj nur en la 1960-aj jaroj estis decidite pri ekkonstruo de nova setlejo en tiuj ĉi lokoj. La gvidantaro de la ŝtato venis kun ideo konstrui ĉi tie "socialisman vilaĝon" laŭ modelo de tiama Sovetunio. La nova municipo el paneldomoj estiĝis sur monta plataĵo super loko de la pereinta municipo. Municipo Rovná tiel estis renovigita en la jaro 1969. Sed en la novan municipon loĝantoj ne rapidis kaj pro kaŭzo de allogado de junularo ĉi tie estiĝis en la 1980-aj jaroj studiga centrejo de FF UK por eksterlandaj studentoj. La neintereso de homoj pri ĉi tiea kruda klimato kaŭzis sinkon de nombro de loĝantoj. La sinkado haltis nur post la revolucio en la jaro 1989, kiam la ŝtato en la liberajn loĝejojn transloĝigis Voliniajn ĉeĥojn el la eksa Sovetunio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de Rovná (sen la lokaj partoj)
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj 596 532 476 461 438 365 348 - - 420 511 485 582 370
Nombro de domoj 90 94 95 91 82 81 74 - - 10 32 35 35 34
Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de Rovná (inkluzice de la lokaj partoj)
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj 3 250 3 051 2 816 2 608 2 329 2 080 1 943 6 21 461 542 492 593 381
Nombro de domoj 469 480 469 445 430 423 417 1 9 19 39 46 44 41

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Kampa flughaveno Rovná[redakti | redakti fonton]

Sudoriente de la municipo troviĝas kampa flughaveno ULROVN kun areo 600 x 12 m (proksimume okcidento – oriento) kiel labora glughaveno por LCHČ Rovná. Nun ĝi estas en posedaĵo de la municipo kiel firmigita savalterigejo.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beranová Vaicová, Romana. (2005) Zaniklé obce na Sokolovsku. Sokolov: Krajské muzeum Sokolov, p. 79. ISBN 80-86630-06-4.