En Stružná estis ekde la jaro 1962 dislokigita la 20-a memstara raketĵetila trupo de la 20-a motopafista divizio de Aparta armea trupo. Unue ĝi estis ekipita de forpafig-ekipaĵoj 2P16 sur tankaj ĉasioj PT-76. Ekde la jaro 1984 (?) poste de 4 taktikaj moveblaj misilkompleksoj R-60 Luna M, markataj ankaŭ 2K52. La kompleton kreis forpafig-ekipaĵo sur ĉasio de ŝarĝaŭtomobilo ZIL-135 kaj negvidita misilo por solida brulaĵo. La forpafig-ekipaĵo estis akompanata de transportilo, ankaŭ sur ĉasio de ZIL-135, kiu servis al transporto kaj deponado de preskaŭ tri misiloj en izotermaj konteneroj. Misilo 9M21B kun alflugo 15–75 km povis krom klasika aŭ kazeta kapo porti ankaŭ kapon nuklean kun potenco 10 ĝis 40 kilotunoj kaj transporti ĝin al la celo kun precizeco 300 m.
Dum minacanta armea konflikto la nukleaj kapoj devus esti al la raketĵetila trupo en Stružná nur liveritaj. Sur la teritorio de ĈSSR troviĝis deponejoj de speciala municio, sed ili estis sekurigitaj de Soveta armeo kaj plene subigitaj al la 12-a Ĉefa administracio de Ministerio de defendo de USSR. Neniu formacio de ČSLA havis je dispono akrajn nukleajn kapoj. La kapoj estis deponataj en dismuntita stato kaj eĉ ne teknikon necesan por ilia muntado Sovetunio neniam konfidis al iu plua ŝtato de Varsovia Traktato. La proksimeco de flughavenoj en Karlovy Vary kaj Žatec estis loĝistika avantaĝo, sed ĝis Stružná neniam estis liverita la akra nuklea kapo. Kaj en la tuta ĈSSR neniam estis donita ordono por muntado de la akra nuklea kapo sur portila misilo. Verŝajne antaŭ la jaro 1992 poste estis la nukleaj kapoj el Ĉeĥio retirigitaj.