Jindřichovice (distrikto Sokolov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jindřichovice
Jindřichovice
germane Heinrichsgrün
municipo
Preĝejo de sankta Marteno en Jindřichovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jindřichovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Kraslice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Jindřichovice
 - alteco 646 m s. m.
 - koordinatoj 50° 16′ 58″ N 12° 36′ 09″ O / 50.28278 °N, 12.60250 °O / 50.28278; 12.60250 (mapo)
Areo 44,41 km² (4 441 ha)
Loĝantaro 516 (2023)
Denseco 11,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1273
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 357 04 ĝis 357 05
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0413
NUTS 5 CZ0413 560413
Katastraj teritorioj 8
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jindřichovice (Sokolov District)
Retpaĝo: www.obecjindrichovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Jindřichovice (germane Heinrichsgrün) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov en Ercmontaro. Vivas ĉi tie 516 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nejdek, Dolní Nivy, Černava, Tatrovice, Vřesová, Šindelová, Oloví kaj Rotava.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1273.

Militkaptitejo en la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Militkaptitejo Jindřichovice.
Maŭzoleo de la militkaptitejo
Militkaptiteja tombejo en arbaro, la katolika parto

La historio de la militkaptitejo komenciĝis meze de 1915, kiam oni decidis konstrui militkaptitejon apud Jindřichovice. La konstruado de la militkaptitejo daŭris rapide. La 17-an de junio alvenis kelkdekoj rusaj militkaptitoj. Dum la unua mondmilito centoj da militkaptitoj el Serbio, Italio kaj Rusio vojaĝis en la kontraŭa direkto al soldatoj de la loka regiono al la aŭstro-hungara kaptiteco - al la militkaptitejo en Jindřichovice. Ĉi tie estis konstruitaj pli ol 170 konstruaĵoj (cent por malliberuloj, ses por oficiroj, dek tri infektaj sekcioj, dek kvar por la etaj vunditoj, kaj ankaŭ magazenoj, kuirejoj, duŝoj, kantinoj, gardoturoj, helpkazernoj). La tuta areo estis ĉirkaŭita de pikdrato, kiu estis sub tensio. En la militkpitejo troviĝis 28 000 militkaptitoj. La plej granda parto de la kaptitoj estis serboj kaj montenegranoj, sekvitaj de rusoj kaj italoj.

La kaptitoj laboris en la ferfabriko Rotava, en la bazaltŝtonminejo Kernberg ne malproksime de la tendaro, pri la konstruado de la kemia fabriko Sokolov. Fine de la milito, ekzistis malespera manko de manĝaĵo, medikamentoj kaj karbo. En ĉi tiu situacio, mortoj pro subnutrado, tifo, tuberkulozo kaj variolo komencis pliiĝi. La nombro da mortoj varias inter 3800 kaj 4306, kun mortoprocento de proksimume 12%. La kolapso de la monarkio kaj la fino de la unua mondilito havis, kompreneble, efikon al la militkaptitejo. La 1-an de novembro 1918, la lastaj ĉeĥaj oficiroj kaj soldatoj, kiuj formis parton de la gardistaro, kaj dum novembro, la kaptitoj forlasis la tendaron. En la venontaj malmultaj monatoj, la tendaro estis malmuntita, kaj ene de kelkaj jaroj ekzistis preskaŭ neniuj spuroj post ĝi.

En la sekvaj jaroj oni decidis konstrui maŭzoleon en Jindřichovice, kiu fariĝos la lasta ripozejo de la sudslavoj. Tiucele la jugoslava registaro aĉetis la teron sub la akvoinstalaĵo. En 1926 okazis eltombigo de mortintoj el la tombejo de la militkaptitejo, en 1927 ankaŭ aliaj mortintoj el la militkaptitejo en Broumov kaj la restaĵoj estis konservitaj en la maŭzoleo. La konsekra ceremonio de la maŭzoleo okazis la 8-an de julio 1932. La maŭzoleo spertis gravajn riparojn kaj restaŭrajn laborojn en la jaroj 1978–1980. Interalie, nova kupra tegmento estis metita. Dum la maŭzoleo postvivis nedifektita Duan Mondmiliton, en 1995 la vandaloj, kiuj havis neniun respekton al la fina ripozloko, ne hontis malkonstrui la kuprajn platojn de la muroj, tegmento kaj frontpordo. En 1996 oni do riparis la tegmenton, murtegaĵojn kaj enirpordojn.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 597
18803 679
18903 570
19003 649
19103 696
19213 380
JaroLoĝantoj
19303 400
1950892
1961779
1970551
1980394
1991318
JaroLoĝantoj
2001386
2014462
2016476
2017478
2018480
2019491
JaroLoĝantoj
2020504
2021494
2022506
2023516

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

La municipo konsistas el du partoj:

  • Háj (Silbersgrün): katastra teritorio Háj u Jindřichovic
  • Jindřichovice (Heinrichsgrün): ensumigas 8 bazajn setlejunuojn kaj 7 katastrajn teritoriojn
    • Heřmanov (Hermannsgrün): k. t. Heřmanov v Krušných horách
    • Hradecká (Scheft): k. t. Hradecká
    • Jindřichovice: k. t. Jindřichovice v Krušných horách
    • Loučná (Waitzengrün): k. t. Loučná v Krušných horách
    • Mezihorská (Kührberg): k. t. Mezihorská
    • Poušť (Oed): k. t. Poušť
    • Rác (ofica nomo de BZU, kutima markigo Smrčina Kronesberg): k. t. Jindřichovice v Krušných horách
    • Stará (Altengrün): k. t. Stará

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo Jindřichovice. La konservita aspekto devenas el dua duono de la 19-a jarcento, kiam dum Ervín Nostic okazis novgotikaj reguligoj. Post la Dua Mondmilito estis en la kastelo lokigita sokolova distrikta arkivo. Pluaj kulturaj memorindaĵoj estas preĝejo de sankta Marteno kaj maŭzoleo, kiun konstruis registaro de Jugoslavio por memoro de serbaj militkaptitoj, kiuj pereis en la loka militkaptitejo dum la unua mondmilito. Proksime de Jindřichovice estas ĉasista kasteleto Favorit.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]