Františkovy Lázně

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Františkovy Lázně
germane Franzensbad
urbo
Kolonaro en Františkovy Lázně
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Františkovy Lázně
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Cheb
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Situo Františkovy Lázně
 - alteco 442 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 13″ N 12° 21′ 06″ O / 50.12028 °N, 12.35167 °O / 50.12028; 12.35167 (mapo)
Areo 25,74 km² (2 574 ha)
Loĝantaro 5 707 (2023)
Denseco 221,72 loĝ./km²
Baseno Ĥebia baseno
Fondo 1793
 - fondinto Francisko la 1-a
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 351 01
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0411
NUTS 5 CZ0411 554529
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Františkovy Lázně
Retpaĝo: www.frantiskovy-lazne.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Fonto de Francisko

Františkovy Lázně ([Frantiŝkovi Laznje], germane Franzensbad) estas konata kuracloko en Ĉeĥio. Ĝi situas en Okcidenta Bohemio, en Regiono Plzeň, distrikto Cheb. Kune kun Karlovy Vary kaj Mariánské Lázně ĝi formas "banlokan triangulon". En 2023 ĝi havis 5 707 loĝantojn.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Poustka, Vojtanov, Třebeň, Skalná, Cheb kaj Libá.

Historie la unua torfa banloko en la mondo. Pro sia unike unueca klasikisma aspekto en 1992 proklamita kiel urba monumentrezervejo.

Kuracefikoj de la lokaj malvarmaj akvofontoj estis konataj jam ekde la 15-a jarcento. La urbo estis fondita en la jaro 1793 sub la (germanlingva) nomo Kaiser Franzensdorf ([KAJza FRANcensdorf], = vilaĝo de imperiestro Francisko). En 1807 ĝi estis alinomita al Franzensbad [FRANcensbat] (= Franciska banejo). Tio estas ankaŭ la signifo de la ĉeĥa nomo. La honorata Francisko estas Francisko la 2-a Jozefo Karlo de Habsburgo, kiu iĝis (germana) imperiestro en 1792.

Františkovy Lázně havas 24 kuracajn fontojn (parte marĉajn), el kiuj 12 estas uzataj por kuracado.

Iom pri la historio de tiu regiono[redakti | redakti fonton]

Františkovy Lázně troviĝas en la historia regiono nomata Sudetio. La termino, kiu akiris teritorie politikan enhavon, estis misuzita de germanaj nazioj subtenata de parto de germana loĝantaro de Sudetio (precipe de Sudetgermana partio, SdP) al disbato de la demokratia Ĉeĥoslovakio. Tiu ĉi teritorio estis nome ekde la 10-a jarcento neniam dubita parto de Ĉeĥa ŝtato, respektive lando de Ĉeĥa Krono, kvankam ĉi tie ekde la 13-a jarcento vivis germana loĝantaro, kiu ĉi tie havis majoritaton. Post munkena interkonsento (1938) estis kiel Sudetio markata la plena teritorio rezignita de Ĉeĥoslovakio sub premo pere de grandpotencoj al la hitlera Germanio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 070
18804 397
18904 354
19004 382
19105 239
19215 608
JaroLoĝantoj
19306 497
19503 335
19614 752
19704 849
19805 192
19915 184
JaroLoĝantoj
20015 261
20145 547
20165 536
20175 497
20185 501
20195 514
JaroLoĝantoj
20205 461
20215 032
20225 187
20235 707

Esperantista tradicio[redakti | redakti fonton]

En 1914 okazis en la tiama Franzensbad Esperanto-kongreso de Aŭstrio-Hungario, al kiu la urbo kun la tuta Bohemio apartenis. Tiam oni inaŭguris la unuan monumenton dediĉitan al L. L. Zamenhof, konstruitan laŭ iniciato de Jakob Hechtl kaj detruitan de germanaj nazioj en 1938, kiam tiu regiono nomata Sudetio post la munkena interkonsento (1938) estis kiel Sudetio markata la plena teritorio rezignita de Ĉeĥoslovakio sub premo pere de grandpotencoj al la hitlera Germanio.

En 1991 estis inaŭgurita memortabulo pri tiu monumento, donaco de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj. Je 1994-06-10 ĝi estis vandalece detruita, sed donacoj ebligis starigon de alia tabulo.

Pri la urbo[redakti | redakti fonton]

  • Franzensbad (Bohemujo) La plej fama banurbo de la mondo rilate al la torfaĵaj banoj (traduko), Eldonejo: J. Kobrtsch & Gschihay, Eger-Franzensbad
  • Franzensbad - La plej fama banurbo de la mondo rilate al torfaj banoj. La plej efika kuracloko por kormalsanoj esperantigis J Hechtl Franzensbad Kuracdirekcio 1914 8 p 41 il 20 cm sur la kovrilo fervoja skiza mapo

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]