Pernink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pernink
germane Bärringen
municipo
Vido al pli supra parto de Pernink
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Pernink
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Ostrov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Rojo Bílá Bystřice
Situo Pernink
 - alteco 840 m s. m.
 - koordinatoj 50° 21′ 55″ N 12° 47′ 07″ O / 50.36528 °N, 12.78528 °O / 50.36528; 12.78528 (mapo)
Katastro 15,71 km² (1 571 ha) Pernink
Loĝantaro 640 (2023)
Denseco 40,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1532
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 362 36
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 555452
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pernink
Retpaĝo: www.pernink.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Pernink estas montara municipo en Ĉeĥio en Ercmontaro, nun konvena loko por refreŝiĝo, skiado - precipe dum vintro por skiantoj. Ĝi troviĝas en distanco 9 km nordoriente de la urbo Nejdek kaj 4 km nordokcidente de vilaĝo Pstruží. Vivas ĉi tie 640 loĝantoj (2023).

Pernink estas iama minista municipo ĉe stanaj minejoj, fondita laŭlonge de la vala vojo en la jaro 1532.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Merklín, Nové Hamry, Boží Dar, Potůčky, Nejdek, Abertamy kaj Horní Blatná.

Historio[redakti | redakti fonton]

Posedantoj de la urbeto estis gento de grafoj Ŝlik el Ostrov-branĉo de grafa familio. Grafo Joaĥimo Šlik donis la 2-an de oktobro 1559 al sia mineja urbeto Pernink diversajn privilegiojn - li gajnis de la regnestro interalie plialtigon de urbeto je urbo kaj permeson uzi urban blazonon. Do, - kiel urbeto Pernink ekzistis ekde la jaro 1532, - kiel urbo de la jaro 1559.

En malnovaj dokumentoj oni povas trovi diversforme skribitan nomon de la urbeto: Bärringen, Perringen, Bärringer, Pärringer, Peringer, Beringer, Perninger - Oni vidas, ke la nomo enhavas en germandevena aspekto vortojn:

Bär - tio germane signifas urso = ĉeĥe medvěd, kaj
Ring - tio en germana lingvo signifas ringo - ĉeĥe prsten.

En la 16-a jarcento ne estis la ursoj en arbarriĉa ĉirkaŭaĵo rara afero kaj la legendo pri la ekesto de la urbeto sciigas al ni, ke tavolojn de stano ĉirkaŭ la urbeto Pernink malkovris urso. Per la piedo la urso elterigis bulon da stano, tial ankaŭ sur la blazono de Pernink oni povas vidi la urson. Per malbona prononcado de la nomo Bärringen ekestis iom post iom la ĉeĥa nomo Pernink.

Post la batalo sur Blanka Monto trafis la urbon simila sorto kiel la urbon Ostrov, pro aktiva partopreno de Šlik-familianoj de la ĉeĥa aristokrata ribelo kaj Pernink fariĝis posedaĵo de saksaj kavaliroj el Sachsen-Lauenburgo.

La minado dum la 17-a jarcenta ne ĉesis tuj, sed malgrandiĝis. Kaj nuntempe oni ekspluatas en ĉirkaŭaĵo torfon kaj en la urbeto estas produktejo de punto. Estas ĉi tie ankaŭ produktejo, kie oni kudras gantojn, faras brodaĵojn kaj kudras diversajn bezonaĵojn por loĝejo (ekz. kovrilojn k.s,).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 219
18802 444
18902 544
19002 860
19103 019
19212 506
JaroLoĝantoj
19303 023
19501 376
19611 253
1970927
1980794
1991709
JaroLoĝantoj
2001904
2014663
2016644
2017632
2018630
2019621
JaroLoĝantoj
2020595
2021597
2022596
2023640

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la urbo - same kiel en la aliaj lokoj de Ercmontaro estas ampleksaj terenoj por skiveturado - ĉi tie oni trovos krom skitrejnaj terenoj ankaŭ bonan salt-ponton.

La urbeto Pernink havas ankaŭ aliajn raraĵojn - en Bohemio la duan plej alte situantan fervojan stacion en 915 m super marnivelo.

La fervojo el Karlovy Vary kondukas ĝis la ĉelima urbeto Potůčky. La plej interesa sektoro de tiu ĉi fervojo estas inter lokoj Nejdek—Vysoká Pec - Pernink. La vagonaro ascendas el alto 600 m ĝis 915 m. La reloj tordiĝas, la ascendado daŭras tri kvaron-horojn. La trako estas 46 km longa. La stacidomo en Nové Hamry estas en 715 m super marnivelo, en Tisová 765 m, en Horní Blatná 870 m, kaj en Potůčky 700 m super marnivelo. El Karlovy Vary la veturado sur tiu ĉi fervojo komen-ciĝis en aprilo 1899 kaj unue nur ĝis la urbo Nejdek. Ekde la 15.5.1899 oni povis veturi trans urbeto Potůčky ĝis Johanngeorgenstadt en Germanio. La trako de Karlovy Vary ĝis Potůčky estas 46 km longa kaj estas nun historia memorindaĵo.

Bela ekskurso estas al Roko de Drakoj (ĉeĥe: Dračí skála), ĝi estas granita roka klifo alta 977 m, kiu troviĝas en arbarriĉa pejzaĝo, de kie norden oni povas vidi monton Blatenský, nordorienten monton Špičák ĉe Boží Dar.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.