Krajková (germaneGossengrün) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Sokolov, proksimume 10 kilometrojn nordokcidente de Sokolov. Vivas ĉi tie 911 loĝantoj (2025).
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1350.
Krajková estis konata en la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento precipe pro sia punta produktado, en kiu ĝi havis riĉan tradicion.
La 15-an de septembro 1938 estis en la municipo en la tagoj de henleinanapuĉo pafmortigita fare de soldato de la germana nacieco kvin ĉeĥooslovakaj soldatoj kaj unu ĝendarmo. Rememoro de tiu ĉi evento estas memortabulo sur konstruaĵo de municipa ofico en Krajková. Estas ĉi tie indikitaj la nomoj de la falintaj soldatoj.