Kyselka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kyselka
germane Gießhübl-Sauerbrunn
municipo
Konstruaĵo Mattoni, reg. n-ro 44 en municipo Kyselka
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kyselka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Karlovy Vary
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Doupova montaro
Najbaras kun Armea spaco Hradiště
Minerala akvo Mattoni
Memorindaĵo Lázně Kyselka banloko
Rivero Ohře
Situo Kyselka
 - alteco 358 m s. m.
 - koordinatoj 50° 15′ 45″ N 13° 00′ 00″ O / 50.26250 °N, 13.00000 °O / 50.26250; 13.00000 (mapo)
Areo 6,48 km² (648 ha)
Loĝantaro 801 (2023)
Denseco 123,61 loĝ./km²
Unua skribmencio 1867
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 362 72
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 555347
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kyselka
Retpaĝo: www.obeckyselka.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Kovrita ponto en Radošov

Kyselka estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Karlovy Vary en distrikto Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 801 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Armea spaco Hradiště, Sadov, Ostrov, Velichov kaj Šemnice.

El Radošov kontraŭ la fluo de la rivero Ohře oni povas iri al malgranda banloko Kyselka. De tie estas la distanco proksimume 2 km. Kyselka estas kaŝita en romantika arbara rondvalo (kaldronvalo) sub altaĵo nomata Bučina (tiun nomon oni povas traduki "Faga arbaro"), alta 582 m super marnivelo. Valo, kie la urbeto Kyselka troviĝas, estas 340 m super marnivelo. Ĉi tie fontas minerala akvo (trinkakvo -Hidro-karbonata-natria acidet-akvo). Ĝian sanigan efikon esploris Heinrich Mattoni, ĉar jam en la 13-a jarcento estis la akvo uzata al kuracado. Henriko Mattoni estis itala kuracisto kaj laŭ lia instigo oni ĉi tie konstruis en la dua duono de 19-a jarcento bandomojn.

Al la banloka komplekso apartenas eĉ tiel nomata "Korto de Henriko" konstruita en novrenesanca stilo ĉirkaŭ la jaro 1880, en kiu ankoraŭ en la 80-aj jaroj plenigadis botelojn per minerala akvo. Antaŭ fino de la 20-a jarcento estis la tuta komplekso rekonstruata.

La minerala akvo el Kyselka estas mondkonata sub marko "MATTONI" kaj estas eksportata al ĉiuj kontinentoj. Oni ĝin uzas al trinkado kaj ankaŭ al kurac-banado. Por memoro estis instalita en subo de la turo de tiu ĉi konstruaĵo busto de la unua balneologia universitata profe-soro D-ro Josefo Löschner (en 1a jaro 1888), kiu kunlaboris kun D-ro Mattoni. Li meritis pri evoluo de la banloko. La ĉefa fonto de la minerala akvo estas nomata "Fonto de Otto" je honoro de la greka reĝo Otto, kiu jenan banlokon vizitis en la jaro 1852. Ĝi elfluas en la halo, kiu estis konstruita en la jaro 1897 en klasikisma stilo sur la deklivo de la monteto Bučina super la ĉefa bandomo. La temperaturo de la fonto estas 12,5 Celsius-gradoj.

La tuta ĉirkaŭaĵo estas bele aranĝita - en parkoj oni povas promeni kaj ĝui belan medion de submontara klimato.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869501
1880600
1890740
1900999
19101 001
1921966
JaroLoĝantoj
19301 339
1950422
1961637
1970572
1980668
1991624
JaroLoĝantoj
2001687
2014799
2016790
2017806
2018796
2019792
JaroLoĝantoj
2020789
2021793
2022785
2023801

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.