E@I
E@I (elparolu "e-ĉe-i"; oficiala nomo, ia. mallongigo de Edukado ĉe Interreto kaj Esperanto ĉe Interreto) estas politike neŭtrala, neregistara junulara organizo kiu realigas projektojn, kiuj helpas al esperanto-parolantoj uzi la interreton por tutmonde kunlabori, informi pri esperanto kaj instrui ĝin. E@I planiĝis en 1999 kaj formiĝis kiel laborgrupo dum same nomita seminario en la jaro 2000; en 2003 ĝi fariĝis faka sekcio de TEJO kaj en 2005 memstariĝis kiel organizo kun jura personeco registrita en Slovakio. La tri ĉefaj agadkampoj de E@I estas krei retpaĝarojn, aranĝi seminariojn kaj informi pri la kunuzeblo de esperanto kaj interreto por tutmonde komuniki facile kaj rapide. Projektoj de E@I estas finance subtenataj de Esperantic Studies Foundation, de la programo Junularo en ago de la Eŭropa Komisiono, de EACEA kaj de aliaj organizoj kaj unuopuloj.
Celoj
La vizio de E@I estas paca kaj harmonia mondo en kiu ĉiuj civitanoj povas facile kaj rapide komuniki tutmonde. La ĉefaj celoj por atingi tion estas:
- instigi interkulturan lernadon kaj internaciajn kunlaboron kaj komunikadon;
- subteni lernadon pri kaj uzadon de interretaj teknologioj kaj lingvoj;
- helpi validigadon de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de ties Deklaracio de homaj rajtoj.
Por atingi la celojn E@I iniciatas kaj subtenas projektojn pri internacia kunlaboro de junuloj, organizas klerigajn kaj kulturajn aranĝojn, rilatajn al la celoj, informas pri graveco kaj utileco de senbara internacia komunikado.
Unu el kernaj kampoj de E@I-agado estas seminarioj. En tiuj seminarioj jamaj aktivuloj trejniĝas kaj spertiĝas pri diversaj manieroj kunlabori kaj uzi la interreton, aperas novaj aktivuloj. Dum la seminarioj renkontiĝas kaj ofte freŝiĝas per novaj membroj teamoj de aktualaj E@I-projektoj, naskiĝas ideoj por novaj projektoj kaj aktiviĝas novaj homoj.
La nomo
La litero "E" en la nomo E@I montras ke la organizo okupiĝas pri Edukado. En pli vasta kunteksto ĝi reprezentas ankaŭ aliajn vortojn: Efikeco, Esperanto, Evoluo, Eŭropo.
La litero "I" en la nomo E@I indikas ke la organizo okupiĝas pri komunikiloj kiel Interreto. En pli vasta kunteksto ĝi reprezentas ankaŭ aliajn vortojn: Interkulturo, Informo, Ideo, Inspiro.
La signo "@" indikas la sinergian efikon de tiuj ĉi du konceptoj, kiu necesas por atingi facilan kaj rapidan internacian komunikadon.
Ofte uzataj liberaj tradukoj de la mallongigo estas "Edukado@Interreto" aŭ "Esperanto@Interreto", sed pro la plursignifeco de la literoj E kaj I oni ekde la memstariĝo de la organizo en la jaro 2005 oficiale uzas nur la mallongigan formon de la nomo "E@I".
Historio
Frua periodo (1999-2000)
La ideo pri E@I ekestis la 12-an aŭ la 13-an de novembro 1999, kiam dum neesperantista seminario de junularaj organizoj el landoj ĉe la Balta maro kun kvindeko da partoprenantoj kunvenis la esperantistoj Hokan Lundberg (Svedio), Nastja Koĵevnikova (Rusio) kaj Dovilė Dimindavičiūtė (Litovio). Jam tiam elpensiĝis la nomo "Esperanto@Interreto" kaj ekestis ideo pri esperantista seminario kiu portu tiun nomon. Ĝi okazis de la 16-a ĝis la 22-a de aprilo 2000 en Tollare apud Stokholmo kaj dum ĝi fondiĝis internacia laborgrupo kiu elektis por si la saman nomon. Tiam ankaŭ elektiĝis la retregiono "ikso.net".[1] La fruan historion de E@I priskribis okaze de ĝia 10-jara jubileo Hokan Lundberg.[2]
Ludema periodo (2001-2002)
Dua seminario, okazigita en oktobro 2001 en Upsalo, jam estis multe pli granda kaj profesia kaj gajnis al la organizo novajn kunlaborantojn. La trian seminarion en Ĉaĉak oni pro kunlaboro kun neesperantistoj faris dulingva (estis uzata esperanto kaj la angla lingvo).
Labora periodo (2002-2004)
Dum la jaroj 2002-2004 okazis grandaj laboroj pri interretaj projektoj, precipe lernu!, Lingva Prismo kaj Interkulturo. En la jaro 2003 E@I akceptiĝis kiel faka sekcio de TEJO. Dum la sesa seminario en Sarajevo en 2004 ligiĝis kontakto kun ILEI kiu rezultis en serio de seminarioj Flugiloj de Malfacila Vento.
Organiza periodo (2005-2007)
Pro bezono de plia kresko kaj pli facila aliro al eksteraj subvencioj oni decidis doni al E@I juran personecon kaj ĝi estis la 14-an de novembro 2005 registrita kiel civitana asocio ĉe la Ministerio de internaj aferoj de la Slovaka respubliko. En la statuto, kiun verkis la tiamaj gvidantoj kaj aprobis ĝin la membroj de la laborgrupo, pro strategiaj kialoj oni kiel oficialan nomon de la organizo uzis la mallongigon E@I.[3] La 18-an de junio 2005 du aktivuloj de E@I, Hokan Lundberg (tiam ĝenerala sekretario) kaj Sonja Petrović geedziĝis en Beogrado.
Okaze de la 91-a UK en Florenco (2006) produktis E@I en rekorda kvanto de 9.000 ekzempleroj (la posta duona eldono ampleksis pliajn 3.000) la DVD-n Esperanto Elektronike.
La 1-an de aŭgusto 2007 estis inaŭgurita nova estraro[4] en kiu kiel prezidanto figuris tiama afergvidanto Peter Baláž. Ankaŭ inter la ceteraj novaj estraranoj troviĝis neniu el la fondintoj kaj fruaj aktivuloj. Du novaj estraranoj, Jevgenij Gaus kaj Peter Baláž, vizitis inter la 2-a kaj la 13-a de aŭgusto laŭ invito de ESF Japanion kaj reklamis tie la agadon de la organizo dum la 92-a UK en Jokohamo.[5] En septembro de 2007 E@I estis akceptita kiel membra organizo de la Eŭropa Junulara Fondaĵo (European Youth Foundation, EYF).
Profesia periodo (2008-nun)
Dum kelkaj lastaj jaroj E@I pli kaj pli okupiĝas pri grandaj interretaj projektoj, sed fojfoje efektiviĝas ankaŭ grandskala eldona agado. Tiel la 10-an de septembro 2008 aperis kiel senpaga aldonaĵo al la pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza kompaktdisko titolita "Esperanto", mendita de la urbo Bjalistoko (tiam organizonto de la sekva, 94-a UK) kaj produktita de E@I en rekorda kvanto de 364.000 ekzempleroj.[6]. E@I foje okupiĝas ankaŭ pri projektoj ne unuavice esperantistaj sed proksimaj al celoj de la esperanto-movado, ĉiam kun partopreno de esperantistoj kaj favore al aliaj malpli grandaj projektoj esperantistaj. Tiel efektiviĝas nuntempe ekzemple projekto por instrui la slovakan lingvon per interreto, por kiu E@I ricevis subvencion de 256.000 eŭroj de EACEA, la eduka agentejo de la Eŭropa unio.
Organiza strukturo
La funkciado de E@I estas regulata de statuto, laŭ kiu la organizon estras tri- ĝis naŭkapa estraro. Aliaj organoj estas la elekta komisiono, la financa komisiono, kaj fine la membraro.
Membraro
Membro de E@I rajtas esti ĉiu persono kiu konsentas kun la statuto kaj montras sian intereson liverante necesajn datumojn per interreta formularo aŭ retmesaĝo. Personoj en la aĝo inter 15 kaj 35 jaroj (inkluzive) estas regulaj membroj. Ceteraj personoj estas subtenantoj kaj ne havas voĉdonrajton. Membreco en E@I estas senpaga. Laŭ statistikoj en la retpaĝaro de E@I[7] estas nun ĉirkaŭ 20 mil membroj, kio plejparte ŝuldiĝas al la fakto ke uzantoj de lernu! per sia registriĝo en la paĝaro fariĝas ankaŭ E@I-membroj. En 40 landoj de la mondo nun ekzistas pli ol 100 membroj.
Estraro
La nuna estraro de E@I estis inaŭgurita la 1-an de aŭgusto 2007 post laborkunsido en Kaunas kaj konsistas el la jenaj personoj:
- Peter Baláž - kunordiganto, projektplanado
- Marek Blahuš - ĝenerala sekretario
- Jevgenij Gaus - administranto de retprojektoj
- Yves Nevelsteen - kasisto
Origine en tiu ĉi estraro membris ankaŭ Judith Meyer, kiu poste demisiis.
En la antaŭaj estraroj de E@I, kiam ĝi ankoraŭ estis Faka Sekcio de TEJO, membris interalie Ralf Frolich, Slavik Ivanov, Nastja Koĵevnikova, Hokan Lundberg, Sonja Petrović, Chuck Smith kaj Heming Welde Thorbjørnsen.
Dungitoj
Ekde la 1-a de novembro 2009 plentempe laboras Katarína Nosková kiel la unua salajrata dungito de E@I. Ŝiaj ĉefaj taskoj estas la projekto "Slovak Online", verkado de monpetoj kaj administraj taskoj kaj korespondado.
Ekde la 1-a de septembro 2010 ĝis la 9-a de majo 2011 staĝas en E@I kiel programisto Marek Blahuš, studento de informadiko ĉe la Masaryk-Universitato en Brno, kadre de la programo Programo Erasmus de la Eŭropa Unio.
Agado
Aranĝoj
Organizado de edukaj aranĝoj estas grava parto de la agado de E@I ekde ĝia fondiĝo - ĝi ja mem en la jaro 2000 ekestis ĝuste dum seminario, kiu portis la titolon "Esperanto@Intereto" kaj estis organizita de TEJO en Stokholmo.
Seminarioj
Precipe en la unuaj jaroj de la funkciado de E@I, trejnseminarioj pri temoj rilataj al edukado kaj interreto havis gravan rolon en la disvolviĝo de la asocio kaj trovado de novaj aktivuloj. En la tempo kiam E@I estis Faka Sekcio de TEJO, ĝiaj seminarioj estis samtempe ankaŭ TEJO-seminarioj.
Jen la listo de ĉiuj seminarioj organizitaj de E@I, kun titoloj, lokoj kaj datoj:
- E@I-2000 - Esperanto@Interreto - Stokholmo, Svedio[8][9] - 16-a ĝis 22-a de aprilo 2000
- E@I-2001 - Rete Kunlabori - Upsalo, Svedio - oktobro 2001
- E@I-2002 - Rete Lingvumi - Ĉaĉak, Jugoslavio - 28-a de aprilo ĝis 5-a de majo 2002
- E@I-4 - Rete Informadi - Lesjöfors, Svedio - oktobro 2002
- E@I-5 - Rete Lerni - Masaĉuseca Instituto de Teknologio - Bostono, Usono - aprilo 2003
- E@I-6 - Rete Interkulturumi - Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino - marto 2004
- E@I-7 - Ni sciigu aliajn pri ni - Partizánske, Slovakio - junio 2005
(antaŭe planita por Sankt-Peterburgo en oktobro 2005 kun temo Rete Teknikumi) - E@I-8 - Lingvoj en interreto - Brno, Ĉeĥio - 4-a ĝis 12-a de novembro 2006
Somera Esperanto-Studado
Ekde la jaro 2007 E@I ĉiujare aranĝas la renkontiĝon SES. En 2007 ĝi portis la titolon "Slava Esperanto-Studado", ekde 2008 ĝi estas nomata "Somera Esperanto-Studado".
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
En novembro de 2010 unuafoje sub gvido de E@I en Modra okazis la konferenco pri faka uzo de esperanto KAEST, aranĝo kun tradicio en Ĉeĥoslovakio ekde 1978, kies organizadon E@I transprenis de KAVA-PECH. Ĝi estis senpere sekvita de unika komputillingvistika kolokvo, organizita de E@I kaj kunfinancita de IEI kaj ESF.
Ceteraj
E@I kunorganizas aŭ alimaniere kontribuas al la kleriga programo de aliaj esperanto-aranĝoj, ekzemple la ĉiujara seminario Sabla Printempo okazanta en Ĉeĥio. Ankaŭ en la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto laste aperas kontribuoj de E@I (propraj prelegoj dum la 93-a UK, propra salono dum la 94-a UK).
Interretaj projektoj
Jen listo de kelkaj retpaĝaroj kreitaj de E@I:
- Lingva Prismo - [1]
- lernu! - [2]
- Interkulturo - [3]
- Nitobe-centro - [4]
- Komputeko - [5]
- Edukado.net - [6] (nun mastrumata de Katalin Kováts)
- Reta Informado-Centro (RIC) - [7]
- Artista Datenbazo - [8] (kunlabore kun EUROKKA)
- iama TEJO-paĝaro - arĥiva kopio
- reta PIV - [9] (preparata kunlabore kun SAT)
- Slovak Online - [10] (preparata kun 6 partneroj ekde 2009, ekfunkcios en marto 2011)
E@I ankaŭ subtenas personajn iniciatojn de siaj membroj, ekzemple per rethotela loko kaj alimaniere. Tiel ekzistas Esperanto novosti, Kantaro-Vikio, Mozaiko kaj aliaj projektoj.
Eldonaĵoj
Dum la lastaj jaroj E@I komencis ankaŭ eldonan agadon. Jen la listo de kelkaj libroj, kompaktdiskoj kaj DVD-j eldonitaj de E@I:
- KD-Romo "lernu!" (2003)
- libro "Manlibro pri instruado de Esperanto" (2005, kunlabore kun ILEI)
- DVD-Romo "Esperanto Elektronike" (2006)
- libro "Vikipedio – praktika manlibro" (2007, aŭtoro Yves Nevelsteen)
- libro "Komputeko" (2008, aŭtoro Yves Nevelsteen)
- KD-romo "Esperanto" (2008, 400.000 ekzempleroj aperis en Gazeta Wyborcza antaŭ la 94-a UK)
- libro "Vikipedio por vi" (2008, aŭtoro Ziko van Dijk)
- DVD-video "Esperanto estas..." (2008, reĝisoro Rogener Pavinski)
- broŝuro "Malkovru Esperanton" (2009, iniciatita de Hokan Lundberg)
- libro "Detala Gramatiko de Esperanto" (2010, aŭtoro Bertilo Wennergren)
Referencoj
- ↑ "pri ikso.net ktp" de Hokan LUNDBERG al ecxei-membroj@yahoogroups.com, la 5-an de aŭgusto 2007
- ↑ "E@I - jam 10-jara!" de Hokan LUNDBERG al ecxei-membroj@yahoogroups.com, la 12-an de novembro 2009
- ↑ "statuto por voĉdoni" de Peter Baláž al ecxei-membroj@yahoogroups.com, la 22-an de oktobro 2005
- ↑ "New poll for ecxei-membroj" al ecxei-membroj@yahoogroups.com, la 23-an de julio 2007
- ↑ Jevgenij GAUS kaj Peter BALÁŽ: "Raporto pri la vojaĝo al Japanio"
- ↑ Libera Folio: "Tricent mil poloj eksciis pri Esperanto"
- ↑ "Membroj" en la oficiala retpaĝaro de E@I
- ↑ Nova Sento en Reto, Numero 115, 2000-01-20: sekcio "Esperanto@Interreto"
- ↑ E@I-2000 - La seminario (arĥiva kopio)