Glavfabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
glavfabo
Canavalia gladiata - P1100580.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Canavalia ’’
Specio: C. gladiata
Canavalia gladiata
(JACQ.) DC.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Glavfabo (Canavalia gladiata),[1] aŭ madagaskara fabo,[2] estas plantspecio en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Ĝi estas speciale parenca al la gigantfabo

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo el „Blanco“.
triparta folio kun pedunklo, guŝo
unusimetria, blanka floro

Habito kaj folio[redakti | redakti fonton]

La glavfabo estas volvanta, grimpanta, plurjara herba planto. Por ricevi la semojn ĝi plej ofte estas kultivata kiel unujara planto. La tigoj atingas longecon de ĝis 10 metroj. Ili ligniĝas kiam ili fariĝas pli ol un jaraĝa.[2] La radika sistemo profunden kreskas. La ĝermado estas epigea. La unua paro de la folioj ĉe ĝermplantoj havas kunkreskintaj stipuloj..[3]

La folioj kreskas alterne kaj havas stipulojn, kiuj frue defalas. La pedunklo estas 5 ĝis 17 cm longa. La nepare pinataj folioj konsistas el tri folietoj. Ili havas 4 ĝis 7 mm longan pedunklon. La folietoj havas longecon de 8 ĝis 20 cm kaj larĝecon de 5 ĝis 14 cm kaj estas preskaŭ ovformaj kun rondigita aŭ kojnformaj finoj. La folirando estas glata. Ambau flankoj de la folietoj estas maldense , blankece aŭ brune plumharaj.[2] La stipuloj de la folietoj frue defalas.[4][3]

Infloresko kaj floro[redakti | redakti fonton]

La planto floras en Ĉinujo inter julio kaj septembro. En la foliakseloj staras 4 ĝis 25 cm longa infloreska pedunklo. En 7 ĝis 12 cm longa grapola infloresko staras ĉe la nodoj de la infloreskaj pedunkloj po du ĝis tri floroj, entute 10 ĝis 20 floroj por infloresko. La etaj stipuloj defalas frue.[2][4][3]

La duseksaj floroj estas unusimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involikro; ili ofte estas resupinata. La kvin plume haraj sepaloj longas un ĝi 1,5 cm, ili estas sonorilfomaj kaj kunkreskintaj al dulipa kaliko. La granda supra lipo de la kaliko estas duparta kaj rondeca kaj la mult pli malgranda malsupra lipo finas en tri pintaj kalikaj dentoj. La relative granda korono longas 3 ĝis 3,5 cm kaj havas tipan formon de fabacoj. La kvin blankaj ĝis helrozeaj petaloj estas mallonge najlitaj.[2] La staranta „flago“havas longecon de 3 ĝis 3,5 cm kaj larĝeco de ĉ. 2,5 cm, ĝi estas larĝe elipta. La flugiloj de la ŝipeto estas oblongaj, fleksita internen kaj pli malgrandaj ol la flago. La dek fekundaj stamenoj estas kunkreskitaj. La unusola mallonga karpelo enhavas multajn ovariojn. La pistilo finas en malgranda stigmon.[4][3]

semoj

Frukto kaj semoj[redakti | redakti fonton]

En Ĉinujo la guŝoj estas maturaj en oktobro. La glavformaj kurbaj guŝoj havas longecon de 20 ĝis 40, kelkfoje ĝis 50 cm kaj larĝas 2 ĝis 6 cm. La guŝoj enhavas 8 ĝis 20 semojn.[4]

La relative grandaj semoj longas 1 ĝis 3,5 cm kaj larĝas 1,5 ĝis 2 cm.La tegumento estas kremkolora ĝis malhelbruna, ruĝe bruna, nigra, rozea aŭ blanka. La 20 ĝis 25 mm longa, ovala kaj malhelbruna hilumo estas preskaŭ samlonga kiel la semo.[4] La milgrajna pezo estas 1800 ĝis 2100 g..[2][3]

Kromozomnombro[redakti | redakti fonton]

La baza kromozomnombro estas x = 11; ekzistas diploidia 2n = 22 aŭ tetraploidia 2n = 44 formoj.[2][3]

Disvastigo kaj kultivaj kondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Canavalia gladiata nur estas konata en kultivata formo. La planto estas precipe kultivata en la tropikoj.[4] En multaj tropikaj regionoj ĝi estas invaziva neofito.[5]

La uzo de la glavfabo kiel legomo estas disvastigata en Azio, sed ankaŭ en aliaj regionoj. Tre grava estas la kultivado en Hindujo, Birmo, Srilanko kaj Malajzio. En Afriko Okcidentafriko, Kongo kaj Angolo estas gravaj landoj. Tre grava estas ankaŭ la uzo de la planto kiel grundkovranto kaj kiel verda sterkaĵo.[2]

La glavfabo bone kreskas en humidaj kaj alterne humidaj tropikaj regionoj. Ĝi plej bone kreska en regionoj kun jara precipitaĵo inter 900 kaj1500 mm. La planto toleras ankaŭ pli altajn pluvkvantoj kaj sekajn periodojn. La temperaturoj estu inter 14 kaj 30° C . Ĝi kreskas en altoj de 1500 kaj 1800 m en la tropikoj. Ĝi toleras nutraĵmalriĉaj kaj acidaj grundoj. Ankaŭ alkalaj grundaj eblas. La pH-valoro estu inter 4,3 ĝis 7,1. Ĝi ne toleras altan liberan grundakvon.[2]

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

La semo enhavas veneno (Konkanavalino A kaj B), kiu devas esti neŭtraligita antaŭ la manĝo per trempado kaj kuirado.[2]. Ankaŭ enestas kanatoksino.[3]

Avaraĝa konsisto [2]
de verdaj guŝoj sekaj
verdaj grajnoj
semoj
energienhavo en kJ (kcal) po 100 g 1.340 (320) 1.530 (375)
akvo en % freŝa maso 89,2 14,4
kruda proteino en % seka maso 2,8 23,7 27,1
kruda graso en % seka maso 0,2 1,8 0,6
karbonhidratoj en % seka maso 7,3 56,1 53,8
krudaj fibroj en % seka maso 1,5 13,2 11,6
cindro en % seka maso 0,5 5,2 3,6

Relative alta estas la proteinenhavo de la fabo kaj malalta estas la grasenhavo.

Po 100 g freŝaj guŝoj enhavas 33 mg Ca, 66 mg P, 1,2 mg Fe, 40 IU vitamino A, 0,2 mg tiamino, 0,1 mg riboflavino, 2 mg niacino kaj 32 mg Ascorbina acido.[3] Po 100 g sekaj semoj enhavas 158 mg Ca, 298 mg P, 7,0 mg Fe, 0,8 mg tiamino, 1,8 mg riboflavino kaj 1 mg askorbina acido.[3]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La guŝoj kaj la semoj estas manĝataj. Canavalia gladiata estas ankaŭ uzata kiel verda sterkaĵo, grundkovranto kaj furaĝo.[4]

La rikoltkvanto de verda amaso kaj furaĝo estas inter 40 kaj 50 tunoj poe hektaro kaj rikoltkvanto de faboj estas inter 7 ĝis 9 duoplaj centroj.[2]

La rikolto de la verdaj, 10 ĝis 15 cm longaj guŝoj povas esti 3 ĝis 4 monatojn post la dissemo, antaŭ ol la semoj fariĝas dikaj kaj malmolaj.[2]

La juna guŝoj estas manĝataj precipe en la tropika Azio kiel verdaj fazeoloj (Phaseolus vulgaris) kuiritaj. La plene krekitaj, ankoraŭ verdaj semoj estas manĝataj kiel Vicia faba. La guŝoj ne estas tiom ŝatataj kiel Phaseolus vulgaris por ilia forta gusto kaj dika firma ŝelo. Tutmaturaj semoj estas venenaj, kiun oni povas minimumifi post trempado kaj kuirado aŭ fermentado. Blankaj semoj verŝajne havas pli bonan guston ol la koloraj.[3]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En kelkaj afrikaj ŝtatoj Canavalia gladiata kelktempe estas fetiŝa planto.[3]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo okazis en 1788 sub la nomo Dolichos gladiatus fare de Nikolaus Joseph Freiherr von Jacquin en Icones Plantarum Rariorum, volumeno 3, 1, tabulo 560[6]. La novkombino al Canavalia gladiata (JACQ.) DC. fare de DC. okazis en la jaro 1825 en Prodromus Systematis Naturalis Regni Vegetabilis, volumeno 2, paĝo 404[7] [8] Pliaj sinonimoj por Canavalia gladiata (JACQ.) DC. estas: Canavalia ensiformis var. gladiata (JACQ.) KUNTZE, Canavalia gladiolata J.D.SAUER, Canavalia gladiata var. machaeroides DC., Canavalia incurva (THUNB.) DC., Canavalia incurva THOUARS, Canavalia loureiroi G.Don, Canavalia machaeroides (DC.) STEUD., Canavalia maxima Thouars, Dolichos incurvus THUNB., Malocchia gladiata (JACQ.) SAVI.[8][4][5]

Popolaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Popolaj nomoj en diversaj lingvoj estas:

  • angla: Scimitar-bean, Sword-bean[5], Scimitar bean, Jamaican horse bean[1] Sword bean, Japanese jackbean, jack bean, sword jackbean, sword-bean, horse bean[3]
  • franca: Dolic en sabre, Pois sabre, Pois sabre rouge[5], Haricot sabre, Pois sabre de la Jamaïque, Pois de l'Inde, Dolique sabre[1] fève Jacques[3]
  • portugala: feijão-de-porco (Brasilien)[5], Feijão espada[1], Fava-contra[3]
  • hispana: haba de burro[5], carabanz[1], frijol café (Kuba), frijol de machete (Kuba), bejuco de bibijaguas (Kuba), frijol de bibijagua (Kuba), poroto sable (Lateinamerika), haba blanca (Mexiko), haba de caballo (Mexiko)[3]
  • sveda: svärdböna
  • dana: sabelbønne, svaerdbønne[1]
  • nederlanda: Zwaardboon[1]
  • germana: Schwertbohne, Fetischbohne, Madagaskarbohne
  • araba: Fûl hindî[1]
  • ĉina: 刀豆 dao dou[4] [1]
  • japana: なたまめ , 鉈豆 nata mame[1]
  • malaja: Kacang parang , Kacang polong, Kacang parasman , Kara pedang, Koas bakol[1], kasa pedang[3]
  • laŭa: khùa, 'khao 'khièo[1]
  • tagaloga: habas[1]
  • taja: thua phraa [1]
  • visajana: magtambokau[1]
  • kmera: tioeuhs[1][3]
  • svahila: mbwanda, mwingasiafu[3]
  • hindia: बडाबीन bara sem, लालकादसुमबल lal kadsumbal[3]
  • amhara: dir-daguer[3]
  • tagaloga: habas ,
  • bisaja magtambokau [3]
  • malagasa: Morataitra[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 Trivialnamen bei M. H. Porcher et al.: Multilingual Multiscripted Plant Name Database = MMPND.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 Walter H. Schuster, Joachim Alkämper, Richard Marquard & Adolf Stählin: Leguminosen zur Kornnutzung : Kornleguminosen der Welt, Justus-Liebig-Universität Gießen, 1998.: Walter H. Schuster: Informationen zu Schwertbohne (Canavalia gladiata (Jacq.) DC.).
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 3,19 3,20 3,21 Datenblatt bei PROTA4u = Plant Resources of Tropical Africa.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 Delin Wu & Mats Thulin: Canavalia: Canavalia gladiata, S. 198 - textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven & Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China, Volume 10 - Fabaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2010. ISBN 978-1-930723-91-7
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Glavfabo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.
  6. Jacquin 1788 eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  7. DC. 1825 eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  8. 8,0 8,1 Glavfabo ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis