Grover Cleveland
Grover CLEVELAND [grover klivlend] (naskiĝis en Caldwell, Nov-Ĵerzejo, la 18-an de marto 1837, mortis 71-jaraĝa, en Princeton, Nov-Ĵerzejo, la 24-an de junio 1908) estis la 22-a kaj la 24-a prezidanto de Usono.
Cleveland estis urbestro de Buffalo kaj Ŝtatestro de Nov-Jorkio. Kiel unusola estro de armitaj fortoj, sukcesis, post kvarjara paŭzo, reveni al la Blanka Domo kaj unu el du prezidentoj (krom Franklin D. Roosevelt), kiu gajnis trifoje laŭvice la plimulton de la voĉoj de la popolo en la prezidenta baloto (1884, 1888 kaj 1892). En 1888 tamen, tiu plimulto ne sufiĉis por lia venko, ĉar la Elekta Kolegio havis plimulton por la kontraŭa kandidato.
Lia vicprezidanto estis Adlai Ewing Stevenson senior, kies samnoma nepo Adlai Ewing Stevenson junior poste dufoje (en 1952 kaj 1956) kandidatis por prezidanto de Usono sed malvenkis kontraŭ la respublikano Dwight D. Eisenhower.
Unua administrado
[redakti | redakti fonton]Dum lia unua administrado (1885-1889) okazis;
- 1886 Akto de Prezidenta Sinsekvo
- 1887 Akto de Interŝtata Komerco
Dua administrado
[redakti | redakti fonton]Dum lia dua administrado (1893-1897) okazis;
- 1893 Revoko de la Akto de Aĉeto de Arĝento
- 1894 Akto de Wilson-Gorman
- 1894 Striko de Pullman
Privata vivo
[redakti | redakti fonton]Frances Folsom estis lia edzino, kaj la paro havis kvin gefilojn. Cleveland estis presbiteriano. Li pezis pli ol 114 kg kaj mortis pro stomakaj problemoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Grover CLEVELAND.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Longin Pastusiak, Prezydenci Stanów Zjednoczonych Ameryki Północnej (Usonaj Prezidentoj de Nordameriko), Iskry, Varsovio 1999, ISBN 83-207-1558-X
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.whitehouse.gov/history/presidents/gc2224.html Arkivigite je 2008-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
- http://starship.python.net/crew/manus/Presidents/sgc/sgcobit.html Arkivigite je 2006-10-31 per la retarkivo Wayback Machine
- http://vvl.lib.msu.edu/showfindingaid.cfm?findaidid=ClevelandG Arkivigite je 2011-05-08 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.yale.edu/lawweb/avalon/presiden/inaug/cleve1.htm Arkivigite je 2006-04-09 per la retarkivo Wayback Machine
|