Historio de Irako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Irako, konita en Klasika Antikveco kiel Mezopotamio, estis hejmo de kelkaj el la plej malnovaj civilizacioj en la mondo, kun kultura historio de pli ol 10.000 jaroj, kio estas la kialo de ĝia ofta nomo, la Lulilo de Civilizacio. Mezopotamio, kiel parto de la pli granda Fekunda duonluno, estis grava parto de la Antikva Proksima Oriento dum la Bronza Aĝo kaj la Fera Aĝo. Sinsekve regita de la Asiria, Medo-persa, Seleŭka kaj Partia imperioj dum la Fera Aĝo kaj Klasika Antikveco, Irako estis konkerita de la araboj kaj fariĝis centro de la islama Ora Aĝo dum la mezepoka Kalifujo de Abasidoj. Post serio de invadoj kaj konkero de la mongoloj kaj turkmenoj, Irako falis sub Otomana dominado en la 16a jarcento.

Otomana dominado finiĝis post la unua mondmilito kaj Irako ekestis administrita de la brita Imperio ĝis la establo de la Reĝlando de Irako en 1932. La Respubliko de Irako estis establita en 1958 sekve de puĉo. La Respubliko estis kontrolita de Saddam Hussein de 1979 al 2003, periodo dum kiu okazis Iraka-irana milito kaj la unua Golfa milito. Saddam Hussein estis eloficigita en 2003 sekve de la uson-gvidita invado de la lando. Post la invado, Irako estis rande de stato de civila milito.

Antikvo

16-jarcenta pentraĵo pri la Pendĝardenoj de Babilono. Fone, la Turo de Babelo.

La aktuala areo de Irako estis antikve la loko de la grandaj civilizoj de Mezopotamio.

Alveno de Islamo

En 635 Mezopotamion konkeras islamaj Araboj.

En 680 en la batalo de Karbalo, umajadoj venkis ŝijaismajn anojn. En 750 la abasidoj venkis en la batalo de la granda rivero Zab en Nordirako umajadojn.

En 763, Bagdado konstruiĝas por movi centron de Islama mondo de Damasko al Mezopotamia regiono. Tio kaŭzas komencon de la plej impona periodo de la regiono, kaj Mezopotam$io fariĝas centro en multaj kampoj.

Mongola konkero

La konkero de Bagdado en 1258
La konkero de Bagdado en 1258

En 1258, la mongoloj konkeris Bagdadon kaj neniigis la kalifujon de la Abasidoj. En 1401, la mongola ĉefulo Timur rabdetruis la landon.

Otomana Imperio

De 1534 ĝis 1918, Irako apartenis al Otomana Imperio. La Otomana Imperio ekkonstruis de 1902 ĝis 1918 la bagdadan fervojon.

Moderna epoko

Post la falo de la Otomana Imperio en la Unua Mondmilito, la imperio estis disdividita en pecojn donitajn al la venkintaj eŭropaj potencoj. Irako estis kreita kiel pseŭdoŝtato, kaj estis mandatita al Britio fare de la Ligo de Nacioj (ekde la 25-a de aprilo 1920).

Frua kronologio

  • 1921. 08. 23.: Oni surtronigis kiel unuan reĝon de Irako, Fejsal la 1-a (aŭ Fajsal), filon de Hussein Bin Ali, reganto en Mekao, de la dinastio Haŝemidoj.
  • 1932. 10. 3.: Irako sendependiĝas.
  • 1958. 07. 14.: La monarkion faligis milita puĉo, la nova ŝtatformo iĝis respubliko. La gvidantoj de la puĉo estis Abdel Karim Kasim kaj kolonelo Abd-al Salam Muhhaammad Arif. Ĉefministro de la respubliko iĝis Kasim.
  • 1963. 02. 08.: La Baazo-partio kun gvido de Saddam Hussein organizis duafoje senrezultan puĉon kontraŭ Kasim. Saddam enprizoniĝis.
  • 1966: Saddam sukcese eskapis kaj iĝis vic-ĉefsekretario de la partio
  • 1968: Sukcesa puĉo de la Baazo. La nova prezidento Ahmed Hassan Al-Bakr alianciĝis kun Sovetunio kaj gvidis kontraŭokcidentan politikon.
  • 1970: La kurdoj ricevis aŭtonomion kaj reprezantiĝon en la registaro
  • 1972: Irako subskribis 15-jaran kontrakton kun Sovetunio. Komenco de alŝtatigo de naftoindustrio
  • 1973: Post la naftokrizo en 1973, oni la grandajn enspezojn el nafto turnis al la industrio, instruado, medicino, post kio la vivnivelo en Irako estis unu el la plej altaj en la araba mondo.
  • 1974-1975: La kurdoj ribeliĝis per apogo de Usono kaj la ŝaĥo de Irano. La konflikto surgenuigis Irakon, kiu devis dividi kun Irano la kontrolon pri la disputita akvovojo Ŝatt al-Arab. La ŝaĥo ĉesigis la apogon de la kurdoj, la iraka reĝimo disbatis la ribelon.
  • 1978: Mortpuno por aniĝantoj en la opoziciaj partioj.

Regado de Saddam Hussein

Saddam Hussein.

En 1979 Saddam Hussein rezignigis la generalon Al-Bakr kaj transprenis la potencon. Ene de tagoj li ekzekutigis multajn rivalojn.

En septembro 1980 komenciĝis milito inter Irako kaj la najbaro Irano. Irakon subtenis diversaj okcidentaj potencoj, precipe Usono, por kontraŭstari disvastiĝon de irana islama revolucio. Militkrimoj per kemiaj armiloj kontraŭ kurdoj kaj irananoj estas malatentataj.

Irako por venĝi la limvundigojn de Irano, okupis la naftoriĉan regionon Ĥuzestanon. Fine de la monato, Irako abrogaciis la kontrakton subskribitan kun Irano en 1975 kaj repostulis la akvovojon de Ŝatt al-Arab. Ambaŭ lando ekbombardis kaj ekkomenciĝis la 8-jara Iraka-irana milito

  • 1981: Israelo bombardis la nuklean reaktoron de Bagdado.
  • 1982: La okcidentaj landoj timis la fortiĝon de la radikala islama movado de Ajatolo Khomenei kaj ili ne volis venkon de Irano en la milito. Usono delistigis Irakon el la landoj apogantaj la terorismon. La ĉefa liveranto de armiloj al Irako estis la Sovetunio.
  • 1988.08.20.: Irako kaj Irano subskribis militpaŭzon. Irako reorganizis la armeon per okcidentaj kreditoj kaj teknologioj. Oni uzis venengasojn kontraŭ la kurdoj, kio rezultis mortojn de plurmil civitanoj. Oni kalkulas, ke dum la milito mortis 400.000 homoj kaj pliaj 750.000 vundiĝis. La milito kaŭzis por la du landoj damaĝojn, profitperdojn (pro neeksporto de nafto) en valoro de 400 md dolaroj.

Golfa milito

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Golfa Milito kaj Iraka milito.

Inter 1990-1991 Irako invadas kaj aneksas Kuvajton malprave kredante, ke Usono tion aprobos. Per aŭtoritato de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, internacia koalicio (ĉefe Usono kaj Britio sed ankaŭ aliaj) forpelas la irakan armeon el Kuvajto. UNO postulas, ke Irako forlasu amasdetruajn armilojn, kaj ke ĝi nepre kunlaboru kun internaciaj inspektistoj. Ekonomiaj punoj estas starigitaj, kaj regionoj de flugmalpermeso en la nordo kaj sudo de la lando. Tie ne rajtas flugi la iraka aerarmeo, sed ja aliaj. Usono provas instigi irakanojn revolucii kontraŭ Saddam Hussein, sed ne subtenas la malsukcesontajn revoluciantojn.

En 2002 la usona prezidanto George W. Bush proklamas, ke Irako estas parto de la "akso de malbono", ke ĝi posedas armilojn amase detrupovajn, kaj ke ĝi estas danĝera al la mondo. Bush igas "ŝanĝon de reĝimo" en Irako la ĉefa prioritato de la usona eksterlanda politiko en la sekvaj monatoj. Rezolucio 1441 de la Konsilio de Sekureco reportigas UN-inspektistojn al Irako por eltrovi, ĉu la lando laŭleĝe senarmiliĝis.

En 2003 Usono kaj Britio sendas kvaronon de miliono da soldatoj al Kuvajto kaj aliloken en la regiono por premi al Irako. Raportoj de ĉefinspektoro pri atomarmiloj Hans Blix estas miksitaj. Laŭ Blix, oni iom-post-iom progresis, kaj pli da tempo estas laŭ li bezonata.

Registaroj de Usono, Britio, kaj Hispanio proponas en marto 2003 duan rezolucion al la Konsilio de Sekureco. Tiu rezolucio donus la aŭtoritaton kontraŭmiliti al Irako post mallonga periodo manke de konvinka pruvo de tuta plenumo de la antaŭaj rezolucioj. Francio, Rusio, Ĉinio, kaj aliaj nacioj kontraŭas la rezolucion, preferante doni pli da tempo al la inspektistoj. Post kelkaj tagoj de debato, la rezolucio estas forprenita sen voĉdonado.

Je la 18-a de marto, 2003, Bush deklaras ultimaton: Hussein eksiĝu kaj eliru el Irako en la sekvaj 48 horoj, alie Usonaj, Britaj, kaj aliancitaj fortoj invados por perforte eksigi lin kaj senarmiligi Irakon.

La 20-an de marto 2003, Dua Golfmilito komenciĝas.

Postmilita periodo

En junio 2004, suverenecon donas la okupanta aŭtoritato al nova iraka registaro, du tagojn antaŭ la planita tago, por eviti ke ceremonio fariĝu celo de terorisma agado. Nova iraka ĉefministro estas Ijad al-Alaŭi, iama kunlaboranto de CIA. Tiu usonamika prezidento provas per diktatorecaj agoj firmigi sian postenon (malpermeso por unu monato de Al-Ĝazira televidstacio, restarigo de mortpuno). Li permesas al Usono plu agadi en Irako.

En aŭgusto 2004 elektis la milana nacia konferenco la transiran nacian asembleon. Ili donis siajn voĉojn ne al personoj, sed al listoj enhavintaj ĉefe nur partiojn de la iamaj emigrintoj. La novaj partioj en Irako apenaŭ reprezantiĝis en la listoj. Pro tio la UN silente malagnoskis la rezultojn de la voĉdonado.

La du militoj kaj la malpermeso de importo de medikamentoj, mizeraj cirkonstancoj pro la blokado kaŭzis laŭ unuj morton de miliono da beboj. La ekonomia detruo estis laŭ kelkaj kalkuloj eĉ 400 miliardoj da dolaroj, dum la privatigo kaj aĉetigo kunportis por usonaj entreprenoj belan profiton (la ĉasflugilojn de Mirage oni sendis dismunti anstataŭ forvendi ilin).

En 2005 (la 30-an de januaro) okazis balotoj en Irako, en kiuj venkis per 48 % la koalicio de la ŝijaismaj partioj, la kurdaj partioj atingis 25 % kaj la usonamika Ijad Allaŭi ricevis nur 13,6 %. Balotis 8,55 milionoj (58%) da balotjuraj homoj, la baloton bojkotis la sunaitoj, tiel ili ne havos reprezentanton en la parlamento. Proponita ĉefministro iĝis Ibrahim al-Ĝaafari.

Novaj balotoj okazis en januaro 2010.

La nuna Ĉefministro de Irako estas Nuri al-Maliki, kiu tenas plejparton de la administra aŭtoritato kaj nomumas la Konsilion de Ministroj, kiu agas kiel ministraro kaj registaro. La nuna Prezidanteca Konsilio, transira anstataŭaĵo por la Prezidanto de Irako, kiu servas plejparte kiel reprezenta simbolo kun malabundaj povoj, estas kunmetita de Ĝalal Talabani, Tariq al-Hashimi kaj Adel Abdul Mehdi.

Vidu ankaŭ