Historio de Irako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Irako, konita en Klasika Antikveco kiel Mezopotamio, estis hejmo de kelkaj el la plej malnovaj civilizacioj en la mondo, kun kultura historio de pli ol 10.000 jaroj, kio estas la kialo de ĝia ofta nomo, la Lulilo de Civilizacio. Mezopotamio, kiel parto de la pli granda Fekunda duonluno, estis grava parto de la Antikva Proksima Oriento dum la Bronza Aĝo kaj la Fera Aĝo. Sinsekve regita de la Asiria, Medo-persa, Seleŭka kaj Partia imperioj dum la Fera Aĝo kaj Klasika Antikveco, Irako estis konkerita de la araboj kaj fariĝis centro de la Islama Ora Epoko dum la mezepoka Abasida Kaliflando. Post serio de invadoj kaj konkero de la mongoloj kaj turkmenoj, Irako falis sub Otomana dominado en la 16a jarcento.

Otomana dominado finiĝis post la unua mondmilito kaj Irako ekestis administrita de la brita Imperio ĝis la establo de la Regno Irako en 1932. La Respubliko de Irako estis establita en 1958 sekve de puĉo. La Respubliko estis kontrolita de Saddam Hussein de 1979 al 2003, periodo dum kiu okazis Iraka-irana milito kaj la unua Golfa milito. Saddam Hussein estis eloficigita en 2003 sekve de la uson-gvidita invado de la lando. Post la invado, Irako estis rande de stato de civila milito.

Antikvo[redakti | redakti fonton]

16-jarcenta pentraĵo pri la Pendĝardenoj de Babilono. Fone, la Turo de Babelo.

La aktuala areo de Irako estis antikve la loko de la grandaj civilizoj de Mezopotamio.

Alveno de Islamo[redakti | redakti fonton]

En 635 Mezopotamion konkeras islamaj Araboj.

En 680 en la batalo de Karbalo, umajadoj venkis ŝijaismajn anojn. En 750 la Abasida Kaliflando venkis en la batalo de la granda rivero Zab en Nordirako umajadojn.

En 763, Bagdado konstruiĝas por movi centron de Islama mondo de Damasko al Mezopotamia regiono. Tio kaŭzas komencon de la plej impona periodo de la regiono, kaj Mezopotam$io fariĝas centro en multaj kampoj.

La Hamdanida dinastio (arabe حمدانيون Ḥamdānyūn) estis ŝijaisma islama araba dinastio de norda Irako (al-Jazirah) kaj Sirio (890-1004).

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Abasida Kaliflando.

Mongola konkero[redakti | redakti fonton]

La konkero de Bagdado en 1258

En 1258, la mongoloj konkeris Bagdadon kaj neniigis la hegemonion de la Abasida Kaliflando. En 1401, la mongola ĉefulo Timur rabdetruis la landon.

Otomana Imperio[redakti | redakti fonton]

De 1534 ĝis 1918, Irako apartenis al Otomana Imperio. La Otomana Imperio ekkonstruis de 1902 ĝis 1918 la bagdadan fervojon.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Post la falo de la Otomana Imperio en la Unua Mondmilito, la imperio estis disdividita en pecojn donitajn al la venkintaj eŭropaj potencoj. Irako estis kreita kiel pseŭdoŝtato, kaj estis mandatita al Britio fare de la Ligo de Nacioj (ekde la 25-a de aprilo 1920).

Frua kronologio[redakti | redakti fonton]

  • 1921. 08. 23.: Oni surtronigis kiel unuan reĝon de Irako, Fejsal la 1-a (aŭ Fajsal), filon de Hussein Bin Ali, reganto en Mekao, de la dinastio Haŝemidoj.
  • 1932. 10. 3.: Irako sendependiĝas.
  • 1958. 07. 14.: La monarkion faligis milita puĉo, la nova ŝtatformo iĝis respubliko. La gvidantoj de la puĉo estis Abdel Karim Kasim kaj kolonelo Abd-al Salam Muhhaammad Arif. Ĉefministro de la respubliko iĝis Kasim.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Regno Irako.

La Regno Irako (arabe المملكة العراقية al-Mamlakah al-‘Irākijjah) estis fondita la 23an de Aŭgusto 1921 sub brita administraciado sekve de la venko super la Otomana Imperio en la Militkampanjo en Mezopotamio de la Unua Mondmilito. Kvankam la Ligo de Nacioj atribuis al Britio mandaton en 1920, la Iraka ribelo de 1920 rezultis en la ruinigo de la origina mandatplano favore de brita administrata duon-sendependa regno, sub hegemonio de la Haŝemidoj, nome aliancanoj de Britio, pere de Angl-Iraka Traktaĵo. La regno Irako ricevis kompletan sendependon en 1932,[1] sekve de la Angl-Iraka Traktaĵo de 1930. La sendependa Iraka Regno sub Haŝemidaj regantoj suferis periodon de tumultoj laŭlonge de sia tuta ekzistado. Establado de Sunaisma religia dominado en Irako estis sekvita de agitado kaj sekvaj masakroj de Asirianoj (Aŭgusto 1933), de Jezidoj (Oktobro 1935) kaj de Ŝijaistoj (1935–1936). En 1936, okazis la unua militista puĉo en la Regno Irako, kiam la kurda generalo Bakr Sidki sukcedis anstataŭante la funkciantan Ĉefministron pere de sia asociato. Multaj puĉoj sekvis en periodo de politika malstabileco, pinte en 1941.

Dum la Dua Mondmilito, la Iraka reĝimo de la Regento 'Abd al-Ilah estis forigita en 1941 per puĉo fare de oficiroj de la kvaropo de la Ora Kvaropo, estritaj de Raŝid Ali. La mallongdaŭra pro-Naziisma regado de Irako estis venkita en Majo 1941 fare de aliancanaj fortoj en la Angl-Iraka Milito. Irako estis poste uzata kiel bazo por aliancanaj atakoj kontraŭ la Mandato de Sirio regata de la Reĝimo de Vichy kaj kiel helpo al la Brit-Soveta invado de Irano. Samtempe, la Kurdestro Mustafa Barzani estris en 1943 ribelon kontraŭ la centra registaro en Bagdado. Post la malvenko de la ribelo, Barzani kaj liaj sekvantoj eliris al Sovetunio.

En 1945, dum la finaj stadioj de la Dua Mondmilito, Irako aliĝis al la Unuiĝintaj Nacioj kaj iĝis fonda membro de la Araba Ligo. En 1948, amasaj violentaj protestoj, konataj kiel Ribelo Al-Ŭatbaha eksplodis tra Bagdado kiel populara leviĝo kontraŭ la registara traktaĵo kun la Britoj, kaj kun la helpo de la komunisma partio. Pliaj protestoj sekvis en printempo, sed estis interrompitaj en Majo, pro milita juro, kiam Irako eniris en la Arab-Israela Milito de 1948 kun aliaj membroj de la Araba Ligo.

En Februaro 1958, la reĝo Hussein de Jordanio kaj `Abd al-Ilāh proponis unuiĝon de Haŝemidaj monarkioj por kontraŭstari la ĵus formitan Egipti-Sirian unuiĝon. La rezulta Araba Federacio, formita la 14an de Februaro 1958 estis mallongdaŭra. Ĝi finis en 1958, kiam la monarkio estis nuligita de militista puĉo, estrita de Abd al-Karim Kasim, kiu finigis la reĝadon de Faisal la 2-a, nome lasta reĝo de Irako.

  • 1963. 02. 08.: La Baazo-partio kun gvido de Saddam Hussein organizis duafoje senrezultan puĉon kontraŭ Kasim. Saddam enprizoniĝis.
  • 1966: Saddam sukcese eskapis kaj iĝis vic-ĉefsekretario de la partio
  • 1968: Sukcesa puĉo de la Baazo. La nova prezidento Ahmed Hassan Al-Bakr alianciĝis kun Sovetunio kaj gvidis kontraŭokcidentan politikon.
  • 1970: La kurdoj ricevis aŭtonomion kaj reprezantiĝon en la registaro
  • 1972: Irako subskribis 15-jaran kontrakton kun Sovetunio. Komenco de alŝtatigo de naftoindustrio
  • 1973: Post la naftokrizo en 1973, oni la grandajn enspezojn el nafto turnis al la industrio, instruado, medicino, post kio la vivnivelo en Irako estis unu el la plej altaj en la araba mondo.
  • 1974-1975: La kurdoj ribeliĝis per apogo de Usono kaj la ŝaĥo de Irano. La konflikto surgenuigis Irakon, kiu devis dividi kun Irano la kontrolon pri la disputita akvovojo Ŝatt al-Arab. La ŝaĥo ĉesigis la apogon de la kurdoj, la iraka reĝimo disbatis la ribelon.
  • 1978: Mortpuno por aniĝantoj en la opoziciaj partioj.

Regado de Saddam Hussein[redakti | redakti fonton]

Saddam Hussein.

En 1979 Saddam Hussein rezignigis la generalon Al-Bakr kaj transprenis la potencon. Ene de tagoj li ekzekutigis multajn rivalojn.

En septembro 1980 komenciĝis milito inter Irako kaj la najbaro Irano. Irakon subtenis diversaj okcidentaj potencoj, precipe Usono, por kontraŭstari disvastiĝon de irana islama revolucio. Militkrimoj per kemiaj armiloj kontraŭ kurdoj kaj irananoj estas malatentataj. Irako por venĝi la limvundigojn de Irano, okupis la naftoriĉan regionon Ĥuzestanon. Fine de la monato, Irako abrogaciis la kontrakton subskribitan kun Irano en 1975 kaj repostulis la akvovojon de Ŝatt al-Arab. Ambaŭ lando ekbombardis kaj ekkomenciĝis la 8-jara Iraka-irana milito.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Iran–Iraka Milito.

Tiu milito okazis inter 1980 kaj 1988, kaj ĝi estis unu el la plej longaj kaj sangaj militoj de la dudeka jarcento. Oni ankaŭ kelk-foje nomas ĝin la Unua Golfa Milito, sed tamen nuntempe tiu nomo estas konfuza, ĉar por multaj homoj la Unua Golfa Milito estis la milito inter Irako kaj Usono en 1991. La milito komencis la 22-an de septembro 1980, kiam Irako senaverte atakis Iranon, post longa historio de disputoj pri la landlimoj kaj malamikeco inter la du landoj. Irako estis regata de la diktaturo de Saddam Hussein, kiu gvidis la partion Baazo, kiu definis sin mem kiel laika kaj naciisma, dum Irano estis gvidata de la teokratia registaro de ajatolo Ruhollah Khomeini, kiu prenis la povon en 1979 post revolucio. Dum la jardekoj antaŭ la milito, la malamikeco inter Irako kaj Irano baziĝis parte sur la fakto ke Irako havis postulojn super la Irana provinco de Ĥuzestano, kie granda parto de la loĝantoj fakte estas etne arabaj (dum en Irano la plej granda etno estas la Persa). La Iraka registaro kuraĝigis separatismajn agojn en tiu regiono, kie estas multe da nafto. Plie, ambaŭ landoj kuraĝigis separatismon inter la kurdoj sur la alia flanko de la landlimo. Post la Irana revolucio de 1979, la nova Irana registaro denoncis la kvazaŭ-laikan registaron de Saddam Hussein kiel "kontraŭ-islama", kaj incitis Irakanoj ribeli kontraŭ ĝi. Pli ol duono da Irakanoj estas ŝijaitoj, same kiel preskaŭ ĉiuj Irananoj, dum la reganta klaso de Irako konsistis ĉefe el sunitoj, kaj do la iraka registaro timis ke la Irananoj povus havi influon super la irakaj Ŝijaitoj.

En 1981, Israelo bombardis la nuklean reaktoron de Bagdado.

En 1982, La okcidentaj landoj timis la fortiĝon de la radikala islama movado de Ajatolo Khomenei kaj ili ne volis venkon de Irano en la milito. Usono delistigis Irakon el la landoj apogantaj la terorismon. La ĉefa liveranto de armiloj al Irako estis la Sovetunio.

Je la 20-a de aŭgusto 1988, Irako kaj Irano subskribis militpaŭzon. Irako reorganizis la armeon per okcidentaj kreditoj kaj teknologioj. Oni uzis venengasojn kontraŭ la kurdoj, kio rezultis mortojn de plurmil civitanoj. Oni kalkulas, ke dum la milito mortis 400 000 homoj kaj pliaj 750 000 vundiĝis. La milito kaŭzis por la du landoj damaĝojn, profitperdojn (pro neeksporto de nafto) en valoro de 400 md dolaroj.

Golfa milito[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Golfa Milito kaj Iraka milito.

Inter 1990-1991 Irako invadas kaj aneksas Kuvajton malprave kredante, ke Usono tion aprobos. Per aŭtoritato de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, internacia koalicio (ĉefe Usono kaj Britio sed ankaŭ aliaj) forpelas la irakan armeon el Kuvajto. UNO postulas, ke Irako forlasu amasdetruajn armilojn, kaj ke ĝi nepre kunlaboru kun internaciaj inspektistoj. Ekonomiaj punoj estas starigitaj, kaj regionoj de flugmalpermeso en la nordo kaj sudo de la lando. Tie ne rajtas flugi la iraka aerarmeo, sed ja aliaj. Usono provas instigi irakanojn revolucii kontraŭ Saddam Hussein, sed ne subtenas la malsukcesontajn revoluciantojn.

En 2002 la usona prezidanto George W. Bush proklamas, ke Irako estas parto de la "akso de malbono", ke ĝi posedas armilojn amase detrupovajn, kaj ke ĝi estas danĝera al la mondo. Bush igas "ŝanĝon de reĝimo" en Irako la ĉefa prioritato de la usona eksterlanda politiko en la sekvaj monatoj. Rezolucio 1441 de la Konsilio de Sekureco reportigas UN-inspektistojn al Irako por eltrovi, ĉu la lando laŭleĝe senarmiliĝis.

En 2003 Usono kaj Britio sendas kvaronon de miliono da soldatoj al Kuvajto kaj aliloken en la regiono por premi al Irako. Raportoj de ĉefinspektoro pri atomarmiloj Hans Blix estas miksitaj. Laŭ Blix, oni iom-post-iom progresis, kaj pli da tempo estas laŭ li bezonata.

Registaroj de Usono, Britio, kaj Hispanio proponas en marto 2003 duan rezolucion al la Konsilio de Sekureco. Tiu rezolucio donus la aŭtoritaton kontraŭmiliti al Irako post mallonga periodo manke de konvinka pruvo de tuta plenumo de la antaŭaj rezolucioj. Francio, Rusio, Ĉinio, kaj aliaj nacioj kontraŭas la rezolucion, preferante doni pli da tempo al la inspektistoj. Post kelkaj tagoj de debato, la rezolucio estas forprenita sen voĉdonado.

Je la 18-a de marto, 2003, Bush deklaras ultimaton: Hussein eksiĝu kaj eliru el Irako en la sekvaj 48 horoj, alie Usonaj, Britaj, kaj aliancitaj fortoj invados por perforte eksigi lin kaj senarmiligi Irakon.

La 20-an de marto 2003, Dua Golfmilito komenciĝas.

Postmilita periodo[redakti | redakti fonton]

En junio 2004, suverenecon donas la okupanta aŭtoritato al nova iraka registaro, du tagojn antaŭ la planita tago, por eviti ke ceremonio fariĝu celo de terorisma agado. Nova iraka ĉefministro estas Ijad al-Alaŭi, iama kunlaboranto de CIA. Tiu usonamika prezidento provas per diktatorecaj agoj firmigi sian postenon (malpermeso por unu monato de Al-Ĝazira televidstacio, restarigo de mortpuno). Li permesas al Usono plu agadi en Irako.

En aŭgusto 2004 elektis la milana nacia konferenco la transiran nacian asembleon. Ili donis siajn voĉojn ne al personoj, sed al listoj enhavintaj ĉefe nur partiojn de la iamaj emigrintoj. La novaj partioj en Irako apenaŭ reprezantiĝis en la listoj. Pro tio la UN silente malagnoskis la rezultojn de la voĉdonado.

La du militoj kaj la malpermeso de importo de medikamentoj, mizeraj cirkonstancoj pro la blokado kaŭzis laŭ unuj morton de miliono da beboj. La ekonomia detruo estis laŭ kelkaj kalkuloj eĉ 400 miliardoj da dolaroj, dum la privatigo kaj aĉetigo kunportis por usonaj entreprenoj belan profiton (la ĉasflugilojn de Mirage oni sendis dismunti anstataŭ forvendi ilin).

En 2005 (la 30-an de januaro) okazis balotoj en Irako, en kiuj venkis per 48 % la koalicio de la ŝijaismaj partioj, la kurdaj partioj atingis 25 % kaj la usonamika Ijad Allaŭi ricevis nur 13,6 %. Balotis 8,55 milionoj (58%) da balotjuraj homoj, la baloton bojkotis la sunaitoj, tiel ili ne havos reprezentanton en la parlamento. Proponita ĉefministro iĝis Ibrahim al-Ĝaafari.

Novaj balotoj okazis en januaro 2010.

La nuna Ĉefministro de Irako estas Nuri al-Maliki, kiu tenas plejparton de la administra aŭtoritato kaj nomumas la Konsilion de Ministroj, kiu agas kiel ministraro kaj registaro. La nuna Prezidanteca Konsilio, transira anstataŭaĵo por la Prezidanto de Irako, kiu servas plejparte kiel reprezenta simbolo kun malabundaj povoj, estas kunmetita de Ĝalal Talabani, Tariq al-Hashimi kaj Adel Abdul Mehdi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]