Ido-konferenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ido-konferenco 1924)
La unua Ido-kongreso en Vieno, 1921
Ido-konferenco en Dessau 1922

Ido-konferenco (Ide: Ido-konfero) estas kunveno de la Idistoj kaj subtenantoj de Ido kiu okazas en Eŭropo neregule ekde 1921. Ĝenerale ili estas tre malgrandaj kunvenoj, pro tio, en 1925 aperis la "formulo de Stör": "se oni rigardas nian konferencon kiel grandan kongreson, tiel ni devas paroli pri fiasko, sed se oni rigardas ilin kiel amikajn renkontiĝojn de idistaro, do ili estas granda sukceso".

Ido-konferenco 1924[redakti | redakti fonton]

La kvara Ido-konferenco okazis inter 9-a kaj 12-a de aŭgusto 1924 en Luksemburgo, la ĉefurbo de Luksemburgo. Preskaŭ 300 partoprenantoj venis de ĉirkaŭ 15 landoj.

La kongreso malfermiĝis sabate. La intertraktado tuj komenciĝis. La diskutoj koncernis Idon rilate al lernejo kaj radio.

Dimanĉe estis meso kaj prediko en Ido en klostro-kirko de la redemptoristoj. Posttagmeze okazis oficiala vizito de partoprenantoj ĉe la urbestro Dietrich. La tago finiĝis, sen plua debato, per publikaj paroladoj de Idistoj de diversaj landoj.

Lunde pludaŭris la diskutoj. Oni organizis ankaŭ ekzamenon por la personoj, kiuj volis havi la instru-diplomon de la Ido-Akademio. La konferenco finiĝis marde.

Ido-konferenco 2001[redakti | redakti fonton]

Internaciona Ido-renkontro 2001 okazis de la 17-a ĝis la 21-a de junio 2001 en Nurenbergo, Germanio. Tiu renkontiĝo estis la unua internacia Ido-kunveno post 1998 en Pollando. La partoprenantoj nombris nur 14, el nur 4 eŭropaj landoj. Artikolo pri la kunveno aperis en ĵurnalo Nürnberger Nachrichten en la 24-a de junio.

Dum la diskuto, ĉiuj interkompreniĝis per Ido. Oni debatis pri ido-revuoj, pri postulo de ISO-kodo "io" por Ido kaj la funkcio de Linguala Komisitaro dil ULI (idista lingvo-komitato). Oni konstatis ke Unikodo preskaŭ solvis la problemon de ĉapelitaj literoj, sed ke Ido ankoraŭ restas supera al Esperanto je skribmaniero.

Kurioze, oni atentis ke por kresko de la lingvo, tre grava tasko estas krei literaturon, kvankam en la historio de Ido-movado oni tre kritikis la emon de Esperantistoj al literaturo. Oni diris ankaŭ ke la emo al reformoj estas indikilo pri tio ke homo estas nova en la lingvo (Ido), ne bone konas ĝin kaj ne tute posedas ĝin. Laŭ la kongresanoj, kiuj bone scias la Ido-lingvon, komprenas taŭgecon kaj sufiĉon de ĝi en nuna formo. Al ili, kiu lernis la historion de Ido, scias, ke "eminentaj sciencistoj" kreis la lingvon. Nun la ŝanco, ke ia propono pri ŝanĝo (gramatika) estos akceptita, estas tre malgranda, eblas nur oficialigo de novaj vortoj.

Alie, la "samidani" decidis ke uzi la flagon de Ido sur ĉemizoj kaj insignoj estas necese dum Ido-renkontiĝoj, ĉefe publike.

Ido-konferenco 2002[redakti | redakti fonton]

Internaciona Ido-renkontro 2002 okazis de la 26-a ĝis la 30-a de julio 2002 en Krakovo, Pollando, kun 14 partoprenantoj el 6 landoj de Eŭropo. En ĝi okazis nur kultura kaj turisma programoj, sen diskutoj pri la movado aŭ la lingvo mem.

Ido-konferenco 2003[redakti | redakti fonton]

Internaciona Ido-konfero 2003 okazis de la 8-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2003 en Wilhelm-Ostwald-Memoreyo, Großbothen ĉirkaŭ 45 kilometroj for Leipzig.

Krom kultura kaj turisma programoj, oni diskutis pri divastigado de Ido). Ĵurnalo Neues Deutschland aperigis novaĵon pri la konferenco en la 16-a de aŭgusto.

Ido-konferenco 2004[redakti | redakti fonton]

Internaciona Ido-renkontro 2004 okazis de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2004 en vilaĝo Puhivka, apud Kievo, Ukrainio.

En malfermo de kunveno, infan-koruso kantis muzikojn en Ido. Oni faris ekspozicion pri la ido-libraron de Boris Aaronov, konservita de Janna Reunova kaj pri societo Interhelpo fondita de laboristoj de Kirgizio kaj Ĉeĥoslovakio per Ido.

Ido-konferenco 2005[redakti | redakti fonton]

Internaciona Ido-renkontro 2005 okazis en Tuluzo, Francio de la 23-a ĝis la 27-a de septembro 2005.

En kunveno, krom turisma programo, oni decidis krei adresaron de idistoj.

Ido-konferenco 2006[redakti | redakti fonton]

Internaciona Ido-konfero 2006 okazis en Berlino, Germanio de la 25-a ĝis la 28-a de aŭgusto 2006.

En ĝi okazis kunveno de Germana Ido-Societo. Dum la kongreso, krom kultura kaj turisma progamo, oni parolis pri la uzo de Vikipedio.

Ido-konferenco 2007[redakti | redakti fonton]

Internaciona Ido-renkontro 2007 okazis en Parizo, Francio de la 19-a ĝis la 25-a de oktobro 2007.

Ido-konferenco 2008[redakti | redakti fonton]

Internaciona Ido-renkontro 2008 okazis en Wuppertal-Neviges, Germanio de la 22-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2008.

Plena listo de Ido-konferencoj[redakti | redakti fonton]

Ido-konferenco Jaro Urbo Lando Rimarkoj
Ido-konferenco 2019 Berlino  Germanio
Ido-konferenco 2018 Provins  Francio
Ido-konferenco 2017 České Budějovice  Ĉeĥio
Ido-konferenco 2016 Valencio  Hispanio
Ido-konferenco 2015 Berlino  Germanio
Ido-konferenco 2014 Parizo  Francio
Ido-konferenco 2013 Ouroux  Francio
Ido-konferenco 2012 Dessau  Germanio
Ido-konferenco 2011 Echternach  Luksemburgo
Ido-konferenco 2010 Tübingen  Germanio
Ido-konferenco 2009 Talino  Estonio
Ido-konferenco 2008 Wuppertal-Neviges  Germanio
Ido-konferenco 2007 Parizo  Francio
Ido-konferenco 2006 Berlino  Germanio
Ido-konferenco 2005 Tuluzo  Francio
Ido-konferenco 2004 Kievo  Ukrainio
Internacia renkontiĝo 2004 Bagnoles de l'Orne  Francio
Ido-konferenco 2003 Großbothen  Germanio
Ido-konferenco 2002 Krakow  Pollando
Ido-konferenco 2001 Nurenbergo  Germanio
Ido-konferenco 1999 Waldkappel  Germanio
Ido-konferenco 1998 Białobrzegi  Pollando
Ido-konferenco 1997 Bakkum  Nederlando
Ido-konferenco 1995 Elsnigk  Germanio
Ido-konferenco 1991 Ostendo  Belgio
Ido-konferenco 1990 Waldkappel  Germanio
Ido-konferenco 1989 Zuriko-Thalwil   Svislando
Ido-konferenco 1987 Eschwege  Germanio
Ido-konferenco 1985 Antverpeno  Belgio
Ido-konferenco 1983 York  Britio
Ido-konferenco 1981 Jongny   Svislando
Ido-konferenco 1980 Namuro  Belgio
Ido-konferenco 1979 Upsalo  Svedio
Ido-konferenco 1978 Kembriĝo  Anglio
Ido-konferenco 1977 Berlino-Tegel  Germanio
Ido-konferenco 1976 Saint-Nazaire  Francio
Ido-konferenco 1975 Thun   Svislando
Ido-konferenco 1974 Kievo  Ukrainio
Ido-konferenco 1973 Rigo  Latvio
Ido-konferenco 1973 Cardiff  Britio
Ido-konferenco 1972 La Chaux-de-Fonds   Svislando
Ido-konferenco 1971 Trollhättan  Svedio
Ido-konferenco 1970 Luksemburgo  Luksemburgo
Ido-konferenco 1969 Zuriko   Svislando
Ido-konferenco 1968 Berlino  Germanio
Ido-konferenco 1967 Bourges  Francio
Ido-konferenco 1966 Biella  Italio
Ido-konferenco 1965 Lons-le-Saunier  Francio
Ido-konferenco 1964 Kilo  Germanio
Ido-konferenco 1963 Barcelono  Hispanio
Ido-konferenco 1962 Thun   Svislando
Ido-konferenco 1961 Zuriko   Svislando
Ido-konferenco 1960 Colmar  Francio
Ido-konferenco 1959 Freiburg  Germanio
Ido-konferenco 1957 Luksemburgo  Luksemburgo
Ido-konferenco 1952 Berlino  Germanio
Ido-konferenco 1951 Torino  Italio
Ido-konferenco 1950 Colmar  Francio
Ido-konferenco 1939 Sankt-Galo   Svislando
Ido-konferenco 1937 Parizo  Francio
Ido-konferenco 1936 Szombathely  Hungario
Ido-konferenco 1935 Fredericia  Danio
Ido-konferenco 1934 Oostduinkerke  Belgio
Ido-konferenco 1933 Mondorf  Luksemburgo
Ido-konferenco 1931 Lauenburg  Germanio
Ido-konferenco 1930 Sopron  Hungario
Ido-konferenco 1929 Freiburg  Germanio
Ido-konferenco 1928 Zuriko   Svislando
Ido-konferenco 1927 Parizo  Francio
Ido-konferenco 1926 Prago  Ĉeĥoslovakio
Ido-konferenco 1925 Torino  Italio
Ido-konferenco 1924 Luksemburgo  Luksemburgo
Ido-konferenco 1923 Kaselo  Germanio
Ido-konferenco 1922 Dessau  Germanio
Ido-konferenco 1921 Vieno  Aŭstrio
Ido-konferenco 1914 Luksemburgo  Luksemburgo ne okazis pro la milito