Johannes Schöner
Johannes Schönerus | ||
---|---|---|
germana matematikisto, geografo, kartografo, libristo, eldonisto, astronomo kaj astrologo.
| ||
Persona informo | ||
Johannes Schöner | ||
Naskiĝo | 16-a de januaro 1477 (julia kalendaro) en Karlstadt ĉe Majno, Princepiskopujo Würzburg, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 16-a de januaro 1547 (julia kalendaro) en Nurenbergo, Sankta Romia Imperio | |
Religio | origine katolikismo, konvertiĝis al protestantismo | |
Lingvoj | germana • latina vd | |
Ŝtataneco | Princepiskopujo Würzburg Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Erfurto | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto (1500–1525) astronomo matematikisto kartografo astrologo vd | |
Laborkampo | Astronomio, matematiko, kartografio kaj globe maker (en) vd | |
Doktoreca konsilisto | Bernhard Walther vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Algorithmus demonstratus, ... | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johannes SCHÖNER [ŝoner], latinigite ankaŭ Johannes (Carolopolitanus) Schönerus (1477-1547) estis germana kuracisto, matematikisto, astronomo, geografo, kartografo, latinisto, libristo, eldonisto kaj profesoro pri matematiko kaj astronomio en la Gimnazio Egidiana de Nurenbergo. Siaepoke, li ĝuis grandan reputacion en Eŭropo kiel pionira kaj influhava fabrikanto de tergloboj kaj unu el la plej elstaraj astrologoj. Hodiaŭ li estas rememorigita kiel influa pioniro en la fabrikado de tergloboj kaj homo kiu plenumis signifoplenan rolon en la eventoj kiuj kondukis al la publikado de la verko "De revolutionibus" far Nikolao Koperniko en Nurenbergo, en 1543.
Unuaj jaroj
[redakti | redakti fonton]Ĉio kion ni scias pri lia familio estas tio, ke li havis fraton, kies nomo estis Petro, al kiu li dediĉis verkon "Arzneibuch", en 1528. Raportoj pri lia adolta vivo, almenaŭ ĝis la jaro 1506, estas konservitaj en liaj rimarkoj faritaj en presita kopio de la Efemeridoj far Reĝomontano, kiun li uzis kiel taglibron. Li enmatrikuliĝis en la Universitato de Erfurto en vintra semestro 1494-95 kaj ricevis sian diplomon de bakalaŭro en la 21-a de marto 1498. En la 22-a de februaro 1499 li estas indikita al iu posteno en lernejo, en urbo Gemünden kaj ordiniĝis kiel katolika sacerdoto por la Episkopujo de Bambergo en la 13-a de junio 1500.
En la 2-a de februaro 1500 li translokiĝis al Bambergo kaj estas indikita kiel kapelano en Hallstatt, apud Bambergo, en la 18-a de aprilo 1500. Pli malfrue, li fariĝis vikario en sia naskiĝurbo Karlstadt ekde la 4-a de junio 1504. Inter la 4-a de majo kaj la 29-a de oktobro 1506 li troviĝis denove en Bambergo antaŭ ol reiri al Karlstadt. Lia taglibro ankaŭ informas nin ke li iom rilatis al Kunigunde Holocher en 1499, kun kiu li havis tri gefilojn: Johano, naskita en la 1-a de februaro 1502, unu filino kies nomo estis Sibilla, naskiĝinta en la 12-a de junio 1503 kaj iu dua filo Vitus, naskiĝinta en la 21-a de novembro 1504.
Li estis lernanto de mapofaristo Martin Waldseemüller (1470-1521). Nur unu specimeno de la Mapo de Waldseemüller rezistis al la tempoago kaj estis malkovrita en 1901 en la Kastelo Wolfegg[1], en Supra Ŝvabio. Ekde la jaro 2003 ĝi apartenas al la Kongresa Biblioteko.
Bambergo
[redakti | redakti fonton]Inter 1506 kaj 1515 nur fragmentoj kaj nerektaj spuroj de lia ekzistado troveblas en la financaj registroj de la episkopejo kaj pere de korespondaĵo de Lorenz Beheim (1457-1521), kiu, post 24 jaroj kiel ĉambelano de la papo Aleksandro la 4-a, li reiris al Bambergo, en 1505, kiel kanoniko de la katedralo.
En 1526 li estas venigita al Nurenbergo kiel unua profesoro pri matematiko en la ĵus fondita Gimnazio Egidiana, posteno kiun li okupis ĝis unu jaron antaŭ sia morto. Samepoke, li konvertiĝis al la protestantismo kaj edziĝis. Vivante en Bambergo, li posedis sian propran presejon kaj publikigis multajn mapojn kaj globojn. La unua globo de la ĉielo jam presita estis farita en lia oficejo, en 1515. En 1520 li presis alian globon.
Schönerus ankaŭ publikigis datumojn ne tute novajn pri la Observoj de Merkuro faritaj de Bernhard Walther (1430-1504) al Nikolao Koperniko (1473-1543). Entute ili estis 45 observoj, 14 el ili entenantaj longitudojn kaj latitudojn. Koperniko uzis tri el ili en "De revolutionibus", menciante nur la longitudojn kaj nekorekte atribuanta ilin al Schönerus. La valoroj
iomete diferencis el tiuj publikigitaj de Schönerus, en 1544.
En 1538, Georgo Joakimo Retiko (1514-1574), juna profesoro pri matematiko, en Wittenberg, staĝis dum kelka tempo ĉe Schönerus, kiu konvinkis lin viziti Kopernikon, en Frombork, en 1540. En 1540, Retiko dediĉis sian unuan raporton pri la verko de Koperniko, Narratio Prima[3], al Schönerus. Ĉar la verko estis bone akceptita, Koperniko finfine konsentas pri publikado de lia ĉefa libro, kaj Retiko komisiiĝis pri presigo de la manuskriptoj.
En Nurenbergo, Schönerus publikigis, en 1544, la astronomiajn observojn de Reĝomontano kaj Bernhard Walther (1430-1504) samkiel la manuskriptojn de Reĝomontano, kiuj estis restintaj en la manoj de Walther, kiel Observationes XXX annorum a I. Regiomontano et B. Walthero Norimbergae habitae, [4°, Norimb. 1544].
Kratero Schöner en Marso estis nomita liaomaĝe.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Luculentissima quaedam terrae totius descriptio, 1515
- Eqvatorii Astronomici omnium ferme Vranicarum Theorematu[m] explanatorii Canones, 1522
- Appendices Ioannis Schoner Charalipolitani in opusculum globi astriferi ..., 1527
- Conjectur odder ab nemliche Ausslegung Joannis Schöners über den Cometen, so im Augstmonat des 1531. Jars erschinen ist...
- Ephemeris Ioannis Schoneri Carolopolitani Franci, pro anno domini M.D. XXXII ..., 1531
- Ioannis Schoneri ... Opusculum geographicum ex diversorum libris ac cartis ... 1533
- Globi Stelliferi, Sive Sphaerae Stellarum fixaru usus, & explicationes quibus quicquid de primo mobili demonstrari solet, id uniuersum prope continetur ; Directionum aute[m] ipsarum quas uocant, ratio accuratiss. est exposita, 1533
- Tabulae astronomicae, quas Uulco ... resolutas uocant ..., 1536
- Ein nutzlich büchlein viler bewerter Artzney, lange zeÿt versamlet und zusammenbracht, 1528
- Tabvlae Astronomicae Qvas uulgo, quia omni difficultate & obscuritate carent, Resolvtas uocant ; Ex quibus cum erraticorum, tum etiam fixorum fiderum, motus, tam ad praeterita quàm futura, quantumuis etiam longa secula, facillime calculari possunt, 1536
- De Ivdiciis Nativitatvm: Libri Tres, 1545, Johannes Schöner, Philipp Melanchthon
- De Ivdiciis Nativitatvm : Libri Tres, 1545
- Medicijnael boeck. Inwendich ende uitwendich. Voor alle crancheiden des ..., 1551, Johannes Schöner, Lorentz Burres, Simon Andriessen
- Opera mathematica, inter 1551 kaj 1561
- Artzneibuch : Vast wunder köstlich, 1555, Hans Daubmann, Tarquinius Schnellenberg, Magnus Hundt, Johannes von Beris, Lorentz Burres, Joannes de Ketham, Lanfranco (of Milan), Georgio Fleugauss, Otto Brunfels, Euricius Cordus, Johann Dryander, Hieronymus Bock, Johann Schöner, Saint Albertus (Magnus), Walther Hermann Ryff, Bartholomaeus Metlinger, Heinrich von Laufenberg, Sheldon Peck Collection on the History of Orthodontics and Dental Medicine
- De la proportion des parties [et] pourtraicts des corps humains, 1561, Johann Schöner, Albrecht Dürer, Louis Meigret, Philipp Melanchthon, Andreas Schöner
- Opera mathematica, 1561
- Feudales Disputationes, 1597
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bibliothèque Nationale de France
- Astronomie in Nürnberg Arkivigite je 2015-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- The Galileo Project
- Personensuche
- WorldCat Identities
- Johann Schöner Professor of Mathematics at Nurenberg ; a Reproductien of His Globe of 1523 Long Lost His Dedicatory Letter to Reymer Von Streytperck and the "De Moluccis of Maximilianus Transylvanus, Juan Schoner, Maximiliano de Transilvania, Reyner Streytpergk
- Terrestrial and Celestial Globes Volume 1 Their History and Construction ... Arkivigite je 2015-02-04 per la retarkivo Wayback Machine, Edward Luther Stevenson
- Pamphlets on Geography and Geographical Discoveries, Volume 1
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Astro databank
- Karlstadt - Youtube
- Nurenbergo - Youtube
- The Copernican Question: Prognostication, Skepticism, and Celestial Order, Robert S. Westman
- Celestial Revolutionary: Copernicus, the Man and His Universe, John Freely
- Forgery, Replica, Fiction: Temporalities of German Renaissance Art, Christopher S. Wood
- Regiomontanus: His Life and Work, E. Zinner, E. Brown
- Mr Selden's Map of China: The spice trade, a lost chart & the South China Sea, Timothy Brook
- Adam, Melchior: Vitae Germanorum philosophorum Arkivigite je 2013-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Copernicus in the Cultural Debates of the Renaissance: Reception, Legacy ..., Pietro Daniel Omodeo
- Cartography and Art, William Cartwright, Georg Gartner, Antje Lehn
- Mapping Our World: Terra Incognita To Australia, Peter Barber, Katherine Barnes, Dr Nigel Erskine, Rupert Gertisen, Dr Jeremy Green, Dr Susannah Helman, David Kaus, Robert J. King, Granville Allen Mawer, Maggie Patton, Erica Persak, Jon Rhodes, Denis Shephard, Dr Peter Sutton, Dr Martin Terry, Justine Van Mourik, Dr Brendan Whyte, Nat Wiliams, Dr Martin Woods
- Mercator: The Man who Mapped the Planet, Nicholas Crane
- Doctor Copernicus, John Banville
- The Life of Copernicus (1473-1543), Pierre Gassendi, Oliver Thill
- Charting Northern Waters: Essays for the Centenary of the Canadian ...[rompita ligilo], William Glover
- Cross-Cultural Scientific Exchanges in the Eastern Mediterranean, 1560–1660[rompita ligilo], Avner Ben-Zaken
- History of Cartography, Leo Bagrow
- A cartografia do Brasil no século XVI, Alfredo Pinheiro Marques
- Copernicus' Secret: How the Scientific Revolution Began, Jack Repcheck
- Cardano's Cosmos: The Worlds and Works of a Renaissance Astrologer, Anthony Grafton
- Mappings, Denis Cosgrove
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kastelo Wolfegg Arkivigite je 2015-02-04 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ Asien und Europa im Mittelalter: Studien zur Geschichte des Reisens, Folker Reichert
- ↑ Copernicus in the Cultural Debates of the Renaissance: Reception, Legacy ..., Pietro Daniel Omodeo
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1477
- Naskiĝintoj la 16-an de januaro
- Mortintoj en 1547
- Mortintoj la 16-an de januaro
- Romkatolikaj pastroj en Germanio
- Germanaj renesancaj humanistoj
- Germanaj protestantoj
- Germanaj astrologoj
- Germanaj matematikistoj
- Germanaj astronomoj
- Germanaj geografoj
- Germanaj kartografoj
- Konvertitoj de katolikismo al protestantismo