Likopodioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
likopodio, Lycopodium
Lycopodium annotinum
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Likofitoj Lycophyta
Klaso: Likopodiopsidoj ‘’ Lycopodiopsida ’’
Ordo: Likopodialoj “ Lycopodiales “
Familio: Likopodiacoj “ Lycopodiaceae “
Genro: Likopodio „ Lycopodium „
Specio: 40 ĝis 50 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Likopodioj (Lycopodium), estas plantgenro el la familio Likopodiacoj (Lycopodiaceae) en la ordo de la Likopodialoj (Lycopodiales).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Mikroskopia bildo de la transversa sekco de la tigo: A ksilemo, B floemo, C endodermiso, D arboŝelo. skalo=0.1 mm

Karakteristikaj ecoj de la genro ‚ Lycopodium similas al la genro Difaziastro (Diphasiastrum). Ĉiuj ŝosoj estas diĥotomie branĉigitaj, sed kaj ĉe la baza akso kaj en la regiono de la flankaj ŝosoj ekzistas kaj anizotomaj (la du branĉoj esatas malsamaj) kaj izotomaj (la du branĉoj estas samaj) disbranĉiĝoj. Pro tio ekzistas tre diversaj kreskoformoj.

Male al la difaziastroj (Diphasiastrum) la folioj en la genro Lycopodium s.str. estas pingloformaj kaj havas longecon de pluraj milimetroj. Ili staras spiralforme sidas ĉirkaŭ la tigoj de la flankaj ŝosoj. Tiuj havas diametron de 5 ĝis 12 mm kaj estas rondaj (inklude de la folioj).

Ĉe ĉiuj Lycopodium-specioj la sporofilo staras en spik- aŭ klabformaj terminalaj sektoroj. Ili estas ofte multe pli malgrandaj ol la folioj.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La ĉ. 40 ĝis 50 specioj estas disvastigitaj en la moderaj ĝis tropikaj regionoj kaj tropikaj montaroj preskaŭ tutmonde. En Ĉinujo hejmiĝas 14 specioj, el tiuj du nur tie. En Mezeŭropo hejmiĝas nur kelkaj specioj, ekzemple Lycopodium clavatum kun longaj tigaj ofte forkoforme disbranĉitaj sporofilaroj kaj [[Lycopodium annotinum) kun sentigaj sporofilaroj.

La plej multaj Lycopodium-specioj troviĝas en maldensaj arbaroj, precipe pingloarbaroj kaj rokaj deklivoj kaj marĉoj en la mezvarmaj kaj subarktaj regionoj. Lycopodium clavatum kreskas eĉ en montaroj de la tropika Afriko.

Sistematiko kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

La genro Lycopodium kreis Carl von Linné. Kiel tipo oni fiksis Lycopodium clavatum L. La genra nomo Lycopodium konsistas el la grekaj vortoj λὐκος lykos por lupo Kaj πὀδιον podion por piedeto, ĉar la foliŝosoj similas al lupo. Synonyme für Lycopodium L. Sinonimoj estas: Lycopodion ADANS. orth. var., Austrolycopodium HOLUB, Clopodium RAF. nom. inval., Copodium RAF. nom. superfl., Lepidotis MIRBEL nom. superfl., OxynemumRAF., Pseudodiphasium HOLUB, Pseudolycopodium HOLUB nom. inval., Lycopodiastrum HOLUB EX DIXIT, Diphasium C.PRESL EX ROTHM., Diphasiastrum HOLUBA.

Ekzistas ĉe tiu genro diversaj opinioj. Likopodioj (Lycopodiaceae) kaj per tio ankaŭ la genro Lycopodiumankoraŭ ne estas certa. Josef Holub separigis 1975 la difaziastrojn (Diphasiastrum) el la genro Lycopodium.

Ekzistas 40 ĝis 60 Lycopodium-specioj

Lycopodium veitchii CHRIST: Ĝi venis el Hindujo, Butano, Birmo, Nepalo kaj la ĉinaj provincoj okcidenta Hubejo, okcidenta Siĉuano, nordokcidenta Junano, Tibeto kaj Tajvano* Lycopodium venustulum GAUDICH.: Ĝi hejmiĝas sur Savaii, Havajo, Tahitio kaj Rapa Iti

Lycopodium yueshanense C.M.KUO: Ĝi bone kreskas sur alpinaj matoj en alteco de 2700 ĝis 3200 m en Tajvano.

sporoj de Lycopodium clavatum

Uzado[redakti | redakti fonton]

La sporoj de la kelkaj likopodioj estas uzataj en homeopatio. Likopodioj estas ankaŭ tradicia kuracplanto de naturaj popoloj. En Eŭropo ĝi estas uzata por kuraci vundojn, kramfojn, artrito kaj reŭmatismo.

BLikopodioj enhavas eterajn oleojn kaj alkaloidoj (precipe Likopodin. Rimarkita ankaŭ estas alta koncentraĵo de aluminio-jonoj en la vakulo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner Rothmaler (fondinto), Rudolf Schubert, Klaus Werner, Hermann Meusel (eld.): Exkursionsflora für die Gebiete der DDR und der BRD. Band 2: Gefäßpflanzen. 14. Auflage. Volk und Wissen, Berlin 1988, ISBN 3-06-012539-2.
  • Franz Fukarek: Abteilung Farnpflanzen, Gefäß-Sporenpflanzen, Pteridophyta. In: Urania Pflanzenreich in vier Bänden. Band 2. Moose, Farne, Nacktsamer. Urania, Leipzig/Jena/Berlin 1992, ISBN 3-332-00495-6.
  • Walter Meusel, Joachim Hemmerling: Die Bärlappe Europas. In: Die Neue Brehm-Bücherei. Band 401, Westarp, Hohenwarsleben 2003, ISBN 3-89432-785-5.
  • Li-Bing Zhang, Kunio Iwatsuki: Lycopodiaceae.: Lycopodium., S. 4. In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven, Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China. Volume 2–3: Lycopodiaceae through Polypodiaceae. Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing / St. Louis, 2013, ISBN 978-1-935641-11-7.
  • Warren H. Wagner Jr., Joseph M. Beitel: Lycopodium. In: Ŝablono:BibISBN efloras.org

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu la referencojn de la germanlingva artikolo!